2018-11-11

Ferenc Temesi, hungara verkisto (2)

Ferenc Temesi, 1983
Dankon al István Ertl, haveblas en Esperanto pli da informoj pri la hungara verkisto Ferenc Temesi (1949 - ), ne trovebla anglalingve. Jen miareteje:


Mia avo inter esperantoj” de Ferenc Temesi, tradukis István Ertl

La kruca rilata momento (1967) en mondliteraturo estis la apero de Cent jaroj da soleco de Gabriel García Márquez, en kiu kunfandiĝas avangardo kaj provinceco. Temesi verkas propran formon de fikcio, la t.n. 'vortar-romano'n. Post modernismo kaj postmodernismo venas de Temesi konscia referencado al provincecaj aferoj--krom la izolo de la hungara lingvo, jen dialektaĵoj, slangaĵoj, regionaĵoj--eble netradukeblaj. El streĉateco inter provinceco kaj tutmondeco venas rakonto pri ... esperantisto!

2018-11-02

Blazio VAHA [Balázs Wacha]: Descendo kun aŭfhebo

Descendo kun aŭfhebo

   de Blazio VAHA

ja anĝeloj ne ekzistas,
sed enkore sonas ĥor'.
dioj vivi ne insistas,
bjonĥo flustras plu en kor'
Glosoj

descendo: iro malsupren, malsupreniĝo
aŭfhebo: kvalitŝanĝa konservo pere de neniigo kaj levo; levo kaj mallevo; prilevo
bjonĥo: interna morala supera instanco de individuo, kun socia deveno kaj kun personece perceptataj trajtoj

(Fonto: "cezarpoezio" 2004.09.06)

2018-10-30

Duke Ellington: music as Esperanto / muziko kiel Esperanto

usona ĵazmuzikisto
"What is music to you? What would you be without music? Music is everything. Nature is music (cicadas in the tropical night). The sea is music, the wind is music. The rain drumming on the roof and the storm raging in the sky are music. Music is the oldest entity. The scope of music is immense and infinite. It is the ‘esperanto’ of the world."

    ~~ Duke Ellington

"Kion por vi signifas muziko? Kia vi estus sen muziko? Muziko estas ĉio. Naturo estas muziko (cikadoj en la tropika nokto). La maro estas muziko, la vento estas muziko. Pluvo tamburanta sur tegmento kaj la ŝtormo furioza en la ĉielo estas muziko. Muziko estas la plej praa estaĵo. La amplekso de muziko estas vasta kaj senlima. Ĝi estas la 'Esperanto' de la mondo."

    ~~ Duke Ellington (trad. R. Dumain)

Atentu ankaŭ mian tradukon de alia diraĵo de Ellington:


2018-10-08

Mao Zifu: Ĉele

"Kutima aranĝo de la hispanaj kongresoj fariĝis la programero "Vivu la Teatro" en kiu oni kantas, monologas, deklamas, ktp. Ĉi-okaze, Jorge Camacho deklamas la poemon 'Ĉele' de la esperanta ĉina poeto Mao Zifu. 77a Hispana Kongreso de Esperanto, okazinta kune kun la 51a ILEI-Kongreso en Madrido 2018."



Mi komencis legi ĉi tiun mirindan poemaron Kantoj de Anteo, kaj koincide legis ĉi tiun poemon kaj tuj poste retrovis ĉi tiun videon. Mi tuj pensis pri litografaĵo de Joan Miró: La Sunmanĝanto (1955), ankaŭ kiu pensigas pri sopiro enkaĝigita. La poemaro estas neprre leginda, trafe and originale esprimiva.

2018-09-20

Carnap, Esperantisto

La 14-an de septembro, okaze de la datreveno de la morto de la filozofo Rudolf Carnap (1891-1970), Antonio De Salvo afiŝis:

Rudolf Carnap (14 Septembro 2018)

Troveblas tie biografieto kun intelekta kaj politika kunteksto. Rimarku, ekz.:
Kuriozaĵo: forkurinte el Germanio pro siaj maldekstraj ideoj, Carnap spertis similajn malfacilaĵojn ankaŭ en Usono, kiam, en 1953, li devis rifuzi la nomumon ĉe la Universitato de Kalifornio por ne subskribi la ĵuron de fideleco en la erao de la tiel dirita Makartiismo
Tion sekvas ĉerpaĵo el mia traduko de Sekcio 11, “Lingvoplanado” de “Intelekta Aŭtobiografio” de Rudolf Carnap, kiun vi trovos ĉe mia retejo.

Referencoj:

Italo Calvino en Esperanto (2)

La 19-a de septembro estas la datreveno de la morto (en 1985) de la itala verkisto Italo Calvino (1923-1985). Mi jam afiŝis pri la afiŝo de Antonio De Salvo antaŭ jaro. Ĉi-jare li refoje afiŝis:

Italo Calvino (19 Septembro 2018)

Ĉi-foje li republikigas la rakonton “La pecora nera” (La nigra ŝafo), en la itala kaj en sia traduko al Esperanto (aperinta en: Carlo Minnaja, Eugenio Montale kaj aliaj liguriaj aŭtoroj, Eva, Venafro 2013, p. 155-156).

Mikronovelo: 'La viro kaj la hundo' de Jaime Grau Casas

"Mallely Martínez Mateos deklamas la mikronovelon 'La viro kaj la hundo' de Jaime Grau Casas, aperinta en la libro Tagoj kaj ruinoj. La prezento estas parto de la programero "Vivu la teatro" de la 77a Hispana Kongreso de Esperanto, okazinta kune kun la 51a ILEI-Kongreso en Madrido en julio 2018."