2007-05-06

Roberto Passos Nogueira, William Blake, & mi

La sola poemaro de Roberto Passos Nogueria estas Vojo kaj Vorto (La Laguna: J. Régulo [Stafeto], 1972), verkita kiel junulo kaj legita de mi kiel junulo. Roberto malaprobis la hegemonion de parnasismo kaj tradiciaj fiksformaj poemoj kiuj regis en Esperantujo kaj apologiis por moderna kaj avangarda poezio. Lia tezo troviĝas en la fina sekcio de la libro, en eseo "Pri Moderna Poezio kaj Esperanto" (p. 97-103). Cetere, la libro konsistas el originalaj kaj tradukitaj poemoj, kun simpatia antaŭparolo de William Auld.

Kvankam mi simpatiis je la ĝenerala perspektivo, la originalaj poemoj ne multe imponis je mi. La jena poemo inspirita de William Blake vekis mian intereson, kvankam mi tute ne komprenis ĝin:

A World in a Grain of Sand

La famaj unuaj kvar versoj, el la angla originala poemo Aŭguroj pri Senkulpeco [“Auguries of Innocence”] de Blake, troviĝas komence de la poemo de Roberto.

Koincide, Roberto loĝis en Vaŝingtono—eĉ en mia kvartalo!—dum la plej vigla periodo de la Esperanto-Societo de Vaŝingtono. Li trovis nin, ne inverse. Ni amikiĝis, kvazaŭ animaj fratoj.

Roberto surskribis mian ekzempleron de Vojo kaj Vorto, iom blage, je la 25a de januaro 1989, jene:

Al Ralph, mia preferata E-a amiko en Vaŝingtono, kun Raŭmismaj salutoj, kaj memorigante ke ni devas preĝi la meson meze de l'amaso, malstreĉiĝi, kaj ĝui, ĉar la fina venko estos nia, ni kiuj vivas la nunon sen revoj.
Kvankam mia memoro nebulas, mi supozas ke estis la sama jaro komence de kiu Roberto invitis la grupon, inkluzive de mia neesperantistaj familianoj, al sia Jarsojla Festo. Mi memoras ke mia Evelina (nun morta) dancis kun Roberto, kaj estis bongustaj manĝaĵoj.

Okazis ankaŭ konversacio pri poezio inter mi kaj Roberto kiun vidbendigis la tiama prezidantino de nia societo, Martha Flores. Interalie mi celis klarigon de la enigmo de la poemo de Roberto, "A World in a Grain of Sand." Mi ne povas rememori kion ni diris, sed mi kredas ke li emfazis la verson "manĝi la merdon de amiko". Do li sugestis pli ol eksplikis. Mi supozas ke finfine gravas la kontrasto inter la tre homa poeto-profeto Blake kaj la serena mistikulo-sanktulo de diversaj religiaj tradicioj.

Mi ne memoras la tempodaŭron de loĝado en Vaŝingtono, sed Roberto finfine revenis al sia hejmlando Brazilo, kaj ekloĝis ĉirkaŭ Rio. Mi skribis al li kelkfoje, sed post tempo li malaperis.

Referencoj:
Arta partikulareco kaj Esperanto [pri teorio de Georg Lukàcs] de R. P. Nogueira
El "Aŭguroj pri Senkulpeco" [from “Auguries of Innocence”] tradukoj de William Auld & Tom Fraser
William Blake en Esperanto
William Blake Study Guide
William Blake - Vikipedio
Roberto Passos Nogueira - Vikipedio

1 comment:

María said...

Mi intelekte gxuas vian blogon kaj skribajxojn.
mi vin gratulas.