2016-01-15

William Pickens (1881-1954)

La 15an de januaro 1881 naskiĝis  William Pickens, fakulo pri antikva-grekroma kulturo (klasikologio), homrajta aktivulo, oficialulo universitata, poste registara, kaj historie la unua uson-nigrula esperantisto ĝis nun eltrovita.

Mi enkondukis Pickens al la esperantistaro en 2010 en prelegoj pri la centjara datreveno de la Universala Kongreso en Vaŝingtono, ĉe la landa kongreso de Esperanto-USA kaj ĉe UNO la 15an de decembro (ĉe kio surprize aperis George Soros).

Mi eltrovis Pickens pere de poemo de la poetino kiu verkis poemon por la inaŭgura solenaĵo de Prezidento Barack Obama en 2009:

"Ars Poetica #17: First Afro-American Esperantist" by Elizabeth Alexander

Pickens verkis du artikolojn pri Esperanto en la gazeto "La Voĉo de la Negro":

William Pickens on Esperanto in The Voice of the Negro (1906)

... kaj eĉ tradukis anglalingven la poemon '“La Vojo” de Zamenhof!

1 comment:

Anonymous said...

Mi proponas ke vi prezentu William Pickens en Vikipedio kaj Wikipedia