2014-08-25

William Auld: "Humoroj" (2)

William Auld, Humoroj. La Laguna: J. Régulo [Stafeto], 1969.

Henri Vatré en sia antaŭparolo citas el letero de Auld: "Mi sentas--kaj tio min kelkfoje ĝenis--ke ili (la nunaj poemoj) estas plu profunde personaj kaj sinceraj, ol miaj pli fruaj verkoj; stariĝis al mi la demando, ĉu eble tio estas falo?" Mi memoras legi ĉi tiujn vortojn kiam mi unuafoje legis ĉi tiun poemaron antaŭ pli ol 40 jaroj. Vatré ne ĝeniĝas.

Kurioze, ke ĉi tiu poemaro de mezaĝulo plej kaptis mian simpation kiam mi aĝis malpli ol 20 jaroj. Evidente propra melankolia temperamento respondis. Kiam mi mem atingis mezaĝon mi melankoliumis nur pri praktikaj, ne imagitaj, ĉagrenoj.

Nu, mi jam diskutis la (fi)faman malferman poemon "La poeto volas verki subjektive". Inter la melankolieceaj personaj, mezaĝperspektivaj poemoj kalkuleblas "La pasinteco ne ekzistas", "La gardantoj", "La urbo de mia animo","Festsaluto", "Koŝmaro", "Frosto","Vivkroniko", "Neĝo", "Postebrio", "Survoje", "Robinsono", "Malorientiĝo", "La ludo", "Enkaptile", "Spleno", "Denove tiu problemo", "Soneto".

Pli ĝenerale melankoliaj, t.e. pri la homaro ne specife pri Auld mem, estas "Novembra spleno", "Festeno","Roboto", "Velkoj", "La rivero", "Saŭdado", "Tiuj olduloj", "Paneo", "Sopiro", "Paŝoj en neĝo".

Pli humore neŭtralaj estas "Tagfina pikniko", "Trankvilo", "Post la ŝtormo", "Vesperinsulo", "Natura ĉirkaŭaĵo", "Printemposojle".

Jen perspektive pri junuloj: "Lerneja incendio", "Mi volis doni al vi kelke da violoj", "Vesperlernejo".

Auld komentas diverse kaj ofte ne flate pri amo, amoro, sekso: "Mia pietato", "Sklavo", "Trosentemo", "La respondoj", "Geedzoj", "Noktomeze", "Kiu kaperis la Mesalinojn?", "Geknaboj ludantaj", "Duobla stelo", "Agonie", "Amkanto de masoĥisto". Mi ne certas, ĉu "Vi + mi = ni" temas pri amoro aŭ amikeco, verŝajne batalema amparo.

Estas unika poemo pri sekso kiu estas ankaŭ socikritika: "Incitnudiĝo". Auld akre komentas pri la etoso de la profesia striptizo, kion li trovas malagrabla, ne erotika.

Aliaj socikritikaj poemoj estas"La prizono", "Mankas Krotaloj", "La turbo".

"Postedene" kombinas splenon kaj Genezon.

Jen pri literatura kreado: "Vortoj", "Plendo de poeto kiu aspiras belkreadon", "Sola pravigo".

Pri literaturo: "Reĝo Lear".

La poemoj pri Esperanto kaj esperantistoj estas "Memore al Ferenc Szilágyi", "Letero al Aleksandro Logvin", "Bonan Matenon, Majstro", "Neebla", "La mondo kaj la koro de K. Kalocsay", "Rimletero" (pri John I. Francis).

Mi ne celas klasifi la jenajn: "Mia filino dektrijara", "Fanto de kero", "La purigemulino", "Optimisma rezolucio," "Malsukcesa truko", "Maristaj kantoj". Nesurprize, la unue menciita estas la plej ĝoja en la poemaro. Kio estas pli feliĉiga ol filino?

"Simfonieto" estas la plej longa kaj kompleksa poemo en Humoroj. Ĝi estas ekzistencialeca kaj politika, avangarda kvazaŭ sonĝo.

Ĉar Auld emas referenci sian dummilitan sperton kiel piloton, mi citas la kvaran stancon de "Vivkroniko":
Junviro. Kaj milit' ekestis hirte...
Ho granda aventuro! Aviade!
Timo kaj naŭzo, jes--sed ankaŭ birde
flugadi kun l' aliaj, kamarade!

3 comments:

  1. Dankon.
    Ĉu vi povas elmeti (aŭ sendi al mi) plenan enhavliston de "Humoroj"? Min interesas la sinsekvo de poemoj.

    ReplyDelete
  2. ENHAVO:
    Antaŭparolo de Henri Vatré
    La poeto volas verki subjektive
    La pasinteco ne ekzistas
    Mia filino dektrijara
    Novembra spleno
    La gardantoj
    Mia pietato
    Memore al Ferenc Szilágyi
    Festeno
    Sklavo
    Roboto
    La urbo de mia animo
    Reĝo Lear
    Tagfina pikniko
    Festsaluto
    Letero al Aleksandro Logvin
    Koŝmaro
    Frosto
    Velkoj
    Vivkroniko
    Neĝo
    La rivero
    Postebrio
    Trankvilo
    Survoje
    Post la ŝtormo
    Trosentemo
    La respondoj
    Vesperinsulo
    Saŭdado
    Lerneja incendio
    Fanto de kero
    Tiuj olduloj
    La purigemulino
    La prizono
    Geedzoj
    Optimisma rezolucio
    Natura ĉirkaŭaĵo
    Mankas Krotaloj
    Mi volis doni al vi kelke da violoj
    Noktomeze
    La turbo
    Vi + mi = ni
    Kiu kaperis la Mesalinojn?
    Malsukcesa truko
    Geknaboj ludantaj
    Printemposojle
    Vortoj
    Paneo
    Plendo de poeto kiu aspiras belkreadon
    Robinsono
    Bonan Matenon, Majstro
    Duobla stelo
    Vesperlernejo
    Neebla
    Sopiro
    Malorientiĝo
    La ludo
    Agonie
    Incitnudiĝo
    Amkanto de masoĥisto
    Enkaptile
    Spleno
    Postedene
    Denove tiu problemo
    Soneto
    La mondo kaj la koro de K. Kalocsay
    Paŝoj en neĝo
    Sola pravigo".
    Simfonieto
    Maristaj kantoj
    Rimletero

    ReplyDelete