
Akompanas la tekston mia traduko de ne-kanzona poemo de Guthrie: “Voĉo” (Voice) (<ligo al mia retejo), pri kiu mi jam blogis. Miareteje oni trovos ankaŭ sonregistraĵon de mia deklamo de la poemo en Esperanto kaj la angla.
Ho, sunteksita pomp' ne ĉesu lumiRestas nur du versoj elparolataj de Adamo. Post falo de la kurteno, Baghy skribas (221):
ke homan devon povu ni plenumi
kreante harmonion per la AMO
por ĉiuj postaj Evoj kaj Adamoj!
Tiel finiĝas la LASTA BILDO de tiu lirika komedio, kiun mi surpaperigis por rifuĝi el la anim- kaj nervmuela angoro dum la morna historia tempo en vintro de 1956-1957Nu, la strukturo de la dramo iom rememorigas pri La Tragedio de l’ Homo de Imre Madách. Notu la jenan verson elparolatan de Adamo: ". . . kun firma fido ni ekiru kante!" Komparu al la fina verso de La Tragedio de l’ Homo: "Mi diris, luktu, hom’, kaj firme fidu!" (217)
Warszawa-Budapest
En teknokrato Homo mem pereas.Nu, komparu ĉi tiun perspektivon al tio de Sándor Szathmári. Oni legu Szathmári-on mem por komparo:
Inventis li maŝinon por diiĝi,
orgojle blufi kaj feliĉi
kaj jen maŝino lin mem maŝinigis,
murdinte sentojn lin al koto ligis.
“Julio Baghy” de Sándor SzathmáriPer aparatoj la teknokratoj kapablas aliigi la orbiton de la tero, aŭskulti la “muzikon“ de la kosmo; per teroskopo rigardi la tutan Teron, per astroskopo spekti forajn planedojn kaj vidi ties vivaĵojn, kaj eĉ krei subhomajn estaĵojn–homonkulojn–por esplorado. Per tempotelegrafo oni povas spekti la pasintecon de homaro. Unue, oni spektas manifestacio de laboristoj en la 19a jarcento. La laboristoj estas masakrataj. La teknokratoj ne komprenemas la perforton, ĉar ili solvis la problemon alimaniere, per dissolvon kaj malaperigon de la korpoj per ia ilo (167). Adamo kaj Eva tenas alian perspektivon. Eva admiras la celon de la laboristoj. Jen Adamo (166):
Mesioj venis kaj mesioj iris,Ĉu eble Baghy pripensis ankaŭ aktualan Hungarion?
mesaĝis pri Promeso kaj – martiris.
La postlasita vero pri Fiktivo
dekmilojn martirigis en la vivo,
centmilojn pelis al batal’ socia,
milmilojn ĉenis al revad’ pasia
ĝis fine realiĝis la Promeso
por nutri – parazitojn de l’Progreso
kaj . . . jen dekmiloj iluzion perdis,
centmiloj vanon por la lukto spertis,
milmiloj pentis pri la rev’ pasia,
espero velkis sub kalkan’ socia,
la Vivo saman melodion gurdis,
sub novaj signoj oni morits, murdis
kaj dum popolo ĝemis kaj sopiris,
Mesioj venis, iris kaj martiris.
Sed mi ne komprenasStrigo ne povas respondi kernan demandon pri la Vivarbo, do tiu vokas Spiriton, kiu parolas sensencaĵon (113), kiun devas traduki Strigo. La afero restas neklara. Sed Eva kaj Adamo ekmanĝas la tabuan frukton. Ili atendas senmortecon, sed Strigo avertas, ke ili ĵus perdis vivon kaj tempon, kaj estas kaptitaj ekstere en la senviva, sendaŭra Esto. Tiel finiĝas la Unua Akto.
se Li despote tiel suverenas,
envias vivon mem, de Li donitan,
postulas blindon sklavan, himnon ritan,
vi kial lasas Lin sur tron' ĉiela?
Al PatrinojPri la ceteraj tri poetoj, iom puzla sed alloga trajto estas, ke laŭ signfo ne ĉio estas surfaca, kontraste al, ekzemple, nia eminenta poeto Kalocsay. La formo ne estas aparte brila, sed almenaŭ kelkaj poemoj po poeto pensigas. Mia favorata el la poetoj estas Gabriel Cojocaru. Jen du specimenoj.
Naskitaj el la mara ŝaŭmo
aŭ inter folioj brasikaj,
alportitaj de cikonioj
aŭ (eĉ!) de insektoj,
infanoj de Dio estas ni
senpatrinaj . . .
La Nevidata Vizaĝo de l’Nokto
Kaj indus ke la herbo
estu pli verda mia kanto
ankoraŭ serĉanta l’orelon de miaj samtempuloj
vi scias traduki por mi ion el
la ĉerizfloroj la sola vojo
akcepti ĉastecon
ekde tiam mi forlasis la ĝardenon
nezorgita, ĉar la korno de l’unukornulo
estis donaco de Venera
Verkaĵ’ 101
kiom da temp' ankoraŭ
ni gajnas unu la alian
ni perdas unu la alian?
(la sama grundo
elfuĝante de sub niaj piedoj)
ruino nerenversebla konvencio
sinsekvaj paŝoj
permesu al via dekstra okulo
plori, la livan
daŭre kantigu.
* * *
la kandelo lumigas daŭre
kornusfloroj, blanka stelo
kvietaj devioj.
la respeguliĝoj de muelŝtono
en la lunlumo: premoj
de l’pasinteco, metala gusto
de l’melankolio
vekis min la herbo
silentas l’ombroj de viaj lipoj,
mi serĉas vin . . .
kvazaŭ dolĉakvan lokon.