Mi jam blogis plurfoje pri La Tragedio de l’ Homo kaj eĉ detale pri la enkonduko de István Sőtér. Finfine mi enretigis tiun enkondukon:
Sőtér, István. “Imre Madách kaj La Tragedio de l’ Homo” en La Tragedio de l’ Homo: Drama Poemo de Imre Madách, tradukis Kálmán Kalocsay
(Budapest: Corvina, 1965), p. 5-14, 253.
Ĉi tiu eseo provizas bonegan analizon de la verko.
Mi enretigis ankaŭ resumon de la verko fare de esperantisto:
SHI Chengtai. ‘Al horizonto de la historio de la homaro — pri “La Tragedio de L’ Homo”,’
Riveroj, 22, novembro 1998, p. 18-23.

No comments:
Post a Comment