2013-12-31

Lajos Kassák, hungara avangarda laborista poeto


Dankon al Esperanto mi eltrovis ĉion, kion mi scias pri hungara literaturo. Tiel mi trovis la verkiston Lajos Kassák (1887-1967). Mi enretigis la jenajn tradukojn:

 “Laborist-portreto” de Lajos Kassák, tradukis Kálmán Kalocsay

 “Metiistoj” de Lajos Kassák, tradukis (parte?) Ferenc Szilágyi

 Fragmento el la Romano »Vivo de Homo« de Lajos Kassák, tradukis Ferenc Szilágyi

Mi havas du anglalingvajn tradukojn de lia longa, fama poemo  “La ĉevalo mortas, la birdoj forflugas” (A ló meghal, a madarak kirepülnek, 1922). Mi ŝatus legi Esperantan tradukon.

2013-12-30

Poul Thorsen revizitata

Retejo poulthorsen.dk ne plu funkcias. Dankon al "Wayback Machine" ĉe archive.org pluraj ties retpaĝoj troveblas komence ĉe:

http://web.archive.org/web/20130617005931/http://poulthorsen.dk/

Pluraj retpaĝoj ne troveblas en la arkivo do tute malaperis.

Mi rekreis miareteje kelkajn ĉefajn alirpaĝojn, de kiuj vi povos rekte aliri specifajn verkojn:

Plue, mi enretigis kelkajn verkojn el tiu eksretejo:
Ĉe miaj retpaĝoj troveblas ligoj al aliaj retpaĝoj pri Thorsen kaj ties verkoj, precipe:
"Pluk" estas miniatura poemspeco, verŝajne neologisme de Poul Thorsen. Thorsen tradukis volumon da Gruk-oj, speco de poemetoj kreitaj de matematikisto Piet Hein. Rimarku recenzon:

Recenzo: Gruk de Kumbel (Piet Hein), eldanigita de Poul Thorsen de Gaston WARINGHIEN

La Pluk-poemoj devenas de poemkolekto Pluk de Thorsen. Mi ĵus akiris ĉi tiun poemaron kaj plukis plurajn por enretigo:

Pluaj Plukoj: Miniaturoj de Poul Thorsen

Temoj de ĉi tiuj amuzaj aŭ pikaj plukoj inkluzivas politikon, rasismon, religion, sekson, trajtojn, difektojn kaj la sorton de l’homaro.

Antaŭ jardekoj mi legis kaj admiris la jenan poemon de Thorsen:

"Al Josephine Baker" de Poul Thorsen

Borges en Esperanto (11): Bibliografio

Finfine mi kompilis bibliografion/retgvidilon pri la argentina verkisto Jorge Luis Borges en kaj pri Esperanto kaj artefaritaj lingvoj:

Jorge Luis Borges en Esperanto

Utiligu ĉi tiun retpaĝon por aliri tekstojn interrete. La retligoj estas ĝisdatigitaj; ne ĉiuj retpaĝoj indikitaj en antaŭaj afiŝoj plu ekzistas.

La bibliografio ne estas kompleta. Por pluaj informoj konsultu laŭeble la bibliografion en la antologio:

La sekreta miraklo (1986); kompilis kaj redaktis István Ertl, tradukis el la hispana Jorge Camacho, Giulio Cappa, Tomasz Chmielik, Fernando de Diego, Liven Dek, István Ertl, Higinio García, Kris Long, Gonçalo Neves, Joxemari Sarasua, Francisco Veuthey.

Mi ĵus ricevis ekzempleron, pri kiu mi raportos plu.

En Esperanto atentu personan memuareton pri Borges, miareteje:

Miaj renkontoj kun Jorge Luis Borges” de Pierre Ullman.

 Jen lastatempe enretigitaj verkoj de Borges:

    Mi trovis pluajn tradukojn en malnovaj revuoj, kaj eventuale enretigos kelkajn, speciale tiujn verkojn kiuj ne aperas de la sama tradukintoj en la supre menciita antologio.

    Mi prelegis pri Borges ĉe la Zamenhof-bankedo de la Esperanto-Societo de Vaŝingtono, la 13an de decembro. Mi intencas verki eseon en Esperanto pri la filozofia enhavo de lia verkaro.

    2013-12-26

    Alan Libert on the artificial language Fitusa & others

    Alan Libert has published several books in the field of interlinguistics and related topics, among them:

    Libert, Alan. A Priori Artificial Languages. Muenchen: Lincom Europa, 2000.

    Libert, Alan. Artificial Descendants of Latin. München: Lincom Europa, 2004.

    Libert, Alan Reed. Daughters of Esperanto. München: Lincom Europa, 2008.

    Libert, Alan. Mixed Artificial Languages. München: Lincom Europa, 2003.

    Moskovsky, Christo; Libert, Alan. Essays on Natural and Artificial Languages. Frankfurt/Main: Peter Lang, 2009.

    And:

    Libert, Alan Reed. "What can Pragmaticists Learn from Studying Artificial Languages?," in Perspectives on Linguistic Pragmatics, edited by Alessandro Capone, Franco Lo Piparo, Marco Carapezza (New York : Springer, 2013), pp. 397-432.

    See also articles in Journal of Universal Language, under the auspices of Language and Translation Research Institute, Sejong University, Korea (See also listing of individual articles on my site)

    "Questions in Natural and Artificial Languages" by Christo Moskovsky & Alan Libert. Volume 7 Number 2, 2006, pp. 65-120

    "Possibilities for Passives in Natural and Artificial Languages" by Christo Moskovsky & Alan Libert. Volume 5 Number 2, 2004, pp. 101-149

    "A Survey of Relative Pronouns and their Uses in Natural and Artificial Languages" by Alan Libert & Christo Moskovsky. Volume 4 Number 2, 2003, pp. 61-116
    And here is a video of Libert speaking on the a priori language project Fitusa / Jen video de Alan Libert pri apioria lingvoprojekto Fitusa:

    2013-12-22

    65a datreveno por senradikaj kosmopolitoj!

    Antaŭ kelkaj monatoj mi ekpensis pri starigo de Tago de Senradikaj Kosmopolitoj. “Senradikaj kosmopolitoj“ estis stalinista kodvorto por judoj (plejparte intelektuloj), markante fatalan turnpunkton en la antisemitisma konduto de Sovetunio dum preskaŭ ties tuta historio. Sovetunio jam estis kaptita de la paranojo de Stalin en la “Purigoj“ de la 1930aj jaroj, sed la paranojo akcelis kaj kun ĝi akcelis ksenofobio, naciismo, bigoteco, kaj persekutemo post la venko super la nazioj, kvazaŭ imitante ties praktikon de persekutado kaj la detruado de kulturo (en Sovetunio sub Ĵdanov).

    Hipernaciisma, kontraŭ-okcidenta kampanjo kontraŭ “malpatriotaj“ “kosmopolitaj“ tendencoj komencis oficiale en 1946 (la 14an de aŭgusto, en Pravda). Ĝin ligis specife kun judoj ĉi tiu parolado:

    A. Fadeev: "O nekotorykh prichinakh otstavanie sovetskoi dramaturgii" [Pri Pluraj Kaŭzoj de la Evolumanko de Sovetia Dramarto], Literaturnaya gazeta (Moskvo), 22 decembro 1948, p. 1.

    La situacio de tiam degeneris al murdoza kampanjo kontraŭ sovetiaj judoj, kiun ĉesis nur la morto de Stalin.

    Se tiu kampanjo estus homo, ĝi hodiaŭ emeritiĝus en Usono. Sed ĝia signifo ne limiĝas je la pasinteco. Orienta Eŭropo, regresinta al sia antaŭsovetia modo, estas fekujo de bigoteco kontraŭ judoj kaj aliaj grupoj.  Sed eĉ en Usono, kiu plurfacete progresis dum la pasinta duonjarcento, restas problemo. Sistema diskriminacio aktuale viktimigas “ne-blankulajn“ grupojn, dum la “blankul-etnanoj“ kiuj antaŭe suferis diskriminacion estas plejparte asimilitaj en la blankula “ĉefvojo“. Sed sennombraj usonanoj, enfermataj en rigidaj rasaj/religiaj kategorioj (eĉ eks-kristanaj ateistoj), eĉ tiuj kiuj ne malamikas, ne kapablas kompreni judojn, aparte la sekularajn, aparte tiujn kiuj ne situas en fiksa kategorio. Do jen danĝera potencialo stimuli la paranojeman menson al kiu la judeco estus mutaciema, fremda, suspektema, serpenta ento. Kaj kiam la socipolitiko de lando degeneras, kiel okazas ankaŭ en Usono, oni devas esti singarda.

    Kompreneble, Zamenhof estis iu el tiuj senradikaj kosmopolitoj, kaj esperantistoj judaj kaj nejudaj estis traktataj simile en malfavoraj situacioj.

    Do, senradikaj kosmopolitoj, hodiaŭ staru fiere, kaj la nekomprenuloj bugru sin!

    Mia alternativa dato por Tago de Senradikaj Kosmopolitoj estas la 27a de julio. Tiun tagon en 1656 la benata Baruch Spinoza estis eksigita de la juda komunumo, iĝonta en la homa historio la unua senradika kosmopolito, teorie kaj praktike.

    2013-12-18

    Borges ĉe Blog(o) 21

    Blogo(o) 21, kies loko ŝanĝiĝis almenaŭ unu fojon, estas kreaĵo de César Dorneles. Enestas kelkaj afiŝoj pri argentina verkisto Jorge Luis Borges. Jen ĉerpitaj anekdotoj:

    (1) Romo, 1981. Ĵurnalistoj demandas al Borges dum gazetara konferenco al kio li atribuas la fakton, ke li ankoraŭ ne estis ricevinta la Nobelan Premion pri Literaturo. Li klarigis:

          — Al la sveda saĝeco.

    (2) Oni rakontas, ke iam Jorge Luis Borges vekiĝis en la mateno preta por surpaperigi tutan poemon pri kiu li estis sonĝi[n]ta. Li diktis ĝin al sia tiam sekretariino María Kodama, hodiaŭe sia vidvino. La poeziaĵo estis publikigita en la tuto, sen nenia revizio. Demandite de ŝi poste kial li neniam estis reviziita la tekston, li respondis, ke tio ne estis ebla ĉar ĝi estis diktita de la propra Franz Kafka okaze de la sonĝo.

    (3)  "La dubo estas unu el la nomoj de la inteligento." — Jorge Luis Borges

    (4) "Mi ĉiam imagis, ke la Paradizo estas speco de biblioteko." — Jorge Luis Borges

    2013-12-02

    Malekzistigo de aŭfhebo

    Malekzistigo de aŭfhebo

        de Balázs Wacha

    Eble forigos supren
    ni fine mem aŭfhebon.
    Ni devas lev-detrui
    eĉ la velŝipo-velon:
    detrui la nivelon,
    riveli la nivelon,
    dislevi kesto-eston
    kaj do perlevi neston.
    Aŭfhebo ne ekzistos,
    ĝi estos forlevita,
    sed nia problemaro
    ne iĝos tuj solvita.
    Ni devas la problemojn
    hej, evidente, preni.

        el Ipernity, 30 Novembro 2013