2012-09-21

Samuel R. Delany, sciencfikcio, & interlingvistiko

La temo de interlingvistiko plurfoje interagas kun la sfero de sciencfikcio. Kompreneble, artefaritaj lingvoj por literaturaj/artaj celoj, iam la kaŝplezuro de J. R. R. Tolkien, multobliĝis en la pasintaj du jardekoj, kaj oni trovas plurajn artefaritajn lingvojn konstruitajn speciale por sciencfikciaj romanoj aŭ filmoj. Plej ofte ili estas esence trivialaĵoj, sed de tempo al tempo eniras filozofie interesaj aŭ incitaj ideoj.

Nu, mi dokumentis anglalingvajn verkojn kiuj traktas lingvajn konceptojn en sciencfikciaj verkoj en mia bibliografio:

Philosophical and Universal Languages, 1600-1800, and Related Themes: Selected Bibliography

Jen kelkaj koncernaj verkoj:

Barnes, Myra Edwards. Linguistics and Languages in Science Fiction-Fantasy. New York: Arno Press, 1975 (1971).

Conley, Tim; Cain, Stephen. Encyclopedia of Fictional and Fantastic Languages, foreword by Ursula K. Le Guin. Westport, CT: Greenwood Press, 2006.

Meyers, Walter E. Aliens and Linguists: Language Study and Science Fiction. Athens: University of Georgia Press, 1980.

Pli grava ol la nura ekzisto de artefaritaj lingvoj estas la esplorataj filozofiaj konceptoj pri la lingvo. Ekzemple, jen libro, nomita klasikaĵo, kiun mi akiris sed ankoraŭ ne legis:

The Embedding, de Ian Watson.

Nu, mia favorata scienfikcia verkisto (rigardu foton supre) kiu aperis en la 1960aj jaroj estas la genia Samuel R. Delany (1942- ), kiu cetere estas la unua sukcesa usonnegra sciencfikcia verkisto, kaj ankaŭ geja (ambaŭ faktoj kiuj disfamiĝis dum la progreso de lia kariero).

Oni trovos interesajn konceptojn pri la lingvo en la  romano Babel-17 (1966). Ĉi tiu afero kaj sia konekso kun la historio de artefaritaj lingvoj estas esplorata en la jenaj artikoloj:


Collings, Michael R. “Samuel R. Delany and John Wilkins: Artificial Languages, Science, and Science Fiction," in Reflections on the Fantastic: Selected Es says from the Fourth International Conference on the Fantastic in the Arts, edited by Michael R. Collings (New York: Greenwood Press, 1986), pp. 61-68.

Malmgren, Carl. “The Languages of Science Fiction: Samuel R. Delany’s Babel-17,” in Ash of Stars: On the Writing of Samuel R. Delany, edited by James Sallis (Jackson: University Press of Mississippi, 1996), pp. 3-16. (Originally published in Extrapolation, vol. 34, no. 1.)

Mi ne memoras ajnan tradukon aŭ mencion de Delany en Esperanto. La jena retpaĝo resumas la temon kaj ties variantojn en sciencfikcio:


Future Language (Atomic Rockets, June 17, 2012)

Enestas mencio de Esperanto kaj Harry Harrison (fakte lastatempe mortinta), sed nur negative kiel difektplena lingvo.

Mi referencis la romanon de Delany Empire Star [Imperi-Stelo] (1966) en mia anglalingva omaĝo al esperantista verkisto Endre Tóth (kiun kune kun alia materialo mi baldaŭ tradukos Esperanten):

A Memorial Tribute to Endre Toth

Tiurilate mi citis por komparo la konceptaron inventitan por tiu verko de Delany: Simplex, Complex, and Multiplex [simpleco, komplekseco, plurplekseco].

No comments: