2011-04-08

Nuda Verdo: Ludo de Ĉu-oj

La Ludo de la Nuda Vero estas Esperanta versio de nederlanda ludo. En la angla la traduko estas "buttocks exposed" = "gluteoj senkovritaj". Jen la priskribo en Esperanto:

Ĉu vin tre interesas aliaj homoj?
Ĉu vi opinias ke estas bone por la mondo se ĉiuj samopinias?
Ĉu mondpliboniguloj estas pli afablaj ol aliaj homoj?
Ĉu vi konsideras vin mem kiel normalan personon?
Ĉu vi volas dediĉi vin al la akcepto de Esperanto en la elementa instruado?
Ĉu la prospero en la mondo divideblas honeste en mallonga tempopaso?
Ĉu bestoj povas pensi?
Ĉu vi estus fariĝinta alia homo se vi naskiĝus en tute alia regiono?

Okdek demandoj pri personaj, filozofiaj kaj banalaj aferoj, por inciteti unu la alian kaj provoki al pensado, por kune interkonigi siajn opiniojn, por ekkoni unu la alian kaj precipe ankaŭ vin mem, por pliprecizigi aŭ eble ŝanĝi opiniojn . . . Eltiru demandkarton kaj uzu ĝin kiel starton por interparolado. Aŭ ludu por la poentoj kaj uzu la respondkartojn.

Kion la alia diros? Kaj kiel vi mem respondos al demandoj kiel la suprestaranto: ĉu per 'jes' au 'ne', aŭ tamen hezita (aŭ profundpensa) 'nu . . .'?

Konvena por junuloj kaj plenkreskuloj.
Nombro da ludantoj: ekde unu.

No comments: