tag:blogger.com,1999:blog-4356337891781331453.post8259848361280304996..comments2023-12-18T07:20:46.921-05:00Comments on Ĝirafo: Esperanto USA 2010 Kongreso (2): Humphrey Tonkin pri “Esperanto en la Nuna Mondo”Ralph Dumainhttp://www.blogger.com/profile/15886304779683587087noreply@blogger.comBlogger2125tag:blogger.com,1999:blog-4356337891781331453.post-54043121552227472882010-06-26T06:11:46.633-04:002010-06-26T06:11:46.633-04:00Ĝuste!Ĝuste!Ralph Dumainhttps://www.blogger.com/profile/15886304779683587087noreply@blogger.comtag:blogger.com,1999:blog-4356337891781331453.post-61897645081446748232010-06-26T03:43:33.152-04:002010-06-26T03:43:33.152-04:00Verŝajne oni ne bezonas la nociojn "modernism...Verŝajne oni ne bezonas la nociojn "modernismo" kaj "postmodernismo" por klarigi la subiron de la malnova asocia organizmodelo. Du aliaj aferoj ŝanĝiĝis kaj faris tiun modelon anakronisma: unue, la socireforma "Esperanto-movado" iĝis (plejparte) "komunumo" sen socireforma aspiro komuna al ĉiuj, kaj due, la interreto ebligis al esperantistoj facile trovi unu la alian kaj interagi sen asocioj.<br /><br />Humphrey Tonkin ŝajne staras per unu piedo en la finvenkisma movado kaj per la alia en la postfinvenkisma komunumo. Alie malfacile klarigeblas lia zorgo pri "diverseco de identeco" kontraŭ "homogenigo" - tipa zorgo de la jam finiĝanta epoko, en kiu la mirakloteorio pri Esperanto kiel savonto de kultura diverseco ŝajnis esti la lasta esperiga ideo por konservi la finvenkisman perspektivon. Sed la vera valoro de Esperanto por la memklerigo aŭ simple por la propra ĝuo fontas el ĝia kosmopolita eco. Tiaj etnismaj skorioj malhelpas rekoni tion kaj malhelpas al Esperanto-parolantoj engaĝiĝi kun la "ekstera mondo" laŭ iel ajn sencohava maniero.Garyhttps://www.blogger.com/profile/04288352393032335866noreply@blogger.com