[Verkite 2006.06.20, rev./red. 2007.03.31]
Mi pasintjare elfosis miajn numerojn de Sennacieca Revuo serĉe de kelkaj filozofiaj eseoj. Mi ne trarigardis ilin minumume dum 15 jaroj, verŝajne pli. (La sama fakto plejparte veras pri miaj ceteraj Esperanto-revuoj.) Mi havas nur magran gamon da numeroj: la plejmulto el numeroj de #88 (1960) ĝis #110 (1982).
Nu, jam aperadis pluraj altkvalitaj literaturaj kaj kulturaj revuoj en Esperanto. Sed alifacete la intelekta vivo en Esperantujo emas aŭ emis esti . . . nu, ne konstante ĉe la plej alta nivelo. Cetere, ŝajnas ke la Esperanto-kulteco asociiĝas kun frenezaj filozofiaj ideoj. Sed, rerigardante mian etan SR-kolekton, mi konstatas ke temas pri surprize altnivela intelekta enhavo, specife en la fakoj kiuj min interesas--filozofio, intelekta historio, kaj socikultura teorio kaj historio. Mi ne certas, sed mi dubas, ĉu alia Esperanto-revuo superas aŭ egalas tiun nivelon.
Mi ne abonas SR, do mi ne scias ĉu ĝi daŭrigas sian historion de altkvalitaj eseoj. La enhavo de ties numeroj listiĝas rete nur je kelkaj jaroj (1999-2004).
Flankenlasante plejparte artikolojn kiuj analizas politikajn, ekonomikajn, kaj sociologiajn aferojn, jen elektitaj specimenoj kiuj min interesas:
Valo, "Senmetoda Babilado pri la Autoro de la Diskurso pri Metodo," #88 (1960).
Ludoviko Konsidera, "Sennaciismo kaj Kristanismo", #89 (1961).
G. Lagrange, "Letero al Kristana Kamarado," #89 (1961).
G. Lagrange, "Evoluismo kaj Kristanismo," #90 (1962).
Grace Barlow, "Romantiko kaj Realeco," #90 (1962).
Rol [Roland Levreaud], "La Socia Enhavo de l'Ĵazmuziko," #90 (1962).
Skeldido, "La Jezuito Tejar de Ŝarden," #91 (1963).
Lucien Laurat, "Aŭstro-Marksismo," #91 (1963).
G. Lagrange, "Moralo kaj Progreso," #91 (1963).
Richard Wright; K. St., trad.; "Negreto” (ĉerpita de Black Boy, restarigita titolo American Hunger [Usona Malsato]), #93 (1965)
G. Lagrange, "Pri Moralo sen Metafiziko," #94 (1966).
Mark Starr, "La Filozofio de Jozefo Ditsgen," #94 (1966).
C. Bruins, "Marks kaj Montessori," #99 (1971).
Mark Starr, "La Dua Humanista Manifesto", enkonduko & traduko de subskribinto, #102 (1974).
B. Golden, "La Humanisma Kadro de Julian Huxley, Evolua Etikisto," #110 (1982).
Mi atentigas pri kelkaj rimarkindaĵoj el la supre-menciitaj eseoj.
Barlow analizas historie kaj socie la iluzian ideologion de romantika amo en perceptema artikolo.
Sed plej rimarkinda estas la artikolo de 'Rol' [pseŭdonimo de Roland Levreaud] pri la ĵazmuziko. Ties analizo estas mirinda. Klera sciado kaj pritrakto kaj soci-analiza perspektivo pri ĵazo tiutempe estas raraĵo, ĉu pli en Europo aŭ Usono, mi ne scias, sed tamen sufiĉe rara fenomeno. Ekz., la epoka verko Blues People (Bluspopolo) de LeRoi Jones (nun Amiri Baraka) aperis en 1963. Jam en 1962 aperis ĉi tiu eseo, de Eŭropano, en Esperanto. Ĝi estas sufiĉe ĝisdata (en 1962), menciante aktualajn gravajn muzikistojn, inkluzive de John Coltrane. Mirindaĵo, des pli en Esperantujo.
Sed nun mi atentigas pri la rimarkindaj kontribuoj de iu S. Aarse. Mi citas la al mi plej elstarajn, eĉ ne ĉiujn:
"Johano-Maria Guyau," #97 (1969).
"Spinoza, la Filozofo de la Homa Feliĉo", #98 (1970).
"La Socia Spegulo de William Shakespeare," #99 (1971).
"La Romantiko," #102 (1974).
"Lingvo kaj Realo," #105 (1977).
"Religio kaj Kapitalismo," #108 (1980).
"Frederiko Nietzsche (Niĉe)," #109 (1981).
Mi ne konas ĉi tiun Aarse, sed evidente li estis nekredeble klera homo. Temas pri tre alta intelekta nivelo. Ekz. la artikolo pri Spinoza estas majstra.
Ĉi tiu homo estas Simon Aarse el Nederlando. Mi ŝatus eltrovi pluajn detalojn. Jen informoj pri Simon Aarse laŭ Vikipedio:
Simon AARSE (23-a de decembro 1900 – 1995?) ekde 1930 estis nederlanda esperantisto, aktiva en la SAT-movado, kiu aranĝis multajn kursojn kaj paroladojn ne nur en Nederlando, sed ankaŭ en Svedujo. Liaj artikoloj kaj tradukoj aperadis en la gazetaro, interalie en Sennaciulo kaj Sennacieca Revuo.