2018-11-25

Memorlibro: Esperantologia prelegaro

Dankon al ekstrema rabato, mi povis aĉeti de la usona Esperanto-USA libroservo la jenan kongresesearon:

Memorlibro: kolekto de la prelegoj dum la solena internacia konferenco organizita okaze de la tridekjariĝo de la universitata fako Esperantologio (Budapeŝto, 17/18-04-1997), ĉefred. Tamás Gecső, red. Zsuzsa Varga-Haszonits & Lariko Golden, kunlaboris Anita Renkecz. Budapest: Universitato Eötvös Loránd, Katedro pri Ĝenerala kaj Aplikata Lingvistiko / Eötvös Loránd Tudományegyetem, 1998.

Mi jam afiŝis pri unu eseo kiun mi bitigis kaj enretigis:

Je la centjara datreveno de naskiĝo de Sándor Szathmári” (1997) de Éva Tófalvi, p. 346-350.

La eseoj en la Memorlibro troveblas sub la jenaj kategorioj:

I. Esperanta Kulturo (p. 14-114)
II. Instruado de Esperanto (116-201)
III. Esperanto - lingvo kaj literaturo (202-361)
IV. Movadhistorio (362-490)

Mi povus listigi la tutan enhavtabelon, sed ne ĉi-foje. Temas nur pri miaj propraj interesoj kaj gusto, sed la kontribuoj kiuj plej interesas min troveblas en sekcio III, kaj iom en sekcio IV.  Estas gravaj informoj en aliaj eseoj, sed nun mi mencios tiujn kiuj entute plej kaptas mian atenton:

Franz-Georg Rössler: "Esperanto kaj la aktuala muzika stilo" (96-99)
Blazio Vaha: "Faktoroj de lingvoevoluo tra la historio de lingvoj, planlingvoj, Esperanto" (202-266)
Ivo Borovečki: "Tradukoj el la kroata literaturo en Esperanton" (268-283)
Miklós Fehér: “Pri poezia artospeco, kiun Parnasa Gvidlibro kaj PIV nomas simple balado" (284-292)
Lariko Golden: "Literaturo kaj literaturkritiko en Esperanto" (298-303)

. . . kaj interlingvistike:

Zsuzsanna Csiszár: "Otto Jespersen en Esperanto-movadhistorio" (384-390)
Árpád Rátkai: "Lingvoplanado en Hungario: (442-461)
Árpád Rátkai: "La internacilingva movado en Hungario ĝis la apero de Esperanto" (462-490)

No comments: