Pri Sándor Szathmári kun Éva Tófalvy en 2024
Blazio Vaha raportetis pri prelego de Éva TÓFALVY kaj iom ampleksigis pro mia peto. Do jen kunmetitaj afiŝoj liaj el Facebook, 27-28 septembro 2024:
Hieraŭ, la 26an de Septembro 2024a, mi aŭskultis interesan prelegon de Éva TÓFALVY pri la vivo kaj verkoj (romanoj, noveloj) de Sándor SZATHMÁRI. Ŝi emfazis gravecon de socia kritiko en liaj verkoj.
Estis interese vidi kontrastojn de la ideoj, kiujn esprimas liaj verkoj, kaj la vivopraktiko, politika agado, konduto de la aŭtoro. Éva TÓFALVY sukcesis veki en la publiko simpation al la verkisto, kiu ŝajne suferis pro la kontraŭdiroj, kiujn li spertis inter politikaj idealoj, aspiroj, celoj, idealoj kaj ilia tordado — kun misrealiĝo kaj do kun deprimaj rezultoj.
S-ro Ralph DUMAIN estis min demandinta pri kontraŭdiroj en la vivo de Sándor SZATHMÁRI (li konas kontraŭdirojn en la verkaro, sed — jen la esenco de lia demando — temas pri kiuj kontraŭdiroj en lia vivo, en la vivo de Szathmári mem?). —
Mi rememoris fragmentojn el la prelego de Éva, kaj mi reagis surbaze de tio. Mi kopios mian reagon ĉi tie. [….] Jen do.:
1) Eva TÓFALVY prezentas Vojaĝo,n al Kazohinio (la romanon de SZATHMÁRI) mem, kiel spegulon de ia duobla rilato al ebloj de homaj socioj. Hinoj volas igi ĉion racia. Behinoj igas ĉion ĥaose konvencia, kun superstiĉoj. Eble iuj interpretas tion, kiel homajn sociojn pozitivan kaj negativan, respektive, sed laŭ prezento de Eva TÓFALVY la du "flankoj" reciproke kritikas sin, neniu flanko estas bona, pozitiva.
2) Szathmári simpatiis al (komunisma) maldekstro, liaj idealoj estis maldekstraj (antaŭ la dua mondmilito), sed pseŭdonime li verkadis a
rtikolojn por dekstraj, faŝismema(j) revuo(j) — mi mem bezonus pliprecizigon, mi demandos Éva-n TÓFALVY pri la konkreta(j) gazeto(j).
3) SZATHMÁRI verkis trilogion kun titolo Hiába (Vane), en kiu li prezentas estontan (kvazaŭ)-komunismon, kies socio konsistas el tre subremata kaj tre subpremantaj socio-partoj (klasoj), do ni diru li prezentas (estontan) socion, kiu konsideras sin egalisme justa (komunismo), sed, efektive estas faŝisma, plena de subpremado kaj ekspluatado kaj centra perforto. — Estas kontraŭdiro ankaŭ, ke Szathmári estis sin pensinta maldekstrema, tamen post la dua mondmilito, kiam la ŝtato deklaris sin maldekstra, liaj verkoj ne povis aperi en Hungario, li devis "fuĝi" al Esperantlingva eldonado de sia verko.
Éva TÓFALVY (preleginto),
István SZABOLCS
(sub kromnomo Steĉjo, en blanka ĉemizo, doninto de la foto)
& Balázs WACHA, post prelego de Éva TÓFALVY.