Showing posts with label István Örkény. Show all posts
Showing posts with label István Örkény. Show all posts

2017-11-27

Mikronoveloj (1)

Liven Dek atentigas pri nova kategorio en la Belartaj Konkursoj: mikronoveloj. Li kaj tradukas kaj verkas originalajn mikronovelojn. Jen lia libro da originaloj:

Ne ekzistas verdaj steloj (60 mikronoveloj kun suplemento) de Liven Dek (Miguel Gutiérrez Adúriz). Novjorko: Mondial, 2012.

Jam delonge eminentas la hungara verkisto István Örkény. Oni trovos kelkajn samspecaĵojn en Hungara Antologio (1983). Komencu per:

Uz-instrukcio al la “Unuminutaj noveloj” de István Örkény, trad. Lajos Tárkony.

Estas tuta volumo da tiaj noveletoj en Esperanto:

Unuminutaj noveloj de István ÖRKÉNY, red. István ERTL. Berkeley, CA: Bero, 1994.

Eldoniĝis tri volumoj da mikronoveloj el Ĉinio, kaj unu el Japanio:

Mikronoveloj de Sin'iti Hosi de Sin'iti HOSI, trad. Kikunobu MATUBA. Tokio: Libroteko, 1983.

Cetere, ekzistas dise en la Interreto multaj mikronoveloj, eĉ volumo:

Malgranda stacidomo kaj aliaj mikronoveloj, el la ĉina trad. Miaohui.

Estas pluraj terminoj sub kiuj aperas ĉi tiu ĝenro. En Esperanto, la koncernaj vortoj estas: mikrofikcio, mikronovelo, mikrorakonto, minirakonto.

Mi jam serĉis ĉiujn. Por plua esplorado interrete, per Google serĉu laŭ la vorto ‘mikronovelo’.

Vi trovos ĉiujn menciitajn informojn kaj pluajn ĉe mia retpaĝo kie aperas:

Maksimanlibro de la minirakonto de Luis Britto García, trad. Jorge C. Mosonyi, el Venezuela Stelo [Organo de Venezuela Esperanto-Asocio], 33-a Jaro = N. 77 = 2-a Semestro 2005.

Ĉi tiu estas tre amuza "manlibro" kiu, plena da paradoksaj esprimoj, laŭdas la trajtaron, potencon, kaj potencialon de mikrofikcio, do jen bonega enkonduko al la temo.

Mikrofikcio troveblas en multaj lingvoj. Ĝi estas elstara ĝenro ekzemple en la hispana (en Latinameriko) kaj la ĉina. Troveblas multo ankaŭ en la angla, kaj ankaŭ la koncerna literaturkritiko.

La esenco de la ĝenro estas pripensinda. Ŝajnas, ke por esti efikeca, ĝi devas esti baze prozo, eĉ kun aliaj trajtoj. Poemo ankaŭ densigas tekston, sed la fakto, ke temas pri rakonto provizata per minimumaj detaloj kiuj implicas tutan bildon kiun la leganto devas mem plenigi, estigas la potencon de ĉi-speca teksto. Unuavide ĝi eble ŝajnas simpla, sed, simile al verki aforismon, oni devas intense cerbumi por verki mikronovelon. Studante ĉi tiun ĝenron, oni konstatos kaj plu pripensos la trajtojn kaj esprimrimedojn de ĉiaspecaj literaturaj tekstoj.

2013-09-14

Babelmatrix & Babelonhu: tradukoj!

Mi jam menciis Esperantajn tradukojn trovitajn ĉe retejoj Babelmatrix (Babel Web Anthology - the Multilingual Literature Portal) kaj rilata Babelonhu (por hungara literaturo). Estas aliaj individuaj rilatoj retejoj por aliaj lingvoj/literaturoj. Estas kelkaj serĉkategorioj. Entute oni celas per kombinaĵoj de tradukoj enkonduki la serĉantojn al pluraj literaturoj de Eŭropo.

Troveblas ankaŭ multaj tradukoj en Esperanto el naciaj literaturoj. En Babelmatrix elektu: ANTHOLOGY (antologio) = full database (tuta datumbazo) & LITERATURE = all - All (ĉiu-ĉiun) & TRANSLATION (traduko) = eo - Esperanto.

Jen la aktualaj rezultoj:

Czech (ĉeĥa)


German (germana)

English (angla)

French (franca)

Hungarian (hungara)

Italian (itala)

Polish (pola)

Russian (rusa)

Slovak (slovaka)

Simile, en Babelonhu oni trovos el la hungara literaturo la jenajn:


La supraj rezultoj atingiĝis laŭ kriterio AUTHOR (aŭtoro). Oni povas serĉi laŭ aliaj kriterioj, ekzemple TRANSLATOR (tradukinto).

Oni trovos ĉe ĉiu verko la originalo kaj la celatan tradukon.

La sola mankanta ero estas originalaj verkoj el Esperanto tradukitaj al naciaj lingvoj.

2013-09-13

Lajos Tárkony (Ludwig Totsche) 1902-1978 (3)

Jen pluaj retligoj pri Lajos Tárkony.

Frua marto, posttagmeze /Post dimanĉa pluvego / Mia lito de Ludwig Totsche (Lajos Tárkony)

Balkona vespero de Lajos Tárkony

el “La spegulo” de Lajos Tárkony

Tradukoj el la hungara de Lajos Tárkony:
In memoriam dr. K.H.G. (Esperanto) ⇐ Örkény István :: IN MEMORIAM DR. K. H. G. (Hungarian)
La Mesio (Esperanto) ⇐ Örkény István :: A Megváltó (Hungarian)
La senco de la vivo (Esperanto) ⇐ Örkény István :: Az élet értelme (Hungarian)
Uz-instrukcio (Esperanto) ⇐ Örkény István :: Használati utasítás (Hungarian)
Aperaĵo de Stephane Mallarmé, tradukita de Lajos Tárkony


        Fenestroj de Stephane Mallarmé, tradukita de Tárkony Lajos
        Mara vento de Stephane Mallarmé, tradukita de Tárkony Lajos

 Lajos Tárkony de Kálmán Kalocsay, Hungara Vivo, n-ro 4, 1962

Jen recenzoj:

Lajos Tárkony de István Ertl, Legologa Blog, Novembro 3, 2010

Lajos Tárkony (Nia Trezoro) de István Ertl, La Ondo de Esperanto, 2012. №7 (213). Ankaŭ bloge ĉe La Balta Ondo.