Éva Tófalvy pri Sándor Szathmári: De Kazohinio ĝis Atlantido
Kun permeso de la aŭtoro mi publikigas la sekvan tekston. (RD)
Ĉu vane aŭ ne vane? - oni demandas, kun Sándor Szathmári kaj kun Éva Tófalvy.
Renkontiĝi kun Éva Tófalvy kaj aŭskulti ŝin nepre estis agrable kaj edife.
Karlo Fajszi (1911-2004) alie FAJSZI Károly. [fajsi, ka:roj] volis kaj strebis kolekti ĉion eblan, ĉion presitan kaj ne-presitan, kio koncernas la pli fruan kaj lia-epokan Esperanton. (Nun vidu tion en la Hungarlanda Fremdlingva Biblioteko, en (1056) Budapeŝto, str. Molnár, n-ro 11.
„ Lia” nuna - Fajs[z]i-a - Amika Rondo (la aktivema „FAR”) invitadas nunajn, nun vivantajn, nun legemajn kaj diskutemajn kultur-agantojn de Esperantujo. Laste ĝi invitis s-rinon Éva Tófalvy [to:falvi] literatur-esploriston, pedagogon, teologon - precipe pro ŝia analiza verko pri Sándor Szathmári [ŝandor satma:ri]. La titolo de tiu verko estas Kazohiniától Atlantiszig: ’De Kazohinio ĝis Atlantido’. - Enkonduke mi vicigu lastsekunde la nomojn de la aperintaj personoj:
Ŝi, unuavice, tamen famiĝis kiel la ĉefa kunaŭtoro de la romano Kiuj semas plorante. Tiu romano de ŝi kaj de Oldřich Kníchal en la jaro 1978 gajnis la konkurson Raymond Schwartz. Ŝi, krome, de tempo al tempo verkadis poemojn kaj ŝi verkis dulingve romaneton Portreto de la diktatoro / A diktátor arcképe. (2017)
Se konsideri la ĝeneralan percepton kaj opinion de la esperantista publiko pri Szathmári, ekde ĉ. 1950, ĝis la apero de verkoj de Tófalvy pri li, oni plejparte konceptis lin esence kiel gravan Hungaran Esperanto-verkiston, kun bona stilo en Esperanto kaj kun interesaj, ofte sciencfikciaj kaj filozofiemaj verkoj. Oni rimarkinde aprezadis lian lingvaĵon. Vilmos Benczik [bencik, vilmoŝ] ekzemple emfazis, ke Szathmári kreis en Esperantlignva prozo bonajn dialogojn. Se jes, ne estis hazarde, ke Stafeto (1964), Hungara Esperanto-Asocio (ekz. en 1977, 1988) kun redaktado de V. Benczik, eldonadis liajn E-novelojn. Spegulado de ĉiutagecaj scenoj en literaturo ĉe Esperanto estas ja konsiderinda temo ankaŭ koncerne la lingvo-evoluon... Tófalvy – ne neante ian, eĉ konsiderindan rolon de Szathmári en la Esperanta literaturo, krome: traktante ankaŭ lian iom falsan misprezentatan roladon en la Hungaria E-movado – asertas kaj emfazas, ke Szathmári unue, ni diru, „prototipe” verkadis en la lingvo hungara, Esperanton li posedis malbone, li verkadis en ĝi duagrade aŭ traduke, li supermezure uzadis lingvan helpon de Kolomano Kalocsay, kaj li fuĝis al Esperanto kaj aperigo de verkoj en Esperanto (ĉefe) por eskapi de la forta cenzuro en Hungarujo, nu, ankaŭ, ĉar tiu rolo ekŝajnis al li, finfine, agrabla. Lia politika agado, liaj politikaj elpaŝoj (gazet-artikoloj kun diversaj aŭtoro-nomoj) estis malhomogenaj kaj ankaŭ pro tio morale prisuspekteblaj: li esprimadis simpatiojn samtempe al diversaj ideologioj. Kiel verkisto li emfazis la praan kaj senĉesan konfliktemon en la homa naturo, kiu nepre fiaskigas ĉiujn idealismajn strebadojn kaj ĉiujn politikajn doktrinojn.
Szathmári en Vojaĝo al Kazohinio satireme prezentas fantaziajn, elpensitajn homojn, samtempe du fantaziajn tipojn de socio 1) ekstreme raciisman (kun hinoj) kaj 2) ekstreme emocieman, ne-racieman „simbolregatan” (kun behinoj). Eble tio estas maniero per aliformaj (ne-Eŭropanecaj, ne Usonanecaj, de „ni” ne senpere konataj) paralelaĵoj kaj troigoj groteske prezenti tendencojn en la efektiva socio ĉirkaŭ Szathmári, ĉirkaŭ ni, kiuj ja ne estas hinoj aŭ behinoj.
Tófalvy en sia prelego iel esprimis, ke la kritiko de Szathmári pri la simbol-adorado de behinoj estas tro meĥanike kaj iom senkomprene farita, do ni diru: temas pri arte ne sukcesaj detaloj de la verko. Oni povis senti, ke simbolojn eble Tófalvy mem juĝas pli respektindaj, ol la verkisto kun sia primitiviga mok-tendenco. Veronika Heé iom diskutis pri tiu temdetalo, menciante, ke la prelegantino povas esti influata de sia propra vivokoncepto kaj de sia propra rilato al teologio: sentiĝas fendo inter ŝia respektemo kaj la malrespektemo de Szathmári. Tiel „simple” verŝajne ne estas, tamen memkompreneble ankaŭ la emocioj de ĉiu leganto havas rolon en la individua prijuĝo de ĉiu verko.
Entemiĝis ankaŭ verko de Szathmári pri Jesuo (Látván nem látnak: ’Vidante ili ne vidas, ĉ. 1935). Szathmári tiuverke prezentas novan, kvazaŭ-nuntempan aperon de Jesuo kun simila malakcepto, rifuzo, persekuto kaj mortigo, kiajn la Filo de Dio renkontis antaŭ pli 2000 jaroj, kaj kun konfliktoj ĝuste kun eklezioj kaj ekleziaj personoj...
Tófalvy kvalifikis la aliron de Szathmári esence tro skemisma, senkomprena. Parto de la publiko iom diskutis, ĉiuokaze estis senteble, ke la faktojn pri Szatmári konas kontentige nur Tófalvy , do tiu parto de la diskuto ne povis atingi profundon disvolviĝon kaj detaliĝon.
Gergely Hajdu Nagy levis la demandon, kiom ligiĝas la karaktero de la verkaro de Szathmári al lia (individua) psika tipo, al lia psika tip-aparteno. Kia li mem estis psike?
Hajdu Nagy ankaŭ demandis pri ia supozebla pli ĝenerala filozofia fono ĉe Szathmári – preter lia emo satiri pri la troigoj de la socio. – Skribante pri io tia en sia verko ankaŭ Tófalvy emfazas, kiel aludite, la penson (de Szathmári), ke la instinkta strukturo de la homo, kun baza konfliktemo, malhelpas firmiĝon de ia ajn bona socio, malgraŭ ideoj , idealoj kaj utopioj. Hajdu Nagy eble volus scii, ĉu la ideon pri tiu baza konfliktemo ni mem, la realismemaj legantoj. devas kaj povas akcepti? Ke tiu demando aperas ĉe legantoj, montras, ke la verkoj de Szathmáry, finfine – funkcias.
Tófalvy prezentis al la pubilko la pli fruan enigman famon de la trilogio Hiába (’Vane’), verkitan inter 1931-1935, kaj ŝi rakontis ankaŭ, kiel ŝi eksciis de Kálmán Pandur (verŝajne en 1989), ke ĝuste tiu posedas la manuskripton de trilogio de Szathmári.
En la trilogio Vane Szathmári - mem ne havinta spertojn en Sovetio - prisrkibas reĝimon, kiu memorigas la tiam praktikatan stalinismon; krome alian imagatan reĝimon, kiu tamen kvazaŭ prezentas la realon samtempan kaj samlokan por la aŭtoro, kaj fine reĝimon futuran, kiu ŝajnas esti ia postkomunisma terorsistemo.
La trilogio estintis preta en 1936. Laŭ prijuĝo de Éva Tófalvy du partoj (Múlt. Jelen.’Paseo’. ’Nuno’) estas ne altnivelaj, la tria parto (Hiába. Jövő: ’Vane, Futuro’) de la trilogio laŭ ŝi estas tre bona.
Tamen la Hungara ĝenerala faka literatura konscio, kritikistaj prijuĝoj ekster Esperantio - ili haltis ĉe Vojaĝo al Kazohinio, kiu estis , ne tuj, sed poste - bone akceptata kaj ankaŭ nun memorata.
Laŭ sia prijuĝo Éva Tófalvy do elektis la trian („futuran”) parton de la trilogio por aperigi ĝin ĉe Szépirodalmi Könyvkiadó [s:epirodalmi könjvkiado: ’Beletra Eldonejo’], en Budapeŝto, en 1991. Szathmári, kies verko antaŭis ĉefan verkon (1984) de la famega Orwell, en Hungario nun havas ŝancon iĝi refoje iom pli konata, dank’al Éva Tófalvy.
La renkontiĝo kun Eva Tófalvy estis tre fruktodona kaj bonetosa. Mankas, timende: mankos tra kelka tempo nur daŭrigo. La prezentitaj temoj kaj subtemoj ja postulus tutan seminarion. La kune pasigitaj kelkaj horoj vekis fortan scivolemon pri Szathmári kaj ĝeneralan literatur-apetiton de la societo de tiu renkontiĝo.
Blazio VAHA n.s. Wacha,
la 21an de Majo 2018a

Éva Tófalvy,Éva Tófalvy (naskiĝinta en 1947) studis Hungaran kaj Esperantan filologiojn, bibliotek-sciencon, ĵurnalistikon. Ŝi iĝis dungita por kultur-organizado ĉe Hungaria Esperanto-Asocio, kaj ŝi laboris ankaŭ por Hungarlingvaj programoj de Hungara radio pri Esperanto. Pli detale informas pri ŝi Esperantaj leksikonoj kaj manlibroj. Ŝi instruadis Esperanton eksperimente en porinstruista altlernejo de la Hungaria urbo Esztergom [estergom], en la 1970aj jaroj: Esperanto estis tie proponata kiel „kapablo-baza” lernobjekto por komencaj klasoj de bazgradaj lernejoj. (Interesa momento en la batalo por la ebloj instrui kaj lerni Esperanton en ŝtata lernejsistemo.) En Esperantujo ŝi iĝis pli konata kiel gajninto de pluraj konkursoj je beletro kaj je fakliteraturaj, soci-sciencaj eseoj.
Klára Szabó [sabo:],
Andrea Ruzicska [ruziĉka]
Veronika Heé [he:],
Katalin Keserű [keŝerü:],
Piroska Komlósi [komlos:ŝi, piroŝka],
Mária Gyurák s-rino Vértesi [djura:k, ve:rteŝi],
Gergely Hajdu Nagy [hajdu nadj, gergej ’Gregorio’],
István Szabolcs [sabolĉ, iŝtva:n ’Stefano’],
János Paszabi, [pasabi, ja:noŝ „’Johano’],
Erzsébet Kaszab s-rino Párkányi [kasab, pa:rkanji, erĵe:bet ’Elizabeto’,],
József Márton [jo:ĵef ’Jozefo’],
Balázs Wacha [vaha, bala:ĵ ’Blazio’ ..
Teĥnike helpadis nin la menciita Klára Szabó.
Ŝi, unuavice, tamen famiĝis kiel la ĉefa kunaŭtoro de la romano Kiuj semas plorante. Tiu romano de ŝi kaj de Oldřich Kníchal en la jaro 1978 gajnis la konkurson Raymond Schwartz. Ŝi, krome, de tempo al tempo verkadis poemojn kaj ŝi verkis dulingve romaneton Portreto de la diktatoro / A diktátor arcképe. (2017)
Se konsideri la ĝeneralan percepton kaj opinion de la esperantista publiko pri Szathmári, ekde ĉ. 1950, ĝis la apero de verkoj de Tófalvy pri li, oni plejparte konceptis lin esence kiel gravan Hungaran Esperanto-verkiston, kun bona stilo en Esperanto kaj kun interesaj, ofte sciencfikciaj kaj filozofiemaj verkoj. Oni rimarkinde aprezadis lian lingvaĵon. Vilmos Benczik [bencik, vilmoŝ] ekzemple emfazis, ke Szathmári kreis en Esperantlignva prozo bonajn dialogojn. Se jes, ne estis hazarde, ke Stafeto (1964), Hungara Esperanto-Asocio (ekz. en 1977, 1988) kun redaktado de V. Benczik, eldonadis liajn E-novelojn. Spegulado de ĉiutagecaj scenoj en literaturo ĉe Esperanto estas ja konsiderinda temo ankaŭ koncerne la lingvo-evoluon... Tófalvy – ne neante ian, eĉ konsiderindan rolon de Szathmári en la Esperanta literaturo, krome: traktante ankaŭ lian iom falsan misprezentatan roladon en la Hungaria E-movado – asertas kaj emfazas, ke Szathmári unue, ni diru, „prototipe” verkadis en la lingvo hungara, Esperanton li posedis malbone, li verkadis en ĝi duagrade aŭ traduke, li supermezure uzadis lingvan helpon de Kolomano Kalocsay, kaj li fuĝis al Esperanto kaj aperigo de verkoj en Esperanto (ĉefe) por eskapi de la forta cenzuro en Hungarujo, nu, ankaŭ, ĉar tiu rolo ekŝajnis al li, finfine, agrabla. Lia politika agado, liaj politikaj elpaŝoj (gazet-artikoloj kun diversaj aŭtoro-nomoj) estis malhomogenaj kaj ankaŭ pro tio morale prisuspekteblaj: li esprimadis simpatiojn samtempe al diversaj ideologioj. Kiel verkisto li emfazis la praan kaj senĉesan konfliktemon en la homa naturo, kiu nepre fiaskigas ĉiujn idealismajn strebadojn kaj ĉiujn politikajn doktrinojn.
Szathmári en Vojaĝo al Kazohinio satireme prezentas fantaziajn, elpensitajn homojn, samtempe du fantaziajn tipojn de socio 1) ekstreme raciisman (kun hinoj) kaj 2) ekstreme emocieman, ne-racieman „simbolregatan” (kun behinoj). Eble tio estas maniero per aliformaj (ne-Eŭropanecaj, ne Usonanecaj, de „ni” ne senpere konataj) paralelaĵoj kaj troigoj groteske prezenti tendencojn en la efektiva socio ĉirkaŭ Szathmári, ĉirkaŭ ni, kiuj ja ne estas hinoj aŭ behinoj.
Tófalvy en sia prelego iel esprimis, ke la kritiko de Szathmári pri la simbol-adorado de behinoj estas tro meĥanike kaj iom senkomprene farita, do ni diru: temas pri arte ne sukcesaj detaloj de la verko. Oni povis senti, ke simbolojn eble Tófalvy mem juĝas pli respektindaj, ol la verkisto kun sia primitiviga mok-tendenco. Veronika Heé iom diskutis pri tiu temdetalo, menciante, ke la prelegantino povas esti influata de sia propra vivokoncepto kaj de sia propra rilato al teologio: sentiĝas fendo inter ŝia respektemo kaj la malrespektemo de Szathmári. Tiel „simple” verŝajne ne estas, tamen memkompreneble ankaŭ la emocioj de ĉiu leganto havas rolon en la individua prijuĝo de ĉiu verko.
Entemiĝis ankaŭ verko de Szathmári pri Jesuo (Látván nem látnak: ’Vidante ili ne vidas, ĉ. 1935). Szathmári tiuverke prezentas novan, kvazaŭ-nuntempan aperon de Jesuo kun simila malakcepto, rifuzo, persekuto kaj mortigo, kiajn la Filo de Dio renkontis antaŭ pli 2000 jaroj, kaj kun konfliktoj ĝuste kun eklezioj kaj ekleziaj personoj...
Tófalvy kvalifikis la aliron de Szathmári esence tro skemisma, senkomprena. Parto de la publiko iom diskutis, ĉiuokaze estis senteble, ke la faktojn pri Szatmári konas kontentige nur Tófalvy , do tiu parto de la diskuto ne povis atingi profundon disvolviĝon kaj detaliĝon.
Gergely Hajdu Nagy levis la demandon, kiom ligiĝas la karaktero de la verkaro de Szathmári al lia (individua) psika tipo, al lia psika tip-aparteno. Kia li mem estis psike?
Hajdu Nagy ankaŭ demandis pri ia supozebla pli ĝenerala filozofia fono ĉe Szathmári – preter lia emo satiri pri la troigoj de la socio. – Skribante pri io tia en sia verko ankaŭ Tófalvy emfazas, kiel aludite, la penson (de Szathmári), ke la instinkta strukturo de la homo, kun baza konfliktemo, malhelpas firmiĝon de ia ajn bona socio, malgraŭ ideoj , idealoj kaj utopioj. Hajdu Nagy eble volus scii, ĉu la ideon pri tiu baza konfliktemo ni mem, la realismemaj legantoj. devas kaj povas akcepti? Ke tiu demando aperas ĉe legantoj, montras, ke la verkoj de Szathmáry, finfine – funkcias.
Tófalvy prezentis al la pubilko la pli fruan enigman famon de la trilogio Hiába (’Vane’), verkitan inter 1931-1935, kaj ŝi rakontis ankaŭ, kiel ŝi eksciis de Kálmán Pandur (verŝajne en 1989), ke ĝuste tiu posedas la manuskripton de trilogio de Szathmári.
En la trilogio Vane Szathmári - mem ne havinta spertojn en Sovetio - prisrkibas reĝimon, kiu memorigas la tiam praktikatan stalinismon; krome alian imagatan reĝimon, kiu tamen kvazaŭ prezentas la realon samtempan kaj samlokan por la aŭtoro, kaj fine reĝimon futuran, kiu ŝajnas esti ia postkomunisma terorsistemo.
La trilogio estintis preta en 1936. Laŭ prijuĝo de Éva Tófalvy du partoj (Múlt. Jelen.’Paseo’. ’Nuno’) estas ne altnivelaj, la tria parto (Hiába. Jövő: ’Vane, Futuro’) de la trilogio laŭ ŝi estas tre bona.
Tamen la Hungara ĝenerala faka literatura konscio, kritikistaj prijuĝoj ekster Esperantio - ili haltis ĉe Vojaĝo al Kazohinio, kiu estis , ne tuj, sed poste - bone akceptata kaj ankaŭ nun memorata.
Laŭ sia prijuĝo Éva Tófalvy do elektis la trian („futuran”) parton de la trilogio por aperigi ĝin ĉe Szépirodalmi Könyvkiadó [s:epirodalmi könjvkiado: ’Beletra Eldonejo’], en Budapeŝto, en 1991. Szathmári, kies verko antaŭis ĉefan verkon (1984) de la famega Orwell, en Hungario nun havas ŝancon iĝi refoje iom pli konata, dank’al Éva Tófalvy.
La renkontiĝo kun Eva Tófalvy estis tre fruktodona kaj bonetosa. Mankas, timende: mankos tra kelka tempo nur daŭrigo. La prezentitaj temoj kaj subtemoj ja postulus tutan seminarion. La kune pasigitaj kelkaj horoj vekis fortan scivolemon pri Szathmári kaj ĝeneralan literatur-apetiton de la societo de tiu renkontiĝo.
Blazio VAHA n.s. Wacha,
la 21an de Majo 2018a
No comments:
Post a Comment