2010-09-11

Filozofio de edukado de Klemenz Wieczorek (1889-1947)

Jen forgesinda originala verketo el la pasinteco:

Wieczorek, Klemenz. Kiel Aŭtodidakto al Pedagogia Scienco. Limburg: Vereinsdruckerei , 1960(?). 39 p.

Temas pri principoj de edukado. La aŭtoro ankaŭ resumas la ideojn de filozofoj Sokrato, Platono, Aristotelo, Komenio, Rousseau, Pestalozzi, Jean Paul, Humboldt, Friedrich August Wolf. La instituciigo de Esperanto ne domaĝos al la admirinda "klasika" edukado: ĝi subtenos ĝin. La edukkoncepto de la aŭtoro estas "humanisma" sed ne forpelas la sciencan (kion li nomas "realisma"). Finfine edukado ne estas nur intelekta sed morala, kaj nepre inkluzivas religion:
Senreligia lernejo estas absurdaĵo, ĉar homo gvidata de la kredo estas sur vojo al mondo de la idealoj. (34)
Resume, jen senvalora verko, sendube forgesita kaj forgesinda, sed parto de nia historio.

No comments: