Mi ankoraŭ legas la poemojn en Ora Duopo. El la poemaro Preter la vivo (1923, la unua de Baghy) mi notas poemon verkitan en Sajgono (tiam Indoĉinio, nun Vjetnamio) pri la situacio de la Anamo, laŭ klarigo, "ĉina raso, loĝanta en Indo-Ĉinio": Sangaj larmoj.
Post ekstaza priskribo de "lando mistika" jen la bato:
Sed kial min kaptis subita korpremo?Radjante Baghy turmentiĝas per la hontinda sklavigo de la anamo. Post tiu priskribo sekvas konkludo:
Pro kio en larmojn sin dronas la flam' ?
Terure! Nur nun mi rimarkis pro ĝemo',
ke tiras la ĉaron — mizera anam' !...
Pro mil da kialoj fariĝas martiroj,
pereas ideoj, pereas homam'...
La celoj majestaj nur restas — sopiroj,
kaj tiras la ĉaron — mizera anam'!...

No comments:
Post a Comment