2007-03-29

Wittgenstein kontraŭ Carnap & Esperanto

Organikisma filozofio historie ligiĝas kun politika reakcio kaj Kontraŭ-Enlumiĝa tendenco. Estas esceptoj, kiam senpolitikuloj aŭ maldekstruloj brakumas organikisman tendencon, sed oni tamen elflaru suspektindan psikologian aŭ ideologian motivon. Oni povas esti filozofia aŭ psikologia reakciulo sen esti politika reakciulo.

Mi hipotezas, ke malamo kontraŭ Esperanto (ne opozicio al ties praktikeblo sed al la lingvo mem) estas simptomo de ĝenerala organikisma tendenco, do de fundamenta difekto de filozofio sub recenzo.

Aliokaze mi dokumentos la kazon de itala komunisto Antonio Gramsci. La plej trafa kazo estas la psikologia kaj filozofia antipato de filozofo Ludwig Wittgenstein kontraŭ kaj filozofo Rudolf Carnap kaj kontraŭ Esperanto. Despli taŭgas la ekzemplo, ĉar Carnap estis fervora Esperantisto!

Esperanto similas naturlingvon kaj ne artefaritan logikan lingvon kia ankaŭ interesis Carnap-on. Sed estas rilato inter la filozofia emo al racio aŭ malraciismo kaj sinteno pri Esperanto. Tiel la mistikisma tendenco de Wittgenstein rilatus al emocia elventra instinkto malami Esperanton.

Kompreneble, Carnap uzis Esperanton nur interkone, distre, ne fake. Profesia faka uzado de Esperanto estas kimero, same kiel multaj ambiciaj revoj en socia vakuo pri faka agado. Esperantistoj kiuj ja ambicias tiel ofte ligiĝas kun miaopinie strangaj idealismaj filozofioj. Estas aliaj konataj esperantistoj kiuj ne uzas Esperanton fake. Ekz., iam mi surpriziĝis harzarde trovi anglalinvgan recenzon de Verloren van Themaat pri filozofia afero. Mi ne komprenas la celon de Evaldo Pauli, kvankam mi supozas ke enciklopedio de filozofio (Enciklopedio Simpozio) utilas rete.

Wittgenstein kondamnis Esperanton en Culture and Value (Kulturo & Valoro):

Esperanto. The feeling of disgust we get if we utter an invented word with invented derivative syllables. The word is cold, lacking in associations, and yet it plays at being 'language'. A system of purely written signs would not disgust us so much.
Mia traduko:

Esperanto. Tiun naŭzon ni sentas se ni parolus inventitan vorton el inventitaj derivitaj silaboj. La vorto estas malvarma, mankas [signif-]asocioj, tamen ludas esti 'lingvo'. Sistemo nur da skribitaj signoj ne tiom naŭzus nin.
Tiel ĉi kaj alimaniere naŭzas min la filozofio de Wittgenstein.

Wittgenstein estas unu el la plej influhavaj kaj popularaj filozofoj de la pasinta jarcento, sed kritikintoj ja ekzistas. Ernest Gellner verkis opozicie al la lingvo-filozofia skolo en du libroj, Word and Things [Vortoj & Aĵoj] (1959), kaj Language and Solitude: Wittgenstein, Malinowski, and the Habsburg Dilemma [Lingvo & Soleco: Wittgenstein, Malinowski & la Hapsburga Dilemo] (Cambridge; New York: Cambridge University Press, 1998) kiun mi nun pritraktas.

Gellner opinias ke estas du polusoj de la moderna penso: "atomisma-universalisma-vizio" kaj la "komunumeca-kultura vizio". Ĉi-lasta estas la kampo de romantika organikismo dekstra, t.e. kontraŭ-enlumiĝa. Laŭ Gellner, streĉiteco inter la du polusoj estis speciale akra en la Hapsburga empirio. Wittgenstein vagis de unu ekstremo al la mala. La frua filozofio de Wittgenstein, en la Tractatus, situas ĉe la poluso de tuta izoleco. La pli malfrua pozicio de Wittgenstein--temas pri "vivoformoj" ktp.--respegulas la popol-organikisman sintenon. Do Gellner konfirmas mian tezon pri la reakcia organikisma sinteno de Wittgenstein lige kun ties intesta-profunda malamo al Esperanto.

Estas fama aforismo de Wittgenstein, en Esperanto: "la limoj de mia lingvo estas la limoj de mia mondo." Oni devas kompreni la implikaĵojn de tiu aserto. Tute miskomprenis ĝian celon iu 17-jara studentino Sarah Beatty en eseo Why Esperanto is the International Language for the New Millennium [Kial Esperanto Estas la Internacia Lingvo por la Nova Jarmilo], misligante Wittgenstein al la celo de Esperanto elimini la lingvobaron. Sed tio estas senkulpa eraro. Pli malbona estas la senlerta propagando de Esperantistoj kiuj utiligas reakciajn etnopurismajn ideologiajn argumentojn por la defendo de naciaj kulturoj. Rigardu la retejon Sennaciismo, kosmopolitismo, kontraŭnaciismo de Gary Mickle.

Referencoj:
Carnap pri Wittgenstein kaj Esperanto
"Lingvoplanado" (Language Planning) de Rudolf Carnap
Rudolf Carnap on IALs
Sennaciismo, kosmopolitismo, kontraŭnaciismo
"Letero el ekster la (E-) kulturo" de Radosław Nowakowski
Wittgenstein, Marxism, Sociology: An Annotated Bibliography
Ernest Gellner (blogero anglalingva)
Review of Bruno Latour, Steve Woolgar, Laboratory Life recenzo de Verloren van Themaat

1 comment:

Gary said...

La organikisma penso sendube kondukas al negativa takso pri la kvalitoj de Esperanto kiel kulturperanto, kiam ĝiaj anoj povas koncepti lingvon nur kiel elementon de etna kulturo. Esperanto ja ne estas io tia. Sed ili pro tio ne nepre devas naŭziĝi fronte al ĝi. Kelkaj aŭtoroj kun organikisma kompreno pri etnoj, etnaj lingvoj kaj etnaj kulturoj ja aprezas Esperanton ĝuste pro ĝia supozata nekapablo "subfosi" tiujn etnajn lingvojn kaj kulturojn. Ĉe aŭtoroj kiel Chiti-Batelli kaj Héraud tio okazas, ĉar ili opinias ĝin sen artismaj kvalitoj (ne "poezia") kaj ne unuavice destinita por uzado en la sfero de la alta kulturo. Chiti-Batelli nomas ĝin "morta". Interesas ankaŭ la taktiko de la tre konservativaj germanaj esperantistoj inter 1933 kaj 1936 – kiuj jam tiuepoke okupiĝis pri "lingvodefendado". Fronte al nazia propagando, kiu bildigis Esperanton kiel sennaciigan instrumenton de kosmopolitistoj kaj judoj, tiuj esperantistoj prezentis Esperanton kiel utilan kvazaŭteknikaĵon. Ili komparis ĝin kun la morsa alfabeto.

Kial iuj el tiu skolo naŭziĝas kaj aliaj aprezas? Verŝajne la politika taktiko decidas pri tio. La naŭzitoj atakas Esperanton kiel simbolon de universalisma, kosmopolita elemento en la kulturo, kiun ili abomenas. Aŭ ili eĉ semas timon, kiel la nazioj, ke Esperanto estas parto de pli granda konspiro por fari el la homaro "kaĉon el popoloj". La aprezantoj rimarkas la homologecon inter la novdekstrisma etnoplurismo kaj la novesperantisma ideologio pri savado de "identecoj" per Esperanto, kaj strebas al instrumentigo de la esperantistoj por siaj politikaj celoj.

Gary