2009-05-26

Karlo Markso pri religio kiel reflekso & kondiĉoj al ĝia malapero

La religia mondo estas nur reflekso de la reala mondo. Kaj por socio kiu baziĝas sur produktado de varoj, en kiu ĝenerale la produktantoj unu kun la aliaj eniras sociajn rilatojn traktante siajn produktojn kiel varojn kaj valorojn, tiel reduktante sian individuan privatan laboron al la mezurilo de homogena homa laboro—por tia socio, Kristanismo kun sia kulto de la abstrakta homo, aparte en siaj burĝaj manifestaĵoj, Protestantismo, Deismo, ktp., estas la plej taŭga speco de religio. En la antikvaj aziaj kaj antikvaj ceteraj modaloj de produktado, oni trovas ke la konvertado de produktoj al varoj, kaj do la konvertado de homoj al produktantoj de varoj, situas en suba pozicio, kiu, tamen, pli graviĝas dum ke la primitivaj komunumoj pli kaj pli alproksimiĝas sian dissolviĝon. Komercaj nacioj, ĝuste diri, ekzistas en la antikva mondo nur en ties interspacoj, kiel la dioj de Epikuro en la intermondoj [Intermundia], aŭ kiel judoj en la poroj de la pola socio. Tiuj antikvaj sociaj organismoj de produktado estas, kompare al burĝa socio, ege simplaj kaj travideblaj. Sed ili fondiĝas aŭ sur la nematura evoluo de la homo individue, kiu ankoraŭ ne tranĉis la umbilikan ŝnuron kiu ligas sin al siaj kunuloj en primitive triba komunumo, aŭ sur senperaj rilatoj de subigo. Ili povas estiĝi kaj persisti nur kiam la disvolviĝo de la produkta kapablo de laboro ne leviĝis preter malalta etapo, kaj kiam, do, la sociaj rilatoj en la sfero de materia vivo, inter homo kaj homo, kaj inter homo kaj Naturo, simile striktas. Ĉi tiu strikteco reflektiĝas en la antikva kultado de Naturo, kaj en la ceteraj elementoj de popolaj religioj. Ĉiaokaze, la religia reflekso de la reala mondo povos malaperi finfine nur tiam, kiam la praktikaj rilatoj de ĉiutaga vivo provizos al homoj nur perfekte kompreneblajn kaj raciajn rilatojn kun iliaj kunaj homoj kaj kun Naturo.

La vivprocezo de socio, kiu baziĝas sur la procezo de materia produktado, ne disŝiros sian mistikan vualon ĝis ke ĝi traktiĝos kiel produktado fare de libere kunlaborantaj homoj, kaj ke ili ĝin ordigos laŭ difinata plano. Ĉi tio tamen postulas materian bazon aŭ kondiĉaron kiu tiesflanke estas la spontana produkto de longa kaj suferplena procezo de disvolvigo.

Fonto: Karlo Markso, Kapitalo, volumo 1-a (1867), ĉapitro 1-a.

La anglalingva versio de ĉi tiu ĉerpitaĵo, kune kun aliaj samtemaj, troviĝas ĉe mia precipa retejo:

Religion as Reflex vs. a Future Rational & Transparent Society

Notu ankaŭ la jenan eseon:

"Pri Falsa Konscio kaj Mistifiko" de Ladislav Podmele

2009-05-17

Trockij pri religio (1)

Rilatoj en socialisma aŭ en komunisma socio, t.e. en la plej evoluonta etapo de socia evoluo, estos tute travideblaj kaj ne bezonos helpajn metodojn de trompado, mensogado, falsigado, kaj perfidado.

Tamen, ni trovas nin tre for de tiu etapo. En niaj rilatoj kaj moralo persistas multaj mensogoj kies radikoj estas kaj servuto kaj la burĝa ordo. La plej supera esprimo de la ideologio de servuto estas religio. Rilatoj en feŭda-monarkia socio ekzistis sur bazo de blinda tradicio kaj leviĝis ĝis nivelo de religia mito. Mito estas fantazia kaj falsa interpreto de naturaj fenomenoj kaj sociaj institucioj en ties interkoneksoj. Tamen, ne nur la trompitoj, t.e. la subpremataj homamasoj, sed tiuj al kiuj la trompado servis—la regantoj—plejparte kredis kaj bazis sin sur tiu mito kun bona konscienco. Objektive falsa ideologio, teksita el superstiĉoj, ne nepre indikas subjektivan mensogemon. Nur tiomgrade ke sociaj rilatoj pli kompleksiĝas, t.e., tiomgrade ke la burĝa sociordo disvolviĝas, kun kiu religia mito pli kaj pli konfliktas, religio fariĝas fonto de pli intensiĝanta ruzeco kaj pli rafinata trompado.

Evoluinta burĝa ideologio estas raciisma kaj kontraŭmita. La radikala burĝaro provis funkcii sen religio kaj konstrui ŝtato surbaze de racio anstataŭ tradicio. Esprimo tiucele estis demokratio kun ties principoj de libereco, egaleco, kaj frateco. La kapitalisma ekonomio, tamen, kreis monstran kontraŭdiron inter la ĉiutaga realo kaj demokrataj principoj. Pli altgrada speco de mensogado necesas por ŝtopi ĉi tiun kontraŭdiron. Nenie homoj mensogas politike pli ol en burĝaj demokratioj. Kaj temas ne plu pri la objektiva “mensogado” de mitoj, sed la konscie organizata trompado de la popolo, utiligante kombinojn de metodoj ege komplekse. La teknologio de la mensogo estas prilaborata ne malpli ol la teknologio de la elektro. La plej “evoluintaj” demokratioj, Francio kaj Usono, posedas la plej trompeman gazetaron.

FONTO: Leono Trockij, “Kulturo kaj Socialismo” (1927). El anglalingva versio: "Culture and Socialism" (1927), tradukita de Brian Pearce. Rimarku ankaŭ mian anglalingvan blogon, Trotsky on religion (1).

Simila analizo troviĝas en prelego:

El Kontraŭreligia Propagando de Leono Trockij,
aperinta en: Ateismo 3: 1-3 (7-9), januaro-septembro 1991, p. 20-21.

2009-05-04

Filozofio en Teleskopo

Estas nova revuo en Esperanto, Teleskopo - Internacilingva Scienca Revuo. La unua numero (1 (2009): 1-56) ampleksas kvin artikolojn: unu pri entomologio, unu pri arkeologio, unu pri interlingvistiko, kaj du pri filozofio. Interalie, la redakcio promesas eldoni artikolojn pri la historio kaj filozofio de scienco. La du unuaj filozofiaj artikoloj estas:

"Ĉu Taleso estis la unua, aŭ forgesitaj 'sepoj'?" de Nikolao Gudskov

"La signifo de la dudek-unua jarcento" de Ronald J. Glossop

La artikolo de Glossop estas senvalora argumento por mondfederalismo. La artikolo de Gudskov estas pli interesa, pri nekonata greka pra-filozofo kiu antaŭis Taleson, ĝenerale agnoskita la unua (greka) filozofo.

Rimarku ankaŭ komenton de Dirk Bindmann ĉe ties nova blogo Promene. Oni diskutis la aferon ankaŭ en yahoo-grupo filozofio.