Vladimir Nabokov (2): Pala Fajro
Antaŭ pluraj jaroj mi legis, ne kun multe da pacienco, la kuriozan metafikcian verkon Pale Fire de Vladimir Nabokov, kiu konsistas el antaŭparolo, poemo (verko en la verko), kaj komentaro pri la poemo.
Plu pri tio kaj pri Nabokov troveblas en mia bibliografio:
Vladimir Nabokov: Science Fiction, Artificial Languages, Ars Combinatoria, Narrative Structure, Martin Gardner, Play: An Arbitrary Bibliography
Mi aldonis sekcion pri (Nova) Zembla, reala loko kiu eble havas ligon al ĉi tiu verko kaj ankaŭ rolas en poemoj de aliaj verkistoj, ekz. la konata hungardevena poeto kaj tradukisto George Szirtes (kiu interalie angligis La Tragedio de l' Homo).
La poemo mem (verko en la verko) ricevis Esperantan tradukon:
Pala Fajro, tradukis/adaptis Meva Maron, La Kromkancerkliniko, n-ro 7 (suplemento al La Kancerkliniko, n-ro 52, 1989).
La originalo ne inspiris min, sed ĝi interesis min pro la fickia lingvo Zemblan kaj la temo kombinatoriko (kiu rilatas al mia longtempa intereso pri la historio de ars combinatoria). Hieraŭ mi legis la Unuan Kanton de la traduko, kaj ĝuis la belan lingvaĵon. Do gratulon al Meva Maron!
En mia antaŭa afiŝo ĉi-tema mi aldonis mian tradukon de versoj pri kombinatoriko. Jen la traduko de la samaj versoj fare de Meva Maron, el la Kvara Kanto, versoj 970-976:
Mi sentas min kompreni
l’ ekziston, aŭ almenaŭ etan parton
de mia ekzistado, nur ĉar arton
esprimas kombinatorika rav’;
do se validas mia skanda prav’
de l’ mond’ privata, ankaŭ l’ univers’
sonoras ĝuste, laŭ mia jamba vers’.