2018-12-11

Mór Jókai & planlingvoj

Lastatempe mi afiŝis pri kolekto da esperantologiaj referaĵoj: Memorlibro: Esperantologia prelegaro, en kiu vi trovos listigon da elektitaj kontribuoj.

Nun mi atentigas pri du rimarkindaj referaĵoj de Árpád Rátkai:

"Lingvoplanado en Hungario" (442-461)
"La internacilingva movado en Hungario ĝis la apero de Esperanto" (462-490)

El tiuj mi tiris ĉerpaĵojn pri fama hungara verkisto Mór Jókai (1825–1904), kiu traktis la temon de mondlingvo en kelkaj verkoj:

Pri Mór Jókai & planlingvoj de Árpád Ràtkai

Tie vi trovos ankaŭ tabelon da gravaj hungaroj kiuj pritraktis la interlingvan temon inter 1772 & 1956.

Miareteje vi trovos plurajn ligitajn erojn en Esperanto kaj en la angla lingvo pri Mór Jókai kaj pri la historio de interlingvistiko en Hungario kaj Eŭropo. Mi listigos jene nur tiujn rilate al Mór Jókai kaj interlingvistiko:

Mór Jókai” de Zsuzsa Varga-Haszonits
Volapuka Lando en Siberio” (Pri "Csalavér" de Mór Jókai)

2018-11-30

Voltaire: filozofiaj rakontoj

Lastatempe mi legis anglingve filozofiajn rakontojn de Voltaire (21 novembro 1694 - 30 majo 1778), ne la faman Kandidon, sed aliajn: Ekzistas pluaj filozofiaj rakontoj (contes philosophiques) de Voltaire, sed mi legis la menciitajn kaj komentis anglalingve:

Voltaire’s philosophical tales: commentary

En la artikolo pri Voltaire en Vikipedio konstateblas ke ekzistas tradukoj de pluraj verkoj en Esperanto. Rimarku ekzemple recenzon pri la jena:

Recenzo: Tri verkoj de Volter [Kandid, Zadig, Senartifikulo] (trad. E. Lanti) de Tomaŝ PUMPR (La nica literatura revuo, 3/3, p. 115-120)

Libroforme aperis ankaŭ:
  • Mikromego kaj aliaj rakontoj [15 rakontoj], trad. André Cherpillod (Chapecó: Fonto, 2014)
  • Katekismo de la honesta homo, trad. André Cherpillod (Chapecó: Fonto, 2012). Recenzas Renato Corsetti
  • La franca jezuito kaj la ĉina imperiestro (Raporto pri la ekzilo de la jezuitoj el Ĉinio), trad. André Cherpillod (Courgenard: La Blanchetière, 2014)
Aperis rakontoj interrete: En la blogo de Antonio De Salvo aperis afiŝoj:

2018-11-26

Vir-virina danco laŭ Meier

Laŭ nebulega memoro mi legis ion en FUNDAMENTA KRESTOMATIO antaŭ 45 jaroj se ne pli, pri hezitemo en alproksimiĝo inter viro kaj virino. Mi supozas, ke tio estas poemo, kiu instigis al mi verki poemon pri li kaj ŝi. (Eble tio ekzistas ie, mi ne scias.) Estas bagatela afero, sed mi scivolas. Do, nun rigardante la libron, ŝajnas, ke estas nur unu kandidato por tiu perdita ero, kaj ĝi ne estas poemo:

"NUR UNU VORTON!" (Noveleto de L. E. Meier).

Jen plu pri Ludwig Emil Meier.

Meier ankaŭ fifamas en debato pri la ata/ita problemo:

Ne kiel Meier!: Invito al revizio de niaj konceptoj pri la konjugacio en Esperanto de Raymond Schwartz (1930, 1995).

Julian Tuwim pere de Izrael Lejzerowicz

Jen miareteje:

Dancanta Sokrato” de Juljan [Julian] Tuwim, el la pola trad. I. Lejzerovicz [Lejzerowicz]

Atentu ankaŭ recenzon de poemaro Poeziaĵoj (1956):

Pri Poeziaĵoj de Julian Tuwim de K. R. C. Sturmer (en La nica literatura revuo, 3/2, Novembro-Decembro 1957, p. 73-74)

Kvankam ĝi estas anglalingva, mi menciu ankaŭ nekonatan omaĝpoemon de la aŭstralia marksista verkisto kaj intelektulo Jack Lindsay:

The Poems Hidden in the Ghetto: to Julian Tuwim in Warsaw” [La poemoj kaŝitaj en la getto: al Julian Tuwin en Varsovio] by Jack Lindsay

Attila József en Esperanto


Jen ĵus enretigite miabloge:
Mi eltiris ĉi tiun tradukon el prelego de la tradukinto: “Pri poezia artospeco, kiun Parnasa Gvidlibro kaj PIV nomas simple balado,” en Memorlibro: kolekto de la prelegoj dum la solena internacia konferenco organizita okaze de la tridekjariĝo de la universitata fako Esperantologio (Budapeŝto, 17/18-04-1997), ĉefred. Tamás Gecső, red. Zsuzsa Varga-Haszonits & Lariko Golden, kunlaboris Anita Renkecz (Budapest: Universitato Eötvös Loránd, Katedro pri Ĝenerala kaj Aplikata Lingvistiko / Eötvös Loránd Tudományegyetem, 1998), p. 284-292.

Troveblas miareteje du pluaj aferoj de kaj pri József:
Tie vi trovos ankaŭ retligojn aliretejen al aliaj verkoj de kaj pri Attila József.

2018-11-25

Memorlibro: Esperantologia prelegaro

Dankon al ekstrema rabato, mi povis aĉeti de la usona Esperanto-USA libroservo la jenan kongresesearon:

Memorlibro: kolekto de la prelegoj dum la solena internacia konferenco organizita okaze de la tridekjariĝo de la universitata fako Esperantologio (Budapeŝto, 17/18-04-1997), ĉefred. Tamás Gecső, red. Zsuzsa Varga-Haszonits & Lariko Golden, kunlaboris Anita Renkecz. Budapest: Universitato Eötvös Loránd, Katedro pri Ĝenerala kaj Aplikata Lingvistiko / Eötvös Loránd Tudományegyetem, 1998.

Mi jam afiŝis pri unu eseo kiun mi bitigis kaj enretigis:

Je la centjara datreveno de naskiĝo de Sándor Szathmári” (1997) de Éva Tófalvi, p. 346-350.

La eseoj en la Memorlibro troveblas sub la jenaj kategorioj:

I. Esperanta Kulturo (p. 14-114)
II. Instruado de Esperanto (116-201)
III. Esperanto - lingvo kaj literaturo (202-361)
IV. Movadhistorio (362-490)

Mi povus listigi la tutan enhavtabelon, sed ne ĉi-foje. Temas nur pri miaj propraj interesoj kaj gusto, sed la kontribuoj kiuj plej interesas min troveblas en sekcio III, kaj iom en sekcio IV.  Estas gravaj informoj en aliaj eseoj, sed nun mi mencios tiujn kiuj entute plej kaptas mian atenton:

Franz-Georg Rössler: "Esperanto kaj la aktuala muzika stilo" (96-99)
Blazio Vaha: "Faktoroj de lingvoevoluo tra la historio de lingvoj, planlingvoj, Esperanto" (202-266)
Ivo Borovečki: "Tradukoj el la kroata literaturo en Esperanton" (268-283)
Miklós Fehér: “Pri poezia artospeco, kiun Parnasa Gvidlibro kaj PIV nomas simple balado" (284-292)
Lariko Golden: "Literaturo kaj literaturkritiko en Esperanto" (298-303)

. . . kaj interlingvistike:

Zsuzsanna Csiszár: "Otto Jespersen en Esperanto-movadhistorio" (384-390)
Árpád Rátkai: "Lingvoplanado en Hungario: (442-461)
Árpád Rátkai: "La internacilingva movado en Hungario ĝis la apero de Esperanto" (462-490)

2018-11-24

György Petri: Apokrifo

Dankon al Esperanto mi ĵus ekkonis la hungaran poeton György Petri (1943-2000). Poste, mi konstatis, ke abundas liaj poemoj ankaŭ en anglalingvaj tradukoj, sed ĉi-kaze kiel kutime mi informiĝas pri hungara literaturo pere de Esperanto. Kun permeso de la tradukinto, jen:

Apokrifo
de György Petri

La famili’ sankta ratlas
Dio Marian fikas,
Jozef’ ne povas ekdormi,
do li drinkaĵon serĉas.
Ĝin ne trovinte li ellitiĝas, survestante
piĵamon per ĉemizo kaj pantalono,
li iras al la drinkejo ĉe Tri Saĝuloj
por drinki glason da vino akva---
--- “Ĉu denove Dio?”
---“Jes, kiu alia.”
Li ĝemas, vinon englutas, forgestas.
---“Cetere,
lasttempe mi kverelis kun ŝi
ja ili fikis ĝuste antaŭ mia nazo!
Do mi diris al Manjo,
ke almenaŭ silentu dum fikado,
La lito kaduka tertreme
-ja ĉiam grincadas, intertempe
– mi ne aŭdu - sed serioze! -
pli da ha-ha-ha-haleluja’!”

tradukis Zoltán Gabányi