Mia konatiĝo kun Ladislav Podmele okazis per lia aliĝo al Ateista Tutmonda Esperanto-Organizo (ATEO), faka asocio kiun mi kunfondis en 1987.
Tiutempe aktivis Filozofia Asocio Tutmonda kaj aperis ties revuo Simpozio. Tie mi trovis:
"Pri Falsa Konscio kaj Mistifiko" de Ladislav Podmele (Simpozio,
n-ro 3, marto 1984, p. 26-29)
Podmele estas konata kiel poeto, en la ĉeĥa
kaj en Esperanto, sub sia plumnomo Jiří Karen. Jen bazaj informoj kaj omaĝpaĝo:
Jiří Karen - Vikipedio
Jirí
Karen (OLE)
Jiří Karen (1920-2000)
Jen detala nekrologo: Forlasis
nin poeto Jirí Karen (Starto
3/2000 (194))
Podmele/Karen aktivis pri aliaj planlingvaj projektoj. Unu estas variaĵo de Interlingvao. Alia estis interslava planlingvo Mežduslavjanski Jezik. Jen pluaj informoj en la angla lingvo:
Pan-Slavic Language
(Tiuteme rimarku ankaŭ esperantido Neposlava.)
Jen
tre interesa, legenda pritrakto fare de Probal Dasgupta tiesbloge, kiu poste aperis en Beletra Almanako #19:
Mukur: _Flugilhava ŝtono: la poezio
de Jiří Karen

No comments:
Post a Comment