Henriko Zamenhof, kosmetikisto
Forgesita gazeto de Henriko Zamenhof
"Li specialiĝis pri haŭtmalsanoj kaj higieno. Li ne nur kuracis, sed ankaŭ verkis, redaktis kaj eldonis", ekz. revuon Kosmetyka.
Esperanto-blogo, kelkfoje blago, de Ralph Dumain
Verkis
Ralph Dumain
je
2:20 PM
0
komentoj
Rubrikoj: Henriko Zamenhof, medicino, Zamenhof
Verkis
Ralph Dumain
je
2:39 AM
2
komentoj
Rubrikoj: Afriko, Esperanto-movado, Izrael Lejzerowicz, Jean Forge, judoj, Kola Ajayi, kulturkritiko, Literatura Mondo, negra kulturo, rasismo
Feliĉan Zamenhoftagon!
La lastatempa enretigo de la plej
eminenta iama literatura revuo en Esperanto, Literatura Mondo, estas
nekalkuleble valora afero:
Literatura Mondo 1922-1949
Troveblas en la arkivo eble neatentitaj trezoroj. Plej interesa por mi nun estas
la eltrovo de manpleno da recenzoj, artikoloj, kaj artbildoj reference al la
Harlema Renesanco de la 1920aj jaroj en la fama negra kvartalo de Novjorkurbo.
Mi komencas mian ekspluatadon de tiu materialo, kiu aperis inter 1931 kaj 1934, per aparta enretigo de la jena
artikolo:
“L.” “ Observo: Negraj Poetoj en Ameriko” [recenzo], en Literatura Mondo, majo 1934 (#4), p. 79.
Mi bezonas eltrovi, kiu estas "L."
Rimarku, ke "Observo" estas la ĝenerala rubriko por recenzoj.
Miareteje troveblas mia transskribo kun notoj kaj retligo al la koncerna numero, plus aliaj rilataj retligoj.
Jen mia dua enretigo, kun notoj, de recenzo el 1934:
“Observo: Van Vechten: Negra Ĉielo” [Recenzo], en Literatura Mondo, novembro 1934 (#9), p. 175-6.
La recenzinto ne tradukis la nuntempe abomenatan vorton kiu signifas "negraĉo"-n. Van Vechten fakte apartenis al la tiutempa speco de blankuloj negroamantaj; mi supozas ke li intencis uzi la vorton idiotisme, ne senhonorige.
Mi intencas enretigi la ceterajn rilatajn aferojn kaj traduki ĉi tiujn kaj ceterajn anglalingven.
Verkis
Ralph Dumain
je
10:14 PM
0
komentoj
Rubrikoj: beletro, Carl Van Vechten, Fenton Johnson, Harlema Renesanco, Langston Hughes, Literatura Mondo, negra kulturo, negraj usonanoj, poezio, rasismo, recenzoj, romanoj, usona literaturo
Tiel mi kaj krokodila amiko ofte intersalutis en Buffalo.
Hodiaŭ estas la glora Zamenhof-Tago, pri kiu vi povas legi ankaŭ krokodile en
Vikipedio:
Zamenhof Day - Wikipedia, the free encyclopedia
Mi solenas per daŭrigo de miaj laboroj en la arkivo de Literatura
Mondo, ekz.:
"Zamenhof eraris" de Georgo Verda, Literatura Mondo, novembro 1934 (#9), p. 168.
La aŭtoro (pseŭdonimo?) komencas per la konstato ke "la paciga rolo de
Esperanto estas nura iluzio." Sekvas amaraj asertoj pri la esperantistoj mem. Li
dankemas, ke Esperanto ankoraŭ ne venkis, ĉar se jes, "la homaro estus delonge
pereinta en reciproka buĉado." Mi ridegas kaj paradokse ĝojas legante ĉi tion.
(Ĉu ne oni diris la saman en La Petveturista Gvidlibro pri la Galaksio?)
Nu, la aŭtoro devis ankaŭ alfronti la minacon de faŝismo, kiu jam jukis
subigi la mondon, kaj li trovis, evidente, tiu sama etoso penetranta la
Esperanto-movadon. La aŭtoro lamentas mankon de internigo de la interna ideo,
kaj speciale kulpigas la "neŭtralan" movadon pro manko de unuigaj ideoj. Li
konkludas:
"Ĉu ne estus plej logike kaj praktike, se la esperantistoj dividu sin en kelkajn frakciojn, konforme al siaj apartaj mondrigardoj?"Almenaŭ en tiuj specifaj sferoj Esperanto povus trovi siajn verajn samideanojn kaj efektivigi interkomunikadon, interpaciĝon, kaj unuiĝon. Anstataŭ konstante interbatalanta, interfrapanta "granda rondo familia" , stariĝus pli fratecaj, pacemaj rondetoj.
Verkis
Ralph Dumain
je
8:42 PM
0
komentoj
Rubrikoj: Esperanto-movado, faŝismo, ideologio, Izrael Lejzerowicz, komunikado, Literatura Mondo, Zamenhof
SYMPOSIUM sponsored by the
Universal Esperanto Association:
Languages and the United Nations
The Church Center, 777 United Nations Plaza, New York, NY 10017
December 16, 2011, 2:30 pm - 4:30 pm
Last year's Zamenhof symposium is mentioned in this announcement. George Soros made a surprise appearance at the end, and of course captured the attention of the news media. He was preceded by several speakers, including myself, who constituted the formal program.
Verkis
Ralph Dumain
je
7:24 AM
0
komentoj
Rubrikoj: George Soros, homaj rajtoj, lingva diskriminacio, lingvoproblemoj, UNESKO, Universala Esperanto Asocio, Zamenhof Symposium 2010
Mi memoras ĉi tiun komikson de kelkaj jardekoj: ĝi nun troviĝas en videa formato kun muzika aldono. Ĉi-vespere okazos la Zamenhof-bankedo de la Esperanto-Societo de Vaŝingtono.
Verkis
Ralph Dumain
je
7:04 AM
0
komentoj