2016-05-25

Vojaĝo al hungara literaturo

Mi resumas mian historion kiel esperantisto rilate al mia aktuala longdaŭra projekto pri hungara literaturo en lastatempa publikaĵo:
Vojaĝo al hungara literaturo, tereno nekonata” de Ralph Dumain, en Kontakto, n-ro 271 (2016: 1), p. 12-15. La redaktoro mencias R. Dumain & hungaran literaturon ĉe p. 3 & 8.
Jen PDF-dosiero de mia eseo en bela formato laŭ apero en Kontakto.

Baldaŭ post mia esperantistiĝo en 1968, mi komencis legi beletron en Esperanto, plejparte originalan, sed ankaŭ iom tradukan. Kompreneble mi legis multajn verkojn de hungaraj esperantistoj, ankaŭ la tradukon fare de Kalocsay de La Tragedio de l’ homo de Imre Madách. El la originalaj esperantaj verkoj plej gravis al mi la verkaro de Sándor Szathmári, pro la filozofia perspektivo, pri racio / malracio kaj utopio / malutopio.

Frue en 2012 mi relegis la romanon Vojaĝo al Kazohinio de Szathmári (en la angla), en konekso kun la unua usona eldonigo de la angla traduko, por kiu mi verkis reklamtekston kiu aperis en la libro. En junio mi kontribuis al simpozio pri Kazohinio ĉe la hungara konsulejo en Novjorkurbo. En marto 2013 mi instruis seminarion pri Kazohinio en rilato kun fako Utopiaj Studoj ĉe Universitato de Novjorkurbo. De tiam mia projekto ampleksiĝis. Mi relegis Madách, konatiĝis pri aliaj hungaraj verkistoj, esploris la literaturan kaj intelektan historion hungaran, ankaŭ historion de hungara marksismo kaj sociteoria pensado. Mi konstatis, ke miacele la ŝlosila hungara verkisto esplorenda estus Frigyes Karinthy (1887-1938).

*     *     *

Mi supozas, ke Giorgio Silfer nun laŭdas min pro legado de mia eseo:

Invit' al Njugatesko premieros dum ARTE” (Esperanta Civito: (HeKo 601 5-B, 21 majo 2016)
Kiel povas okazi, ke ne hungara, sed transnacia esperantisto okupiĝas pri la temo? "Mi ne estas escepto: estas normale ke la studo pri la esperanta literaturo kondukas al Hungario, al certa Hungario. Tiurilate mi povas mencii interalie la laŭdindan laboron de Ralph Dumain en Usono" klarigas prof. Silfer.
Temas pri prezentota teatraĵo kiu interligos la hungarajn verkistojn de Nyugat kaj la esperantistajn verkistojn de Literatura Mondo:
La premiero de "Invit' al Njugatesko" okazos la 2an de aŭgusto 2016 kadre de Arta Renkonto Transnacia en Esperanto (la unua ARTE) en Budapeŝto, sub la aŭspicio de la Esperanta Civito.
Mi ja feliĉas, ke ĉi tia afero okazos. Miaflanke, mi esperas instigi konstatiĝon pri Karinthy ĉi-jare, okaze de la 100-a datreveno de apero de lia utopia novelego Vojaĝo al Faremido, apenaŭ konata en Usono kaj la anglalingvaj medioj. La 25-a de junio estas la naskiĝtago kaj de Karinthy kaj de mi.

2 comments:

Enrique said...


Mi legis du "modernajn" librojn de hungara verkisto:

"Ruĝa Suno kaj Verda Stelo" (2011) kaj
"Trans la Flava Maro" (2012) verkitaj de Dro. Márkus Gábor.

Mi tiel ŝatis tiujn librojn, ke mi kreis kelkajn retpaĝojn
pri ili, kaj nun, ĉiuj povas legi tiujn librojn:

http://esperantofre.com/mondo/flavaa.htm

http://esperantofre.com/mondo/mglegu.htm

Enrique

Ralph Dumain said...
This comment has been removed by the author.