»Norda
Vento« de Karinthy de
K. R. C. Sturmer
Norda Vento, de Frederiko Karinthy, el la hungara tradukis Karlo Bodó. Berlin: Mosse, Esperanto-Fako, 1926. 95 p.
En sia recenzo Sturmer nomas elstaraj la noveloj »Senespera
Amo«, »La Unua Almozpeto«, kaj »Korpa Beleco«. Mi ĵus enretigis la rakonton »La Unua Almozpeto«.
En ĉi tiu rakonto homo cerbumas pri proksimiĝo de propra malsatmorto,
konsiderante la senkompatan naturan mondon, en kiu li mem partoprenis
kiel spektanto de suferoj de aliaj vivestaĵoj. Li pensas ankaŭ pri la homa socio. Mi lasos al vi eltrovi la finon. La portreto hantas.
No comments:
Post a Comment