2017-04-05

Pri Frigyes Karinthy & Faremido post 100 jaroj

Jen referenco al mia publikigita eseo pri Frigyes Karinthy, kiun mi verkis en 2016 okaze de la centjariĝo de lia grava utopia romaneto Vojaĝo al Faremido:

Dumain, Ralph. “La vivo, verkaro kaj muzikaj robotoj de Frigyes Karinthy,” Beletra Almanako, n-ro 27, oktobro 2016, p. 97-112.

Interalie, mi analizas la verkon Vojaĝo al Faremido, kiun, suprize, oni evidente ne antaŭe pritraktis en Esperanto. Mi ankaŭ komparas tiun verkon kun Vojaĝo al Kazohinio de Sándor Szathmári, kiu nomis Karinthy sia "spirita patro."

Jen miareteje la “Konkludo” (p. 107), plejparte pri la hungara-kanadana verkisto Robert Zend (1929-1985), kiun inspiris Karinthy:

De Madách al Karinthy al Szathmári & Zend.

Mi ankaŭ mallonge resumas, kiel mi interesiĝis pri Karinthy. Fine de mia omaĝo, mi aldonas omaĝon de Mihály Babits pri Karinthy.

No comments: