Ateismo, humanismo, skeptikismo: ideologio en diversaj landoj
[verkite la 10-an de januaro 2008]
En la anglalingva sfero, estas fenomeno nomita la "novaj ateistoj": temas pri lastatempaj furoraj verkoj de Richard Dawkins, Samuel Harris, Daniel Dennett, Christopher Hitchens, kaj aliaj. Estas multega publika debatado inter religiaj propagandistoj—aparte desktruloj sed ne ĉiuj—kaj niaj plej publikaj ateistoj en Usono. Kaj ankaŭ evidentas dominanta ideologio de la usona movado kiu promocias sciencfetiĉismon sed silentas pri sociologio kaj historio kaj ekskludas maldesktran perspektivon. Estas ankaŭ minaco de promociado de usonaj militoj kontraŭ islamaj landoj. Fakte, lastatempe mi komencis studon de ĉi tiu afero, ĉar mi multe kverelas kun la movado kaj la troa fido al ĝiaj publikaj intelektuloj.
La ideologio de la usona movado estas tre skrikta kaj pridubinda. Mi supozas ke Britio, Australio, ktp. similas, sed eble ateistoj en aliaj landoj ne estas tiom striktvidaj kiel en Usono.
Ideologie kaj socitavole, mi provizore klasifikas jene.
En Usono, estas tri distingeblaj sed ne apartigeblaj fadenoj:
(1) ateismo/liberpensismo
(2) humanismo
(3) skeptikismo (pri supernaturaj kaj pseŭdosciencaj scio-asertoj).
Estas diversaj organizoj pri ĉiuj temoj.
(1) Eble pro ĝia historio, la plej kruda kaj militema estas American Atheists. Pli nova, polurita kaj malpli stranga estas Freedom From Religion Foundation. Oni povus diskuti ideologion ĉi-rilate, sed notu ke la konceptoj "ateismo" kaj "liberpensismo", kvankam ne ĉiam sen ambiguaĵoj, estas sufiĉe klaraj kaj honestaj.
(2) Humanismo eldonas pli moralecan kaj poluritan memportreton. Estas iom politike liberala organizo American Humanist Association kaj pli strikte humanisma organizo Center for Inquiry (organizo de Paul Kurtz), ekz. Tamen, temas plejparte pri monhavaj edukitaj homoj kiel adeptoj kaj teknokrata elito kiel intelektuloj. La ideologio de "humanismo", kiu inkluzivas diverstendencajn homojn, estas kritike studinda, des pli ĉar mi trovas ĝin ne tute fidinda.
(3) La "skeptika movado" estas, miaopinie, tre suspektinda kaj reakcia. Ties gvidantoj varbas sciencfetiĉismon kaj oponas nur la pseŭdosciencon de aliaj, ne propran. Temas pri teknokrata elito pli intense ol en la "humanisma" kategorio, kvankam ke la 3 kategorioj ne estas apartaj kaj la koncernaj homoj aktivas en 1-3 el ĉi tiuj submedioj. La "skeptikuloj" estas la plej ideologie suspektindaj.
La fakto estas, ke mi tre skeptikas pri la humanista kaj skeptikula movadoj, eĉ la "liberala" flanko de la humanistoj, kaj mi volas fari ideologian kaj laŭeble historian analizon.
Sed ĉio ĉi temas pri la anglalingva mondo. Kiel statas la afero en aliaj landoj kaj lingvokomunumoj?
4 comments:
[respondo al korespondanto verkita la 10-an de januaro 2008]
El la koncernaj usonaj organizoj, ŝajnas ke AHA estas la plej ĝenerale progresema kaj eble la sola nacia organizo kiu pritraktas pli vastajn sociajn problemojn. Tamen, la ideologio kaj historio de "humanismo" estas ambiguaj.
Ekz., notu la liston de humanistoj de la jaro:
http://www.americanhumanist.org/about/humanists-year.php
Notu ankau la nebulan ideologion de Humanista Manifesto III:
http://www.americanhumanist.org/3/HumandItsAspirations.php
Notu ankau la variecon de famaj subskribintoj:
http://www.americanhumanist.org/3/HMsigners.htm
Entute, enestas nebulaj liberalaj idealoj aboneblaj de diverspolitikaj homoj, plejparte etburĝaj. Tio en si mem ne estas malbonaĵo, sed la kaŝa ideologia vivo de humanismo en Usono eble ne kongruas kun ĝia ŝajno. Vi preferas "humanismon" ol "ateismon", sed eble "humanismo" ne estas tiom honorinda. Plej ideologiema estas la "skeptika" movado, kies gvidantoj varbas sciencfetiĉismon kaj oponas nur la pseŭdosciencon de aliaj, ne propran.
Pri pseŭdoscienco: v.:
Still, Arthur; Dryden, Windy. 'The Social Psychology of "Pseudoscience": A Brief History', Journal for the Theory of Social Behaviour, vol. 34, no. 3, pp. 265-290, Sept 2004. [La socipsikologio de pseŭdoscienco]
en francio oni iom vaste komentis la "traktaĵon pri sendiologio" (traité d'athéologie) far michel onfray, publikigitan en 2005. la sociaj kondiĉoj estas supozeble iom aliaj ol en usono, ĉar en francio kredo je dio estas nur iom plimulta ol nekredo (60 % - 40 % se mi ĝuste memoras) kaj firma aliĝo al iu religio estas malgranda. sekve dum la verko mem plendas pri superrego de religioj, kritikantoj plendas pri la atako kontraŭ religiaj malplimultoj...
la tono estas plejofte paskvila:
la tri unudiismoj, puŝataj de sama praa mortodeziro, havas la saman sortimenton de malestimoj: malamon al racio kaj inteligento, malamon al libero, malamon al ĉiuj libroj profite al unu libro, malamon al vivo, malamon al amoro, al inoj kaj al ĝuo, malamon al ineco, malamon al korpoj, deziroj kaj emocioj. kaj prefere al ĉio ĉi, judismo, kristismo kaj islamo favoras fidon kaj kredon, obeon kaj submetiĝon, mortemon kaj pasion por transmondo, senseksan anĝelecon kaj ĉastecon, virgecon kaj paran fidelecon, edzinon kaj patrinon, animon kaj spiriton – en aliaj vortoj: krucumon de vivo kaj laŭdon de nenieco...
Ĉifoje mi devas amike malkonsenti kun vi. Mi mem havas (havis) rilaton kun la skeptikisma movado. Vi povas eĉ legi kelkajn tekstojn pri tiu movado en Esperanto en mia retejo.
Por mi la kontraŭbatalado de malraciaj, kontraŭ- aŭ pseŭdo-sciencaj eldiroj formas parton de la sama lukto por la antaŭenigo de la racio kaj la formeto de religiaj vidpunktoj en la publika vivo. Ne ĉio en la scienca kono estas defendinda, kaj ankaŭ ne ĉiuj praktikoj de la skeptika movado estas pravaj, sed ne estas la alternativa medicino aŭ la nifologio kio kondukos al pli bona vivo kaj pli bona socio.
Ateismo, humanismo, kaj "skeptikismo" estas praktike facetoj de la sama movado. Mia distingigo temas parte pri konceptaj facetoj, parte pri organizoj. Ofte la samaj homoj apartenas al grupoj el du-tri el la nomitaj rubrikoj. Oni devas singardi pri troa ĝeneraligo, sed ŝajnas nuancaj ideologiaj diferencoj inter la tri facetoj en la historio de la koncerna(j) movado(j) en Usono. Alia ŝlosila termino estas "liberpensismo" kiu havas propran historion, tre interesan socipolitikan historion, sed mi ne povas distingi aktualan diferencon kompare al "ateismo".
Mi scivolas, kiom la koncernaj usonaj/britaj movadoj influhavas ekster la anglaparolantoj landoj.
Post a Comment