tag:blogger.com,1999:blog-4356337891781331453.post185941617612867681..comments2023-12-18T07:20:46.921-05:00Comments on Ĝirafo: Wittgenstein kontraŭ Carnap & EsperantoRalph Dumainhttp://www.blogger.com/profile/15886304779683587087noreply@blogger.comBlogger1125tag:blogger.com,1999:blog-4356337891781331453.post-79534086188834057532007-04-03T23:01:00.000-04:002007-04-03T23:01:00.000-04:00La organikisma penso sendube kondukas al negativa ...La organikisma penso sendube kondukas al negativa takso pri la kvalitoj de Esperanto kiel kulturperanto, kiam ĝiaj anoj povas koncepti lingvon nur kiel elementon de etna kulturo. Esperanto ja ne estas io tia. Sed ili pro tio ne nepre devas naŭziĝi fronte al ĝi. Kelkaj aŭtoroj kun organikisma kompreno pri etnoj, etnaj lingvoj kaj etnaj kulturoj ja aprezas Esperanton ĝuste pro ĝia supozata nekapablo "subfosi" tiujn etnajn lingvojn kaj kulturojn. Ĉe aŭtoroj kiel Chiti-Batelli kaj Héraud tio okazas, ĉar ili opinias ĝin sen artismaj kvalitoj (ne "poezia") kaj ne unuavice destinita por uzado en la sfero de la alta kulturo. Chiti-Batelli nomas ĝin "morta". Interesas ankaŭ la taktiko de la tre konservativaj germanaj esperantistoj inter 1933 kaj 1936 – kiuj jam tiuepoke okupiĝis pri "lingvodefendado". Fronte al nazia propagando, kiu bildigis Esperanton kiel sennaciigan instrumenton de kosmopolitistoj kaj judoj, tiuj esperantistoj prezentis Esperanton kiel utilan kvazaŭteknikaĵon. Ili komparis ĝin kun la morsa alfabeto.<BR/><BR/>Kial iuj el tiu skolo naŭziĝas kaj aliaj aprezas? Verŝajne la politika taktiko decidas pri tio. La naŭzitoj atakas Esperanton kiel simbolon de universalisma, kosmopolita elemento en la kulturo, kiun ili abomenas. Aŭ ili eĉ semas timon, kiel la nazioj, ke Esperanto estas parto de pli granda konspiro por fari el la homaro "kaĉon el popoloj". La aprezantoj rimarkas la homologecon inter la novdekstrisma etnoplurismo kaj la novesperantisma ideologio pri savado de "identecoj" per Esperanto, kaj strebas al instrumentigo de la esperantistoj por siaj politikaj celoj.<BR/><BR/>GaryGaryhttps://www.blogger.com/profile/04288352393032335866noreply@blogger.com