2017-12-12

Samovar en Rusio

Samovaro estis unu el amatoraj E-gazetoj (“samizdataj,” “fuŝ-gazetoj”) en Rusio “produktata per 9-pingla printilo, je neregula ritmo kaj neregula kvanto – iam 6, iam 10 ekzempleroj." Parto da ties enhavo alireblas ĉe la ĉi-ligata retejo, el la jaroj 1993-1997 kaj 2001. Plejparte temas pri movadaj novaĵoj.

Samovar republikigis, eble kun ironia intenco, la jenan:

Ljudmila Jevsejeva:

Lia nomo – Lenin

Por ni lia nomo – lumporta radio,
balzamo por vundoj en arda batal'.
Trinkante el fonto de lia genio,
ni fortas, hardiĝas simile al ŝtal'.

Por ni lia nomo – impuls' dinamika,
junaĝo de l'Tero, signal' de l'Aŭror',
printempa aromo, saluto amika,
el ĉiuj juveloj plej kara trezor'.

2 comments:

Nexuriant said...

Ĉu vere ironia teksto ? :-)

Ralph Dumain said...

La teksto mem ne estas ironia. La republikigon de la teksto eble spronis ironia intenco.