2009-07-13

Gotthold Ephraim Lessing

Gotthold Ephraim Lessing (1729–1781) estis giganto de la Germana Klerismo kaj germana literaturo. Mi havas tradukon de la fama poezia dramo Natan la Saĝulo. Cetere, en Esperanto ekzistas tradukoj Minna de Barnhelm (1910) & tri apartaj tradukoj de Fabloj (1912, 1930, 1985).

Troviĝas rete El la fablaro de Gotthold E. LESSING, elgermanigis G. L., Norda Prismo, 58/2, p. 88. Enestas 4 fabletoj.

Esperantisto Jakvo ĉe Ipernity provizas anekdoton el Lessing:

[Lessing] iam sonĝis havi renkontiĝon kun Dio. Dio montris al li du manojn kaj diris : "En unua mano troviĝas ĉiuj respondoj al ĉiuj viaj demandoj. En alia mano troviĝas multege pliaj demandoj." Kaj Lessing respondis, "Donu al mi la demandojn, mi ne volas havi la respondojn."
Pri anglalingvaj tradukoj interrete, jen:

The Education of The Human Race, [La edukado de la homaro] 1778

2009-07-06

Lucien Sève pri Markso & la ekonomia krizo

Ĉu regulado de la krizo aŭ preterpaso de kapitalismo ? - Markso kontraŭatakas
de Lucien SÈVE, trad. Vilhelmo Lutermano
’Le Monde diplomatique’ en Esperanto, 1a decembro 2008

Resumo:

Malŝatataj de la eŭropaj socialistaj partioj kiel „simplismaj malnovaĵoj” kun kiuj oni devas urĝe rompi, senkreditigitaj en la universitato kie ili estis longtempe instruataj kiel bazo de ekonomia analizo, la verkoj de Karlo Markso vekas denove intereson. Ĉu la germana filozofo ne sekcis la meĥanismon de la kapitalismo kies skuiĝoj igas la fakulojn senkonsilaj ? Dum la iluziistoj pretendas „moraligi” la financon, Markso klopodis por nudigi la sociajn rilatojn.

Lucien Sève estas konata franca marksisma filozofo pri la psikologio de la homa persono. Verkoj liaj troviĝas en anglaj tradukoj rete ĉe http://www.marxists.org/archive/seve/index.htm.

Aldoniĝis al la Esperanta traduko bibliografieto de verkoj de Markso en Esperanto.

2009-07-05

Karlo Markso pri Scienco, Religio, Historia Metodologio

Antaŭ la erao de John Wyatt, ŝpiniloj, kvankam ja neperfektaj, jam uziĝis, kaj Italio verŝajne estas la lando de ties unua apero. Kritika historio de teknologio montrus, kiom malmulte iu ajn inventaĵo de la 18-a jarcento estas produkto de sola individuo. Ĝis nun mankas tia libro. Darwin interesas nin pri la historio de la teknologio de Naturo, t.e. formante organojn de plantoj kaj animaloj, kies organoj funkcias kiel produktiloj por subtenado de vivo. Ĉu ne la historio de la produktivaj organoj de la homo, de organoj kiuj konsistigas la bazon de ĉia socia organizado, meritas samnivelan atenton? Kaj ĉu ne tia historio estus pli facile kompilebla, ĉar, kiel diras Vico, la homa historio diferencas de natura historio ĉi tiel, ke ni faris la unuan sed ne la duan? Teknologio malkaŝas la manieron de homo rilate al Naturo, la procezon de produktado per kiu homo sin vivtenas, kaj tiel ankaŭ senvestigas la manieron laŭ kiu formiĝas onies sociaj rilatoj kaj ties konceptoj rezultantaj. Eĉ ĉiu historio de religio kiu ne sukcesas konsideri ĉi tiun materian bazon, estas nekritika. Estas efektive pli facile analize konstati la teran fonton de la nebulaj kreaĵoj de religio, ol inverse, ellabori de la realaj vivrilatoj la korelativajn ĉieligitajn formojn de tiuj rilatoj. La laste menciita estas la nura materiisma kaj do la nura scienca metodo. La malfortaĵoj de la abstrakta materiismo de natura scienco, materiismo kiu ekskludas la historion kaj ties procezon, tuj evidentiĝas je la abstraktaj kaj ideologiaj konceptoj de ĝiaj varbantoj, kiam ajn ili aŭdacas preteriri la limojn de propraj fakoj.


FONTO: Markso, Karlo. Kapitalo, volumo 1-a (1867), ĉapitro 15-a: Maŝinaro kaj Moderna Industrio, piednoto 4-a. Tradukis R. Dumain el anglalingva versio de ĉi tiu ĉerpitaĵo, Marx on Science, Religion, Historical Method.