. . . sed hejme plej ĉarme
Eta
ĉambro. Malvarma kaj profunda silento, reliefigita de la teda takto
de mekanika horloĝo. Sur la planko, du infanoj ludas. Apude, la
patro legas ĵurnalon kaj la patrino trikas puloveron. . .
Subite
ŝi murmuras tradente, iom melankolie:
— Kiomfoje
vi legis tiun artikolon en la lastaj monatoj?
Silento.
Longa, tre longa silento kun tiktakoj, ĝis la viro flustras
senemocie, ne levante la okulojn de sur la ĵurnalo:
— Tiomfoje
kiom vi malfaris tiun puloveron por triki ĝin denove.
Ekstere,
super ili, super tiu silento kun tiktakoj, la tera surfaco tradormas
falsan nokton de nuklea vintro.
Liven
Dek