Evoluinta burĝa ideologio estas raciisma kaj kontraŭmita. La radikala burĝaro provis funkcii sen religio kaj konstrui ŝtato surbaze de racio anstataŭ tradicio. Esprimo tiucele estis demokratio kun ties principoj de libereco, egaleco, kaj frateco. La kapitalisma ekonomio, tamen, kreis monstran kontraŭdiron inter la ĉiutaga realo kaj demokrataj principoj. Pli altgrada speco de mensogado necesas por ŝtopi ĉi tiun kontraŭdiron. Nenie homoj mensogas politike pli ol en burĝaj demokratioj. Kaj temas ne plu pri la objektiva “mensogado” de mitoj, sed la konscie organizata trompado de la popolo, utiligante kombinojn de metodoj ege komplekse. La teknologio de la mensogo estas prilaborata ne malpli ol la teknologio de la elektro. La plej “evoluintaj” demokratioj, Francio kaj Usono, posedas la plej trompeman gazetaron.
FONTO: Leono Trockij, “Kulturo kaj Socialismo” (1927). El anglalingva versio: "Culture and Socialism" (1927), tradukita de Brian Pearce. Rimarku ankaŭ mian anglalingvan blogon, Trotsky on religion (1).
Simila analizo troviĝas en prelego:
El Kontraŭreligia Propagando de Leono Trockij,
aperinta en: Ateismo 3: 1-3 (7-9), januaro-septembro 1991, p. 20-21.
Ĉi tiu eltiraĵo de Trockij nun troviĝas ĉe mia precipa retejo:
ReplyDeleteTrockij pri Religia & Sekulara MistifikoLeono Trockij komentis plurfoje pri religio. Daŭrigante tradicion de marksismo pri fontoj de mistifiko, li ligis mistikifadon al la netravidebleco de rilatoj kun naturo kaj socio. Tiel Trockij, simile al Marx, trapasis la limojn de burĝa ateismo kiu atakas nur religion sed ne la mistifikojn de sekulara burĝa socio.
Bona historia referenco, dankon.
ReplyDeleteJozefo Lunazzi
www.geocities.com/lunazzi