2020-05-11

Mikronovelo (7): . . . sed hejme plej ĉarme

. . . sed hejme plej ĉarme

Eta ĉambro. Malvarma kaj profunda silento, reliefigita de la teda takto de mekanika horloĝo. Sur la planko, du infanoj ludas. Apude, la patro legas ĵurnalon kaj la patrino trikas puloveron. . .

Subite ŝi murmuras tradente, iom melankolie:

— Kiomfoje vi legis tiun artikolon en la lastaj monatoj?

Silento. Longa, tre longa silento kun tiktakoj, ĝis la viro flustras senemocie, ne levante la okulojn de sur la ĵurnalo:

— Tiomfoje kiom vi malfaris tiun puloveron por triki ĝin denove.

Ekstere, super ili, super tiu silento kun tiktakoj, la tera surfaco tradormas falsan nokton de nuklea vintro.

Liven Dek

No comments: