Borges en Esperanto (11): Bibliografio
Finfine mi kompilis bibliografion/retgvidilon pri la argentina verkisto Jorge Luis Borges en kaj pri Esperanto kaj artefaritaj lingvoj:
Jorge Luis Borges en Esperanto
Utiligu ĉi tiun retpaĝon por aliri tekstojn interrete. La retligoj estas
 ĝisdatigitaj; ne ĉiuj retpaĝoj indikitaj en antaŭaj afiŝoj plu 
ekzistas.
La bibliografio ne estas kompleta. Por pluaj informoj konsultu laŭeble la bibliografion en la antologio:
La sekreta miraklo (1986); kompilis kaj redaktis István Ertl, tradukis el la hispana
 Jorge Camacho, Giulio Cappa, Tomasz Chmielik, Fernando de Diego, Liven 
Dek, István Ertl, Higinio García, Kris Long, Gonçalo Neves, Joxemari 
Sarasua, Francisco Veuthey.
Mi ĵus ricevis ekzempleron, pri kiu mi raportos plu.
En Esperanto atentu personan memuareton pri Borges, miareteje: 
“Miaj renkontoj kun Jorge Luis Borges” 
    de Pierre Ullman.
 Jen lastatempe enretigitaj verkoj de Borges:
- “Spinozo” de Jorge Luis Borges, tradukis Julius Balbin
 - “Borges, mistera klasikulo” de Giulio Cappa
 - “Borges kaj Mi” de Jorge Luis Borges, tradukis Giulio Cappa
 - “Arto Poezia” de Jorge Luis Borges, tradukis Giulio Cappa
 - “La Longa Serĉado” de Jorge Luis Borges, tradukis Giulio Cappa
 
Mi prelegis pri Borges ĉe la Zamenhof-bankedo de la Esperanto-Societo de Vaŝingtono, la 13an de decembro. Mi intencas verki eseon en Esperanto pri la filozofia enhavo de lia verkaro.
No comments:
Post a Comment