2007-12-30
Vygotsky & Esperanto
lingve kapablis pri Esperanto:
Vygotsky and His Theory [Vygotsky kaj sia teorio] de Hong Wang.
Lingvaj reformoj & Esperanto en Sovetunio
"Kultura Revolucio en Sovetunio: Lingvaj Reformoj kaj Esperanto, 1917-1937" de Michael Smith, tradukita el la angla de Ralph DumainMi perdis kontakton kun Michael kaj mankas al mi informoj pri lia plua kariero. Sed mi ĵus eltrovis ke li publikigis libron, en kiu li agnoskas mian helpon:
Smith, Michael G. Language and Power in the Creation of the USSR,1917-1953. Berlin; New York: Mouton de Gruyter, 1998. 294 p. (Contributions to the Sociology of Language; 80) ISBN 3110161974La titolo, tradukita, estas "Lingvo kaj Potenco en la Kreado de Sovetunio, 1917-1953".
Mi ne vidis la libron, sed mi trovis la informojn en Google books.
Mi aperas inter agnoskoj (Preface, vi):
. . . Ralph Dumain, Jerry Easter, William Fierman, Joshua Fishman . . .. . . kaj ankaŭ en piednoto (p. 202, n. 48):
. . . I thank Ralph Dumain, an active Esperantist in Washington, DC circles, for sharing these insights with me.
[Mi dankas al Ralph Dumain, aktiva esperantisto en la rondo de Vaŝingtono, DC, pro donado de ĉi tiuj komprenoj al mi."]
2007-12-29
Raŭma Manifesto (poemaĉo)
misa viŝpapero.
"Civitana" pesto
fakte 'stas fekujo:
stinkas jen Silfero.
verkis R. Dumain, 30-an de novembro 2007
2007-12-15
Poemeto por la Zamenhof-tago
Adoptita Mama Loŝen
Ho, orfo de Eŭropo orienta,
Kiel mi vin vartas ame,
Kontraŭ malkompata frido venta--
Mi bezonas ŝirmon same.
-- R. Dumain, la 15-an de decembro 2007
(Mama Loŝen = karesnomo de la jida lingvo: "Panjo Lingvo")
2007-11-28
William Blake 250-jara!
Jen poemstanco kiun mi hazarde trovis, el la plej fama kaj tradukita poemo de la angla lingvo.
La Tigro [fragmento]FONTO: Waringhien, Gaston. "Kiel Enigma Sfinkso . . .", en Ni kaj Ĝi: Eseoj III: Pri Religio kaj Arto (La Laguna: J. Regulo [Stafeto], 1972), p. 259.
Tigro, tigr', ho brula hel'
En l'arbaroj de l'obskuro,
Kiaj fataj man', okulo
Faris vin terura bel'?
Por mia bibliografio / retgvidilo, v.:
William Blake en Esperanto
Por ĉi tiu okazo mi verkis eseon eble baldaŭ aperonta en la gazetaro:
"William Blake 250-jara: Kulturpolitiko kaj la Monda Disvastigo de Beletro"
2007-11-24
Nizan: Misio de la Filozofo
Misio de la Filozofo de Paul Nizan
Ĉi tiu ĉerpaĵo el libro Les Chiens de garde [La Gardhundoj] (1932) konformas al anglalingva traduko:
The Philosopher's Mission
El parnasisma, supertendenca perspektivo, Lucien Benda plendis fame pri 'perfido de la intelektuloj'. Filozofo, verkisto, kaj iama komunisto Nizan (1905.02.07 - 1940.05.23) plendis el tute alia perspektivo.
Kvankam ĉi tiu eltiraĵo ne specifigas la kulpulojn, la ĝenerala kadro utilas por esploro de la implikaĵoj de la socia divido de laboro, la rilato inter teorio kaj praktiko, kaj la respondeco de kleruloj.
2007-11-21
Michel Onfray pri intelektuloj
Nu, lastatempe Onfray aperas en anglalingvaj rondoj, precipe per traduko de lia Ateista Manifesto. Anglalingvanoj povas legi mian blogerojn pri Onfray ĉe mia ateisma blogo Reason & Society (Racio & Socio)."La liberala reĝimo alte pagas la intelektulojn kiuj aliĝas [...] ĝi scias igi la vasaliĝon dezirinda. Prelegoj por dek mil eŭroj, integrado de la filozofo en la konsilantoskipon de entrepreno, partopreno en direktora komitato, animado de riĉe dotitaj debat-vesperoj, unuaj lokoj en la kunlaborantaj amaskomunikiloj, kie iliaj libroj estas pozitive anoncataj: malmultaj rezistas al tiuj sirenoj."
"La rolo de intelektulo estas hodiaŭ la sama kiel antaŭe [...] pri la principo de Diogeno (aŭ de Bourdieu), esti la malbona konscienco de sia tempo, de sia epoko. La tabano, la muŝo, la ribelulo kun kiu oni ne reproduktas la socian sistemon. La intelektulo povas pensi kaj liveri ideojn al la politikistoj, malmulte talentaj por pensado kaj reflektado. Li devas denunci la maljustecojn, la difektojn de la sistemo, la fremdigajn mekanismojn. . ."
Nizan: Kontraŭ la gardhundoj
Mi jam ĝuis ĉi tiun libron en anglalingva traduko. Jen ŝlosila ĉerpaĵo:Kion faras la profesiaj pensistoj de tiuj skuoj?
Ili daŭre silentas. Ili ne avertas. Ili ne denuncas. Ili ne estas transformitaj. Ili ne estas returnintaj. La diferenco inter ilia pensado kaj la universo viktima de la katastrofoj grandiĝas ĉiusemajne, ĉiutage, kaj ili ne alarmiĝas. Kaj ili ne avertas. La diferenco inter iliaj promesoj kaj la situacio de la homoj estas pli skandaleca ol iam ajn. Ili aranĝas la samajn asembleojn, publikigas la samajn librojn. Ĉiuj kiuj havis la simplecon atendi iliajn vortojn ekribelas, aŭ ekridas.Paul NIZAN, Les Chiens de garde [La gardhundoj] (1932), reeldonita ĉe Aragon, Marsejlo, 1998.
"The Philosopher's Mission"Eble taŭgas plu traduki ĉi tiun tekston Esperanten. Le Monde diplomatique en Esperanto estas bonega fonto de verketoj intelektaj, politikaj, kaj informaj.
2007-10-29
William Auld, William Blake, & Mi
Mi scivolas, kial oni ne tradukas Blake Esperanten. Mi supozus, ke Blake konkordus kun la utopiisma menso. La nivelo de la profundeco de Blake estas tiel rara, ke oni devus havebligi lin al internacia komunumo per Esperanto. Laŭ mi, la mesaĝo de la artisto estas la plej grava afero, kaj mi ne fetiĉas pri reputacio au klasikaĵoj aŭ art-por-arto. Mi sentas, ke beletrisma literatura filozofio regas en Esperantujo, kaj oni ne sufiĉe pripensas, kio plej meritas tradukon. Oni ne hontas traduki tedajn ŝovinismajn naciajn epopeojn sed eĉ ne pripensas aŭtorojn, kies mesaĝo povus pensigi kaj inspiri alilingvulojn. Estas eĉ pli mirindige, ĉar la vortostoko/lingvaĵo estas tre simpla je Blake; la komplekseco estas en la pensaro. Mi ne estas kvalifikita tradukisto, sed ofte min tentas la provo. Iu devas traduki Blake, ĉu vi?
Auld afable respondis per letero de 1987.01.26. Al ĉi tiu punkto, li diris:
Mi ne scias, kial “oni” ne tradukas Blake Esperanten. Verŝajne ĉiu elektas laŭ sia gusto: mi faris miajn Blake-tradukojn dum mia “Blake-periodo”, nome kiam mi la unuan fojon renkontis lian verkaron en serioza studkunteksto. Mi havas tiun kutimon. Kiam mi aliras novan por mi poeton kaj tiu ekplaĉas al mi, mi ne povas ne traduki kelkajn poemojn: per tradukado oni plej profunde ekkonas la originalojn. Alie, oni komisias al mi iun traduktaskon—ekzemple la Ŝekspirajn sonetojn. Sed io devas stimuli, kaj la tasko devas allogi. Kial vi ne provu pri Blake?
Nu, mi devus klarigi pli detale koncerne la jamajn tradukojn de Blake en Esperanto, la bazon de miaj iom krudaj asertoj, kaj mian filozofion pri prioritatigo pri tradukoj en Esperanton. Nun mi devas aldoni, ke nur la lingvaĵo de lirikformaj poemoj de Blake estas simpla; liaj profetaj verkoj plenplenas da lia obskura persona mitologio.
Je la 28-a de novembro ĉi-jare okazos la 250-a datreveno de la naskiĝo de Blake. Mi pripensas verki artikolon en Esperanto ĉi-okaze. Tiam mi pli detale traktus la temon skizita ĉi tie.
Referencoj:
Alireteje:
William Auld - Vikipedio
William Blake - Vikipedio
Blake and the Xenoglots: Strange-Speaking Critics and Scholars of Blake by G. E. Bentley, Jr.
Miareteje:
William Auld: Letero al R. Dumain, 1987.01.26
William Auld: Letero al R. Dumain, 1987.01.26 (bildo de la originala)
William Blake en Esperanto
William Auld Memorial Page / En Memoro
Esperanto Kiel Anti-Lingvo de Baldur Ragnarsson
William Blake’s 250th Birthday
William Blake’s Manuscript Lyrics: Discussion in Commemoration of Blake’s 250th Birthday (28 November 1757 - 12 August 1827), November 2007
William Blake Study Guide
2007-10-27
To the Jew who walked away / Al la Juda Foririnto
"Al la Juda Foririnto" de Lodewijk Cornelius DeijLa Londona Times (Tempo) listigis inter premiitoj de sia konkurso laŭdon de anglalingva traduko de ĉi tiu poemo fare de Elizabeth Stanley. Mirinde!
Jen ĉerpoj el la koncerna ĵurnalraporto:
Winners of The Times Stephen Spender Prize for poetry in translation
Josephine Balmer
The Times
October 26, 2007
Many entries also illustrated the wider, political importance of translated poetry, such as Elizabeth Stanley's To the Jew who walked away, from Esperanto and commended in the Open Category, or Karen Margolis's translations of Selma Meerbaum-Eisinger, written just before the poet's death in a Nazi labour camp at the age of 18. Several entrants were making their first attempts at poetry translation, discovering how it can enrich their experience as both readers and writers.La kategorio ĉi-rilata estas "Open category" (malferma kategorio):
Commended: Elizabeth Stanley's translation from Esperanto of To the Jew who walked away by Leen Deij; [. . .]Mi ŝatus havigi la tekston de la tuta traduko. Tamen, malkontentigas min la traduko de la titolo. "To the Jew who walked away" malĝuste sugestas volontan forpaŝadon, ne la efektivan perfortan forprenadon. Alia esprimo pli taŭgus, ekz.: "foriris" signifas "went away" (ekz. malaperis), kaj "went" sonas sufiĉe simila al "walked" do tie funkcius bone.
2007-05-31
Auld aviadas (2)

Dumnokta Aviado
Silent'— krom nur mallaŭta zumo,Fonto: Auld, William. 75 Jaroj: Aŭtobiografio, Poemoj, Bibliografio, red. Aleksander Korĵenkov (Jekaterinburg: Sezonoj, 1999), p. 16a, 24.
kiu l'orelojn ne molestas.
Obskur'— krom ke fantoma lumo
en la kajuto fosforeskas.
Senmovaj ŝvebas tuŝproksime
la astroj, kiel mil lampiroj.
En nova mondo mi pilgrime
flugas en voj' de l'pioniroj. . .
William Auld Memorial Page / En Memoro
2007-05-26
Auld aviadas

ho, iam mi jubilis superFonto de fotografo: Auld, William. 75 Jaroj: Aŭtobiografio, Poemoj, Bibliografio, red. Aleksander Korĵenkov (Jekaterinburg: Sezonoj, 1999), p. 16b.
la marsaj montoj de la persoj
(aj, kien do l' ekstaza ĝu', per
kiu verkiĝis vivoversoj?)
-- William Auld, La Infana Raso, ĉapitro 7
William Auld Memorial Page / En Memoro
2007-05-24
Esperanta Respubliko: sur posteno
Jen priskribo de la blogo:
Blogo de la Esperanta Respubliko (en la ekzilo!), la plej nova fantoma kaj virtuala institucio por la Esperanta Malpopolo. Ne hezitu aldoni vian nomon kaj deziratan postenon al la listo de Novaj R-anoj (t.e. Respublikanoj)Mi mem havas postenon en la estraro: Ministro pri Klitorlekado. Mi promesas elstaran kompetenton en mia fako.
2007-05-06
Roberto Passos Nogueira, William Blake, & mi
Kvankam mi simpatiis je la ĝenerala perspektivo, la originalaj poemoj ne multe imponis je mi. La jena poemo inspirita de William Blake vekis mian intereson, kvankam mi tute ne komprenis ĝin:
A World in a Grain of Sand
La famaj unuaj kvar versoj, el la angla originala poemo Aŭguroj pri Senkulpeco [“Auguries of Innocence”] de Blake, troviĝas komence de la poemo de Roberto.
Koincide, Roberto loĝis en Vaŝingtono—eĉ en mia kvartalo!—dum la plej vigla periodo de la Esperanto-Societo de Vaŝingtono. Li trovis nin, ne inverse. Ni amikiĝis, kvazaŭ animaj fratoj.
Roberto surskribis mian ekzempleron de Vojo kaj Vorto, iom blage, je la 25a de januaro 1989, jene:
Al Ralph, mia preferata E-a amiko en Vaŝingtono, kun Raŭmismaj salutoj, kaj memorigante ke ni devas preĝi la meson meze de l'amaso, malstreĉiĝi, kaj ĝui, ĉar la fina venko estos nia, ni kiuj vivas la nunon sen revoj.Kvankam mia memoro nebulas, mi supozas ke estis la sama jaro komence de kiu Roberto invitis la grupon, inkluzive de mia neesperantistaj familianoj, al sia Jarsojla Festo. Mi memoras ke mia Evelina (nun morta) dancis kun Roberto, kaj estis bongustaj manĝaĵoj.
Okazis ankaŭ konversacio pri poezio inter mi kaj Roberto kiun vidbendigis la tiama prezidantino de nia societo, Martha Flores. Interalie mi celis klarigon de la enigmo de la poemo de Roberto, "A World in a Grain of Sand." Mi ne povas rememori kion ni diris, sed mi kredas ke li emfazis la verson "manĝi la merdon de amiko". Do li sugestis pli ol eksplikis. Mi supozas ke finfine gravas la kontrasto inter la tre homa poeto-profeto Blake kaj la serena mistikulo-sanktulo de diversaj religiaj tradicioj.
Mi ne memoras la tempodaŭron de loĝado en Vaŝingtono, sed Roberto finfine revenis al sia hejmlando Brazilo, kaj ekloĝis ĉirkaŭ Rio. Mi skribis al li kelkfoje, sed post tempo li malaperis.
Referencoj:
Arta partikulareco kaj Esperanto [pri teorio de Georg Lukàcs] de R. P. Nogueira
El "Aŭguroj pri Senkulpeco" [from “Auguries of Innocence”] tradukoj de William Auld & Tom Fraser
William Blake en Esperanto
William Blake Study Guide
William Blake - Vikipedio
Roberto Passos Nogueira - Vikipedio
Poul Thorsen kontraŭ rasismo
Minacas al blankaj sinjoroj insido
kaj gluto en flamoj el faŭko,
ĝis ili komprenas, ke homa kvalito
ne havas rilaton al haŭto.
Mi ne scias ĉu Pluk estas speciala poezia formo, sed notu ke Thorsen tradukis Gruk de Piet Hein (ps. Kumbel) (Köbenhavn: Libro-Servo, Centra Dana Esperantista Ligo, 1956), t.e. unika konciza poeziformo inventita de Hein.
Ju pli mi eltrovas, des pli mi ŝatas S-ron Thorsen.
Referencoj:
PLUK de Poul Thorsen
"Al Josephine Baker" de Poul Thorsen
"Antaŭjuĝoj: Filozofia problemaro" de Poul Thorsen
Poul Thorsen Hejmpaghoj - Hjemmesider
Literaturo en Esperanto (Originala): Poul Thorsen
Karl Marx (1818.05.05.-1883.03.14)
"Pensoj ĉe tombo" de Poul Thorsen, Sennacieca Revuo, 1938
Pri frue en la tago mi verkis blogeron pri poemo de Thorsen "Al Josephine Baker". Poste mi trovis la jenan eseon pri regresemaj ŝablonoj kaj rasismo:
"Antaŭjuĝoj: Filozofia problemaro" de Poul Thorsen, Norda Prismo, 58/1, p. 15
Do ĉi-okupe jen taŭga festado de Markso.
Referencoj:
Karl Marx - Vikipedio
Marxists Internet Archive: Esperanto
Poul Thorsen Hejmpaghoj - Hjemmesider
Esperanto & Laborista Movado
2007-05-05
Ludovic Rodo Pissarro
Ludovic Rodo Pissarro
Li estis la 4-a filo de fama pentristo Camille Pissarro kaj mem pentristo, skulptisto, Esperantisto, kaj aktivulo en la laborista Esperanto-movado. Mi inkluzivas, krom bazajn informojn, retligojn kaj tri bildojn: fotografo de busto de Zamenhof, desegnaĵo de Albert Einstein, kaj afiŝo por laborista Esperanto-kongreso.
Al Josephine Baker
Je unua lego antaŭ jardekoj imponis kaj kortuŝis ĉi tiu omaĝpoemo. Thorsen komunikis la mondhistorian signifon de Josephine Baker pli ol artisman kaj amuzigan, t.e. pri la rajtoj, digno, kaj universaleco de la homo. Pasintjare okazis la centjara datreveno de la naskiĝo de Josephine Baker, ankaŭ la morto de Poul Thorsen. Ĉu okazis memoraĵoj internacie? Okazis almenaŭ kelkaj aferoj en Usono. Mi imagas, ke estis multa bruo en Francio, kie Baker estas nacia heroino. Dankon, memore al vi, Poul Thorsen, pro via kontribuo.
Referencoj:
Josephine Baker - Vikipedio
Poul Thorsen - Vikipedio
Poul Thorsen (OLE)
Poul Thorsen Hejmpaghoj - Hjemmesider
Literaturo en Esperanto (Originala): Poul Thorsen
"La plej ĉarma flago" de Piet HEIN, trad. Poul THORSEN
"De foraj landoj venis reĝin' Dagmar" de Piet HEIN, trad. Poul THORSEN
Al la Juda Foririnto
"Al la Juda Foririnto" de Lodewijk Cornelius Deij
Mi eltrovis ĉi tiun memorindan, esprimivan poemon pri la koncerna temo antaŭ pluraj jardekoj, eble en la unua eldono de Esperanta Antologio.
Jen biografieto:
Deij, Lodewijk Cornelius (1919- ). Nederlandano; havenlaboristo. Esperantisto de 1935. Aliĝis la laboristan movadon (FLE kaj SAT). Verkis SAT-himnon (1940). Post la milito kontribuis al Malgranda Revuo poemojn, artikolojn, eseojn kaj recenzojn, kaj al aliaj gazetoj, kaj poemojn al Ni Kantu kaj Deklamu de FLE.
Fonto: Esperanta Antologio: Poemoj 1887-1981, 2-a. eld., reviziita kaj kompletigita, red. William Auld (Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, 1984), poemo: p. 375-6, biografieto: 844.
2007-04-29
Borges en Esperanto (3)
- La domo de Asteriono traduko de Manuel Giorgini
- Tlön, Uqbar, Orbis Tertius traduko de Manuel Giorgini
- Tri versioj de Judaso: ŝajne la same traduko kiel:
- Tri versioj de Judaso, trad. Fernando de Diego, La Ondo de Esperanto, n-ro 6 (37), 1997.
- La Biblioteko de Babelo, tradukis Gulio Cappa
- La Biblioteko de Babelo, trad. Manuel Giorgini
2007-04-24
William Blake — "La Birdoj" — memortraduko
“La Birdoj” [The Birds] de William Blake, tradukis R. Dumain
______________________________
“Mi laboras supren al futuro.”
— Epigrafo atribuita al William Blake, 1796
“I labour upwards into futurity.”
— William Blake (attributed to), 1796
2007-04-22
John I. Francis: "La Klera Despoto"
Inter la ne-humuraj noveloj, la majstroverkoj en Vitralo estas "La Tento de Kul" (kiu aperis antaŭe en beletra gazeto, ĉu Belarto?), kaj "Ĝermoj en Rikolto," kiu reaperis en pluraj antologioj. "La Tento de Kul" estas unika verko, unu el miaj favorataj en Esperanto, kaj antaŭ kelkaj jaroj mi tradukis ĝin en la anglan:
"The Temptation of Kul" by John I. Francis, a tale of absolutisms in conflict
Inter la komikaj satiraj noveloj, la unua dekomence kaptis mian atenton kaj ekcerbumigis min. Temas pri "La Klera Despoto", kiun mi ĵus enretigis:
La Klera Despoto (En Kiu Oni Interalie Atingas la Apogeon de la Beletro)
Kiam mi kiel dekumujarulo unue legis ĝin, mi tuj pensis pri Stalin. La analogio tamen estas iom misa, interalie, ĉar la ĉi-koncerna despoto ŝajnas iaspeca literatura avangardulo (kvankam finfine li estas nur idioto). Ĉiuokaze, mi legis ĉi tiun novelaron kelkajn fojojn dum jardekoj, kaj ĵus kaptis min la impeto enretigi ĉi tiun novelon.
Interese, ĉar skanado, redaktado, kaj enformatigo de ĉi tiu afero postulas malrapidan metodecon kaj zorgemon, ĉi-foje mi kaptis plurajn nuancojn de la rakonto kiujn mi ial mistrafis antaŭe.
Ekzemple, antaŭe, mi tute preteratentis la kreskantan filon de la despoto kaj ties signifon. Tiu reliefigas la signifon de la ŝanĝiĝoj en la kultura vivo kune kune reĝimŝanĝoj kiel respegulo de la speciala ŝatokupo de ĉiu despoto. Kiam mi unue legis la novelon, mi pripensis la paradokson de despotismo kaj literatura vivo. Nun ŝajnas, ke mi preteratentis la ĝustan logikon de la novelo. La rilato inter politika potenco kaj kreiva malkapablo ne estas hazarda paradoksa kunigo de du apartaj aferoj sed estas esenca rilato inter la despotisma menso kaj la perversigo de elektita fako. La logikon de diktatoreco Francis sisteme montras.
En la retejo de Don Harlow troviĝas poemoj de Francis sed ne fickcio.
Mi ĵus eltrovis la novelon "La Tuŝo de Morto" de Francis.
Cetere, mi neniam antaŭe rimarkis ĉi tiun aferon:
25 noveloj : Dudek kvin klasikaj Esperantaj noveloj
La retejo Originala literaturo Esperanta (OLE) enhavas recenzojn de multaj aŭtoroj kaj specifaj verkoj. Estas recenzoj pri pluraj verkoj de Francis, inkluzive de du recenzoj de Vitralo.
Mi opinias ke Sten Johanssen subtaksas la majstran novelon "La Tento de Kul". Li elstarigas "Ĝermoj en Rikolto" kaj "La Tuŝo de Morto".
Henri Vatré rapsodias pri la novelaro. Li reliefigas "La Vidvino Pirsen" kaj "Ĝermoj en Rikolto".
Li ankaŭ atentigas pri la stilo de Francis, kio ankaŭ frapas al mi. Antaŭ multaj jaroj la beletra grupo de la Esperanto-Societo de Vaŝingtono legis laŭ mia instigo "La Tento de Kul". Laŭmemore, unu partoprenanto malŝatis la stilon de Francis, sed mi pensas alie.
Jen la ĉefpaĝo pri Francis ĉe OLE.
Mi ne plu memoras la enhavon, mi nur memoras ŝati la romanon Misio sen Alveno, kiun recenzas Johansson.
Mi posedas la gigantan romanon La Granda Kaldrono sed neniam legis. Mi ne legis aŭ vidis la du lastajn verkojn de Francis, Tri Rakontoj pri la Miljara Paco (novelaro 1998) kaj La Kastelo de Vitro (fantasta romano 2004).
2007-04-18
Albert Einstein mortis hodiaŭ . . . en 1955
Plue: Einstein - La Enigmo de la matematiko de Huberto Rohden.
Notu ankaŭ: Albert Einstein, Esperanto kaj SAT.
Estas pluraj anglalingvaj aferoj pri Einstein miareteje. Jen komenco:
A Personal Tribute to Albert Einstein (14 March 1879 - 18 April 1955)
Mi publikigis unikan dokumenton, leteron de Einstein al konato mia en Buffalo kiu rezistis la McCarthy-an persekuton:
Letter from Albert Einstein to Emanuel Fried [Letero de Einstein al Emanuel Fried]
Mark Starr, Esperantisto, laboristo, edukisto
Mi ĵus eltrovis blogon ĉe kiu libro de Mark Starr situas:
A Worker Looks At History [Laboristo Trarigardas Historion]
Ĉe mia retejo:
"La Filozofio de Jozefo Ditsgen" de Mark Starr
Mark Starr (1894-1985): Workers' Educationist
"A Pioneer in Workers' Education: Mark Starr and Workers' Education in Great Britain" by Ronda Hauben
"Mark Starr: Socialist Educator": Interview with Martin Lawn
"Organized Labor and the Dewey Philosophy" by Mark Starr
2007-04-15
Lenin, Bogdanov, Esperanto
It is curious to observe how the principal differences between Lenin and Bogdanov extended right down to the question of language. Whereas Lenin found good reasons for strengthening traditional and Great-Russian cultural elements, Bogdanov staunchly remained a radical internationalist. Socialism could only succeed by simultaneous development in many countries, and this would require a suitable means of international communication. Bogdanov dismissed synthetic products like Esperanto and suggested English: it was used in many parts of the world and was the language of the majority of the industrial proletariats; it was concise, simple, and rich in cognate words. Since nationalist feelings were deeply entrenched, he had no illusions that English would soon become the workers' international language. But he advocated that the proletarian-culture movement, which incidentally found fleeting expression also in Germany and Belgium, should take the long view in planning for the future. [39]FONTO: Lilge, Frederic. "Lenin and the Politics of Education," Slavic Review, vol. 27, no. 2, June 1968, pp. 230-257. [Lenin & la politiko de edukado]
[39] Bogdanov, O proletarskoi kul'ture: Stat'i, 1904-1924, pp. 328-32.
Mia traduko:
Kurioza observo estas ke la precipaj diferencoj inter Lenin kaj Bogdanov ampleksis ankaŭ la lingvan demandon. Dum Lenin trovis taŭgajn kialojn fortigi tradiciajn kaj grand-rusajn kulturajn elementojn, Bogdanov obstine restis radikala internaciisto. Socialismo sukcesus nur per samtempa evoluo en pluraj landoj, kaj ĉi tio postulus taŭgan internacian komunikilon. Bogdanov malakceptis artefaritaĵojn kiajn Esperanton kaj sugestis la anglan: oni uzas ĝin dise en la mondo kaj ĝi estas la lingvo de la plimulto de la industriaj proletaroj; ĝi estas konciza, simpla, kaj riĉa je parencaj vortoj. Ĉar naciismaj sentoj profunde enradikis, li ne iluzie imagis ke la angla baldaŭ fariĝus la proleta internacia lingvo. Tamen li proponis ke la proletkultura movado, kiu, flanke, trovis efemeran esprimadon ankaŭ en Germanio kaj Belgio, surprenu longdaŭran perspektivon planante pri la estonteco.
2007-04-14
Zamenhof (1859.12.15 – 1917.04.14) morta 90 jarojn
Hodiaŭ estas la 90-a datreveno de la kreinto de Esperanto, D-ro L.L. Zamenhof. Kian jarcenton li ne vidis!
Esperanto-gazetaro
Nia gazetaro vide de redaktoroj: Ronda Tablo
Al demandaro respondas kun statistikoj kaj opinioj redaktoroj de Esperanto, Heroldo de Esperanto, Kontakto, La KancerKliniko, Literatura Foiro, Monato. La redakcioj de Juna Amiko, La Gazeto, kaj Sennaciulo ne respondis.
Esperanto-gazetaro: historio, nuntempo kaj perspektivoj, de Jukka Pietiläinen
Pietiläinen resumas precipajn facetojn de taksado de la atingoj de la Esperanto-gazetaro: problemoj de internacieco, abonamplekso, profesieco, rolo de la sendependa gazataro, vivkapablo, la Interret-epoko.
Mi eltiros nur kelkajn ĝeneralajn komentojn. Nur manpleno da revuoj estas vere internaciaj kaj influhavaj, kvankam kelkaj naciaj gazetoj kaj revuoj estas historie gravaj kaj influhavaj. "Inter internaciaj nefakaj gazetoj plej elstaras la movadaj kaj kulturaj gazetoj." "Malmultaj Esperantaj gazetoj temas plejparte pri nemovadaj kaj (ne Esperantaj) kulturaj aferoj." Movadaj gazetoj ligataj al organizoj emas havi la plej longdaŭran vivkapablon. La aŭtoro mencias plurajn movadajn kaj kulturajn gazetojn, kaj ankaŭ pritraktas Monaton.
Fakte, la artikolo estas nur skizo, kaj Pietiläinen apenaŭ tuŝas la fakan gazetaron krom la kulturan. Tamen, en la lasta sekcio, li mencias Sciencan Revuon kaj rekomendas ke oni starigu Interrete "bonkvalitajn sciencajn retajn gazetojn." Tio surprizas min, ĉar mi skeptikemas pri la aktuala rolo de Esperanto en fakaj, aparte sciencaj, aferoj, sed la Interreto pli ol en pres-formato eble bone taŭgus al scienca informadiko en Esperanto, kvankam tio postulus multan profesian kompetenton kaj laboron. La aŭtoro ĝenerale rekomendas pli da profesieco en Interreta eldonado.
Jen konkludo:
La reto povas doni novan vivon al iamaj gazetoj: necesus enretigi malnovajn jarkolektojn kaj ebligi konsultadon de ilia enhavo. Eble en tio estus taŭga celo por iu ekzistanta fondaĵo aŭ loko por nova fondaĵo. Tekniko ekzistas, skanemuloj troviĝas en malmultekostaj landoj, retejoj haveblas eĉ senpage.
Estus pli utile se la aŭtoro traktus pli detale la aktualan gazetaron, ne nur lande sed ankaŭ fake.
Mi povus rakonti pri propraj spertoj kiel redaktoro de faka revuo Ateismo. Nun ekzistas nova stabo kaj formato kaj ankaŭ retpublikigo. Dum mia redakcio la produktado, financado, kaj dissendado de la revuo ne estis facila afero. Mia memoro nebulas, sed mi supozas ke la abonantaro maksimumis je 200 homoj, kaj mi presis inter 200-300 ekzemplerojn po numero, kaj restas stoko de neelsenditaj numeroj. Granda procento de la abonantoj loĝis en la nepagipovaj landoj de orienta Eŭropo. Estis ankaŭ malfacila afero trovi bonan publikindan materialon de aliaj kontribuantoj. Plej bone estis personaj raportoj el diversaj landoj, speciale pri la ŝanĝoj en orienta Eŭropo ekde 1989.
La abonkostoj en Usono de la plejmultaj fremdlandaj gazetoj estas tro altaj nuntempe, eĉ por ni supozeble riĉaj usonanoj, do mi abonas neniujn. Bonŝance la bonega La Ondo de Esperanto alireblas rete.2007-04-10
En memoro: Jim Murray & C.L.R. James
C.L.R. James en sia hejmo, Brixton, Londono, la 11-an de januaro 1988
Rigardu ankaŭ mian esefragmenton:
C.L.R. James & Usona Kulturo
2007-04-09
Vitalismo
Biologia hipotezo kaj naturfilozofia doktrino, ke fenomenoj de la vivo havas sian kaŭzon en speciala forto de vivo analogia al energio de la neviva mondo, sed esence de ĝi distinga. La origina uzo franca ĉe Barihez (Novaj principoj de scienco pri homo, 1775) kal ĉe tiama lia skolo akcentas ankaŭ esencan distingon de la forto psika. Moderna samtempa vitalismo konceptas la vivforton (vitalan forton) kiel konceptaĵon similan al energio neredukteblan al iu alia forto sed diferencantan de ĝi pro tio, ke ne validas pri ĝi la principo pri ĝia konservo. “Mi konsentus kun la vitalistoj, se ili simple volus akcepti, ke vivaj estaĵoj prezentas fenomenojn, kiuj ne estas trovataj en la senviva naturo kaj kiuj pro tio estas siaspecaj. Mi konsentas, ke manifestaĵoj de la vivo ne povas esti klarigitaj ekluzive per fenomenoj fizike-kemiaj konataj en naturo senviva" (Cl. Bernard en Enkonduko al studado de eksperimenta kuracado). Henri Bergson nomigis la vitalan forton vitala elano. La plej sistema moderna vitalisto estas Hans Driesch (Vitalismo kiel historio kaj doktrino, 1905). Li uzis la aristotelan terminon enteleĥio por nomigi la vitalan forton. “Enteleĥio ne estas energio, ne estas forto, ne intenso, ne konstanto sed—enteleĥio." Plej facile komprenebla diferenco inter energio kal enteleĥio estas en aserto, ke inter fenomenoj energiaj validas principo de kaŭzo, inter la enteleĥiaj principo de celo.
FONTO: Kamaryt, Stan, kompil. Filozofia Vortaro (Olomouc: Moraviaj Esperanto Pioniroj, 1934), p. 169-170.
Mi havas fotokopion de ĉi tiu longe nehavebla libro. Se oni serĉas rete ĉe Enciklopedio Simpozio oni trovos plurajn resumojn de la koncepto vitalismo sub rilataj rubrikoj. Kontrolu ekz. Vitala-Vitalismo.
2007-04-08
Midzu min en Baltimoro!
Mi parkere rememoras nur la kvarversan refrenon, kiu ripetiĝas post ĉiu stanco. Jen anekdoto ĉi-rilate. Foje mi promenis kun amiko surstrate, kaj dum halto mi menciis mian poemon. Li konas eĉ ne unu vorton de Esperanto, sed kiam mi deklamis la refrenon li rideksplodis. Mi ekkaptis mian ventron ridegante kaj preskaŭ kolapsis sur la trotuaro.
Midzu min en Baltimoro.
Mi reciprokos ĉe klitoro
Kaj ne timiĝos pro odoro.
Midzu min en Baltimoro!
Pison sur la Papon
pli papisma ol la papoŜajnas, ke la malbonega Imperiestro el Stelmilitoj estas la nazia papo Kardinalo Ratpugtruo mem. Ĉu hodiaŭ li bugras Paskokuniklon? Feliĉan Paskon!
William Blake & ateismo?
"La milito estas energio sklavigita." — William Blake
Kial Blake en ateisma literaturo? Nu, de la aĝo 17, antaŭ pluraj jardekoj, Blake estas mia favorata poeto kaj finfine la sola "mistikulo" kiu interesas min.
Post tiu "fina penso" mi aldonis mian propran aformismon:
"La plej valora juvelo en la mondo estas la homa cerbo."Post eldono mi ricevis leteron, en kiu iu plendis pri mia aserto!
Blake esprimis kontraŭdirajn pensojn pri diversaj ŝlosilvortoj, kaj en diversaj periodoj de sia vivo. Ekzemple, sur la gravuraĵo Laocoon estas surskribo (inter multaj): "Scienco estas la arbo de morto." Sed, en la manuskripto de la nepublikigita poemo "The Four Zoas" [La Kvar Zooj], la last verso estas (en mia traduko):
"La obskuraj religioj estas foririntaj kaj dolĉa scienco regas".
T.e.:
The dark Religions are departed & sweet Science reigns
Kia dolĉa verso!
Nu, Blake defendis Thomas Paine sed kondamnis deismon (diismo: la raciigita Dio de la Enlumiĝo.) Sed ĉi tio mi ekspliku alian fojon.
2007-04-07
Fragmento el Bob Dylan
"Kiel bone, kiel bone ja sentus' liber'."
Sed mi respondas kun multa mister':
"Ĉu birdojn ne ĉenas ĉielvojo?"
tradukis Ralph Dumain 1987.12.12, redaktis 2003.12.02
Jen mia traduko de la fina stanco de la kanzono Ballad in Plain D [Balado Simpla je "D"] el disko Another Side of Bob Dylan [Alia Flanko de Bob Dylan] (1964).
2007-04-04
Martin Luther King, Jr.
Mi estis en liceo tiutempe. La sekvanta malordo necesigis la fruan fermon de la lernejo por la printempa ferio.
Jen artikolo pri MLK en Vikipedio.
La plej fama parolado de MLK estas "I Have a Dream" (Mi havas revon) ĉe la epokfara civilrajta manifestacio en Vaŝingtono je la 28-a de aŭgusto 1963. Jen tradukoj en Esperanto:
"Revon havas mi" trad. Simono PEJNO
"Mi Havas Revon" trad. Matthew MCLAUCHLIN.
Se King vivus kaj konstatus la aktualan staton de la lando kaj mondo, li hontigus la lastan kaj aparte la unuan pri ties barbareco.
2007-04-02
Filozofio en Esperantujo - ĉu blogo blagas?
Ofte kunmeto de Esperantismo kaj filozofio rezultigas regreseman mistikismon aŭ ekletikismon. Historie, la malbona flanko de marksismo estas stalinismo, sed estas alternativoj. La infaneco de anarkiismo bone kunvivas kun Esperantismo: nek unu nek la alia devas respondeci pri la reala mondo. Sed jen ni trovas ĉiujn ĝenajn elementojn aparte kaj en kombinado, t.e. stulta filozofio, maldekstrismo, kaj esperantismo. La intelektaj motoroj estas laŭmoda franca filozofio, precipe Gilles Deleuze, laŭmoda filozofia maldekstrismo de Antonio Negri (pri tutmondiga empirio, multitudo), kaj arbitra utiligo de la konceptoj de homaranismo kaj sennaciismo.
Iam la kutima problemo estis la malavangardeco de Esperantujo, sed nun ĉi-kaze regas la modeco, evidente, per alproprigo de intelektuloj kiaj Foucault, Deleuze, Negri, Žižek, Agamben, Badiou.
Ŝajnas ke la blogisto manĝegis tro multe da franca fekaĵo kaj tiel veneniĝis. La precipa influo ŝajne estas Deleuze, kaj pere de Deleuze, la reakcia malraciisma filozofo Bergson. Negri estas italo kun historio en ekstrem-maldesktra tendenco, specife aŭtonomiisma marksismo. Tamen ties filozofio multrilate similas la francojn kiuj influis la t.n. postmodernismon. Estas historia filozofia liga fadeno, kies pra-inspiro estas Nietzsche. La reakcia vitalismo de Nietzsche kaj aliaj nature hejmas en la politika kvartalo de desktruloj, sed dankon al francaj filozofoj de la pasintaj 45 jaroj ĝin surprenas pseŭdo-radikalaj elitaj intelektuloj.
Anstataŭ kontrolebla teoria analizado de la empiria mondo, oni starigas la politikigon de metafizikaj konceptoj kaj la metafizikigon de politikaj konceptoj. Se ideoj estas nur la elfluoj de deziro kaj potenco, kritika analizado de tiuj ideoj el tiu starpunkto reliefigas ties realan vivon kaj celaron. Tian abstraktecan metodon oni ne trovos ĉe Marx, sed laŭ la vitalisma eliro iniciita de Nietzsche, tute opozicie al historia materiismo, jen oni konstruas pseŭdo-teoriumadon kaj pseŭdo-politikon. La intuicia vitalismo de Bergson simile instigas falsan sinprezenton ke oni tuŝas la realan, materian mondon kaj vivon, sed fakte temas pri arbitra metafizikado same kiel la freneza rasteorio de Hitleranoj ŝajnigis sin biologio.
Deleuze verkis pri Hume, Spinoza, Bergson, k.a. kaj difinis filozofion kiel la kreadon ke konceptoj. Sed kiuj konceptoj helpas objektive ekspliki la realan mondon kaj kiuj mistifikas? La vitalisma generado kaj kritikado de konceptoj ne provizas adekvatan legitimilon de filozofio. Kiel la prioritatigo de diferenco super identeco fare de Deleuze eksplikas ion pri la mondo krom nura remiksado de metafizikaj kategorioj?
Nia Amelano multe cerbumas pri Deleuze, Leibniz, Bergson, k.a., kaj pri konceptoj kiaj "singulara", "multitudo", "virtualeco". Cetere, li faras arbitrajn ĝeneralajn komentojn pri socialismo, komunismo, naciismo. Li alproprigas konceptojn el Esperantujo--homaranismo kaj sennaciismo--kaj aldonas ilin al la mikspoto de siaj filozofiaj fantazioj. Ne estas respondeco al la reala mondo, ĉar laŭ Amelano ekzistas ne nur la aktuala mondo, sed ankaŭ la virtuala mondo. Li kapablas nur ĵongli metafizikaĵojn. Tute mankas ia metoda pritrakto de afero konkreta kaj specifa. Kiel utilas ĉi tiu kaĉo da metafizikaj deduktoj?
Ŝajnas ke nia blogisto fantazias ankaŭ pri fina venko de Esperanto; ne sufiĉas ekspluati ĝian pontlingvan potencialon el realisma perspektivo. Oni ja devus klarigi sian celaron en la reala mondo, sed tio ne necesas se oni vivas en sektisma fantazia virtuala mondo, des pli en Esperanto-mondo.
Resume, ĉi tiu okupado pri frivolaj metafizikaj ekzercoj simptomigas supraĵan, memindulgan menson infektika de la plej obskurantismaj, fetiĉismaj ideoj. Ni povas unue danki la vitalisman obskurantismon kiu elfurzas ĉi tian filozofiadon.
Referencoj en Vikipedio:
Aŭtonomeco
Modernismo
Postmodernismo
Antonio Negri
Henri Bergson
Referencoj en la angla:
Callinicos, Alex. "Toni Negri in Perspective," International Socialism, no. 92, Autumn 2001.
Negri, Toni. Towards an Ontological Definition of Multitude, trans. Arianna Bove (04/04/2004), orig. pub. in Multitudes, numero 9 as "Pour une definition ontologique de la multitude" (p. 36-48).
Roffe, Jon. Gilles Deleuze, Internet Encyclopedia of Philosophy.
Wikipedia:
Antonio Negri
Gilles Deleuze
Multitude
Filozofio en Esperantujo - ĉu blago?
Cetere, la eskapisma ideologio kaj kultismemo de Esperantismo ŝajne instigas similspecajn stultaĵojn en filozofiaj klopodoj, ekz. la libroj de Bruno Vogelmann kaj Albert Goodheir (Fondita sur Roko, pri Spinoza). (Mi ne havas la verkojn de Eugène de Zilah do ne povas pritaksi ties ekzistencialismaĵojn.) Elstaraj esceptoj estas pluraj eseoj en Sennacieca Revuo.
La tutan konatan faktaron mi ne resumas ĉi tie. Notu, ke la sekcio pri "Filozofio de la Esperanto-movado" en artikolo Filozofio - Vikipedio estas fuŝa.
Starigo de la Filozofia Asocio Tutmonda kaj la revuo Simpozio fare de Evaldo Pauli enkondukis novan oportunon por filozofia laboro. Pauli mem verkis kaj publikigis kelkajn bonajn librojn. Mi dubemis la pracelisman perspektivon de Pauli kaj eĉ pli dubemas kunligon de Esperanto kaj la enhavo de filozofio. Mi ne plu memoras la varian enhavon de Simpozio do ne povas nun senpere pritaksi la revuon. Mi supozas, ke ĝi ne kontentigis min.
Vi trovos plurajn eseojn el Simpozio kaj Sennacieca Revuo en mia Esperanto-Gvidilo.
Mi havigis Interret-konton en 1992, kiam la Interreto estis jam populara sed antaŭ ol la burĝono de la TTT. Meze de la 1990-aj jaroj mi plejparte kabeis. Dum tiu tempo multo ŝanĝiĝis.
En lastaj jaroj aperis kelkaj filozofiaj verkoj. Pri originalaĵoj, la plej notinda estas Dialogiko je la Fino de Dialektiko de Eugen Macko. Ĝi estas doktoriĝa disertacio pri Hegel, Heidegger kaj Rosenzweig, dulingva, en la germana kaj Esperanto. Bedaŭrinde Macko estas unu tia Esperanto-kultisto kiu miksas strangan filozofion kun sektisma Esperantismo.
La retepoko malfermis novan mondon. Oni povas tuj komuniki tutmonde kun individuoj kaj grupoj, kaj oni povas publigiki dokumentojn, eseojn, kaj tutajn librojn sen preskostoj. Projektoj kiaj tekst-arkivoj kaj enciklopedioj estas praktikeblaj. Notu ekz. Filozofio - Vikipedio kaj Enciklopedio Simpozio. Je tiuj je kiuj alireblas la Interreto, homoj kiuj dividas komunajn inteserojn el sufiĉe akordigeblaj perspektivoj estas pli facile kaj eble pli multnombre troveblaj. Estas ekzemple yahoo-grupo filozofio (kiun mi helpis instigi) inter pluraj diskutgrupoj diversteme.
Finfine alvenis nova interreta komunikilo - la blogo. Mi estas relative novica pri ĉi tiu ĝenro kaj aparte novico pri Esperanto-blogoj. Troviĝas filozofiaj blogeroj diversloke kiaj do novaj oportunoj komuniki serioze pri filozofiaj temoj. Kelkaj maldesktraj blogoj kaj gazetoj blogformataj inkluzivas interesan filozofian enhavon. Le monde diplomatique en Esperanto publikigas tradukojn de altnivelaj filozofiaj artikoloj.
Venontfoje mi recenzos la blogon Komuniga Maŝino (Amelano), kiu kombinas ĉiujn ĝenajn trajtojn de esperantisma kulteco kaj eskapismo, politika sektismo kaj utopiismo, kaj filozofia modeco kaj stulteco.
Rigardu mian ligaron pri filozofio, aldone al verkoj de aliaj miareteje.
Referencoj:
"Kontrau ĉiuj ideologioj — ankoraŭ unu" [recenzo: Bruno Vogelmann, La Nova Realismo] de Nikolao Gudskov
Eugène de Zilah: Kaj kiu pravas — recenzoj
Recenzo: Evaldo Pauli, Rekta Pensado
Recenzo Nefinverkita: Evaldo Pauli, Pri Dubo kaj Certeco
Dialogiko je la Fino de Dialektiko de Eugen Macko
Spinoza en Esperantujo
Enciklopedio Simpozio
Filozofio - Vikipedio
2007-04-01
Ĝenerala Semantiko en Esperanto
Tamen, ekzistas blogo pri tiu fako: Ĝeneralsemantiko en Esperanto.
2007-03-31
John McWhorter, Esperantisto
[Verkite anglalingve 17 Sep 2006]
I just discovered that John McWhorter, black conservative and linguist, knows Esperanto. I despise all black conservatives, and I trashed McWhorter's book Authentically Black. If this stuff interests you, you can read my review lodged amidst my other amazon.com reviews.
But the interesting fact of the day is that McWhorter, a specialist in creoles, knows Esperanto. I don't detest him any the less, but it's still noteworthy:
Booknotes, March 2, 2003
Authentically Black: Essays for the Black Silent Majority by John McWhorter
LAMB: What are the scope of those 12 languages that you can read?
MCWHORTER: Oh, let's see. I don't think about it much anymore. There's French and there's Spanish and there's Italian and there's Portuguese. There is German and there's Dutch and there's Swedish. There is Hebrew. There's Russian. There is Swahili. There's Japanese. And what am I leaving out? Something. . .
(CROSSTALK)
MCWHORTER: . . . Esperanto.
LAMB: Esperanto?
MCWHORTER: Yes.
LAMB: Which is what kind of language?
MCWHORTER: Esperanto's an artificial language that was created by a peaceful-minded gentleman in the late 1800s. And there are still Esperantists around. It's supposed to be an international language. Really, it's a kind of a watered-down Romance language, and I always just thought it was cute, really. So (UNINTELLIGIBLE)
Esperanto & the Holocaust Museum (Holokaŭsto-Muzeo)
I experienced an intellectually stimulating but ultimately very depressing day [2007.01.18] at the United States Holocaust Memorial Museum [in Washington DC] attending this symposium: The Holocaust: Cultural Elites, Collaboration, Murder.
It was, conceptually speaking, quite fascinating. But I started reacting emotionally during the last two presentations, which were about Eastern Europe. The last paper was about the Romanian Iron Guard, which was over the top. But before that, there was a talk with film clips, on the Hungarian film industry and anti-Semitic tropes in Hungarian film in the 1930s. I never knew much about Hungary, but contemplating this situation made me physically ill. And it made palpable for me the social conditions under which Esperanto literature flourished in Hungary in the 1930s, reaching unprecedented aesthetic heights at the very moment that the surrounding society was plunging into barbarism.
Some years ago Jim Ryan organized a symposium on Esperanto at the Holocaust Museum. While those of us who participated offered some relevant historical information, the Holocaust Museum wanted extensive documentation, preferably primary sources on anything related to Esperanto and the fascist persecutions. I was supposed to be a liaison to the museum forwarding them whatever documentation I could dig up. I never found the time to make this a serious project, but some time later I inquired at the IEMW, the Esperanto section of the Austrian National Library, and I was informed they had material, but specifics were not given. (This was before their catalog was digitized and searchable on the Internet. I don't know the situation now.) And books on the subject continue to appear in Esperanto. In addition, the memoir (Maskerado Ĉirkaŭ la Morto) of Esperanto publisher Teodoro Schwartz—father of George Soros—was translated into English by Humphrey Tonkin and is in the museum's library.
Esperanto is included in the museum's online photo archive:
[As the search engine does not yield stable URLs, I have assembled the photos and captions on my own web page in accordance with the Museum's regulations and have added my Esperanto translation.]Meeting of Esperanto speakers in Huesco, Spain. [Photograph #61563]
Annual conference of Esperanto speakers in Brussels, Belgium. [Photograph #63673]
Both photos belong to the story of Paul Halter, who survived Auschwitz and was later credited for his role in the Belgian Resistance.
The online library catalog yields these items:
Balbin, Julius.The Nazis' own archives of SS activities in Poland are available. The following information was found in a USHMM Archival Finding Aid:Bitch of BuchenwaldSoros, Tivadar
Dwellings of doom = Damnejoj
Strangled criesMasquerade: dancing around death in Nazi-occupied HungaryS?panska revolucija u slici 19. juli 1936 = Estampas de la revolucio´n espan~ola 19 julio de 1936 = La re´volution d'Espagne en image 19. julliet>
The Steven Spielberg Archive contains this documentary film:manuscript RG-15.007M
Records of the RSHA - Reichssicherheitshauptamt (Office of the High Command of Security Service pursuing the racial objectives of the SS through Race and Resettlement Office) [microform].including:
291. Radio broadcasts (texts of). Folder labeled Classeur "L'Esperanto": lists of foreign radio broadcasts by topic, 1940, with typed scripts. January, September 1940. 310 pages.
417. Correspondence concerning the movements of Experimentalists. SDHA II 113: reports to Heydrich on Catholic Esperanto movement. 1935. 8 pages.
421. Correspondence concerning the organization of Experimentalists Instructionalists). SDHA II 122: file on Esperanto Orgaization; seized printed matter and correspondence; SD reports to Heydrich and internal directives and correspondence. 1931 - 1937. 265 pages.
Five Cities
Story RG-60.2479, Tape 239
Title: Jewish Life in Bialystok
Event Date:1939
Category: Documentary
Language: Yiddish
Place: Bialystok, Poland
Description: From NCJF catalog: Vivid cinematography and music evoke the industrial and cultural center that was Bialystok in 1939. Images of smokestacks, power looms and textile workers; downtown shops and buses,market day with peasants and horses; schools, synagogues, the Sholem Aleichem Library, the TOZ sanatorium, and a community-run summer camp reflect the diversity of the city's 200 year old Jewish community. In addition to the tile-roofed home of Dr. Zamenhof, creator of Esperanto, "Jewish Life in Bialystok" features memorable images of a spacious park where young adults relax and children play.
Source: Steven Spielberg Jewish Film Archive (SSJFA)
Copyright: Steven Spielberg Jewish Film Archive (SSJFA)
Time Code: 03:01:16 - 03:11:24
USHMM Format: 16mm, b/w pos; 1"; Betacam SP; VHS
Director:
Producer: Yitzhak Goskind
CameramanV. Kazimierczak; Text/Narration: Asher Lerner
Production Date: 1939
Biography / History:
Accession Info:
PE Monitor:
Notes: "Five Cities": In 1938 and 1939, Shaul and Yitzhak Goskind of Warsaw-based Sektor Films produced six short films about urban Jewish communities in Poland. One, about Lodz, is lost. The other five-on Bialystok, Cracow, Lwow, Vilna, and Warsaw-have survived.
Lest we forget, lest we forget.
"Fascism has awakened a sleeping world to the realities of the irrational, mystical character structure of the people of the world."
— Wilhelm Reich
La supra anglalingva teksto resumas simpozion pri kunlaborado de intelektuloj kun la nazioj, sen rilato kun Esperanto. Cetere, mi raportas pri aferoj pri Esperanto troveblaj en la arkivoj en la Usona Memoriga Holokaŭsto-Muzeo. Konsultu ankaŭ mian retpaĝon kun fotoj kaj biografieto de esperantisto Paul Halter kaj familianoj.
Borges en Esperanto
Tradukoj de Borges en Esperanto
- La atestanto, trad. Jorge Camacho
- Tri versioj de Judaso, trad. Fernando de Diego, La Ondo de Esperanto, n-ro 6 (37), 1997.
- La Biblioteko de Babelo, trad. Manuel Giorgini
- La Skribaĵo de la Dio, elangligis Robert L. Read el traduko fare de L. A. Murillo, septembro 2004, Austino, Teksaso, Usono
- La sonĝo de Coleridge, trad. Manuel Giorgini
- Jonatano Edvardso (1812-1892), poemo
- Poemo de Johano Lopez kaj Johano Ward, verkita de Borges, 1982
- La kunĵurantoj, poemo verkita de Borges, 1995
Mencioj de Borges en Esperanto
- "«Mi Ne Deziras Esti Juvelo»" de Georgi Miĥalkov (mia-reteje)
Aliaj tradukoj
Referenco: Borges ĉe mia anglalingva blogo "Studies in a Dying Culture" [Studoj pri Mortanta Kulturo]"La biblioteko de Babelo," trad. Giulio Cappa, en: Sferoj 2: sciencfikcio kaj fantasto, p.15-24.
"La libro el sablo," trad. Liven Dek, en: Sferoj 4: sciencfikcio kaj fantasto, p.15-20.
Borges & EVA
Notu ĉi tiun paĝon:
Letter from Esperantlingva Verkista Asocio (Association of Esperantophone Writers) to Swedish Academy
Notu, sub rubriko "Diverse":
Borges en Esperanto. La eldonejo Sezonoj planas aperigi volumon kun elektitaj verkoj de Jorge Luis Borges, sub la redakto de István Ertl kaj lingva kontrolo de Antonio Valén. Kunlaboras en la projekto i.a. Jorge Camacho, Giulio Cappa, Tomasz Chmielik, Liven Dek, Kris Long, Higinio García, Gonçalo Neves, Joxemari Sarasua kaj Francisco Veuthey. Specimenon en la traduko de Jorge Camacho vi povas legi ĉi tie.Tio estas: La atestanto, de Jorge Luis Borges, tradukis Jorge Camacho.
2007-03-30
Simon Aarse & Sennacieca Revuo
Mi pasintjare elfosis miajn numerojn de Sennacieca Revuo serĉe de kelkaj filozofiaj eseoj. Mi ne trarigardis ilin minumume dum 15 jaroj, verŝajne pli. (La sama fakto plejparte veras pri miaj ceteraj Esperanto-revuoj.) Mi havas nur magran gamon da numeroj: la plejmulto el numeroj de #88 (1960) ĝis #110 (1982).
Nu, jam aperadis pluraj altkvalitaj literaturaj kaj kulturaj revuoj en Esperanto. Sed alifacete la intelekta vivo en Esperantujo emas aŭ emis esti . . . nu, ne konstante ĉe la plej alta nivelo. Cetere, ŝajnas ke la Esperanto-kulteco asociiĝas kun frenezaj filozofiaj ideoj. Sed, rerigardante mian etan SR-kolekton, mi konstatas ke temas pri surprize altnivela intelekta enhavo, specife en la fakoj kiuj min interesas--filozofio, intelekta historio, kaj socikultura teorio kaj historio. Mi ne certas, sed mi dubas, ĉu alia Esperanto-revuo superas aŭ egalas tiun nivelon.
Mi ne abonas SR, do mi ne scias ĉu ĝi daŭrigas sian historion de altkvalitaj eseoj. La enhavo de ties numeroj listiĝas rete nur je kelkaj jaroj (1999-2004).
Flankenlasante plejparte artikolojn kiuj analizas politikajn, ekonomikajn, kaj sociologiajn aferojn, jen elektitaj specimenoj kiuj min interesas:
Valo, "Senmetoda Babilado pri la Autoro de la Diskurso pri Metodo," #88 (1960).
Ludoviko Konsidera, "Sennaciismo kaj Kristanismo", #89 (1961).
G. Lagrange, "Letero al Kristana Kamarado," #89 (1961).
G. Lagrange, "Evoluismo kaj Kristanismo," #90 (1962).
Grace Barlow, "Romantiko kaj Realeco," #90 (1962).
Rol [Roland Levreaud], "La Socia Enhavo de l'Ĵazmuziko," #90 (1962).
Skeldido, "La Jezuito Tejar de Ŝarden," #91 (1963).
Lucien Laurat, "Aŭstro-Marksismo," #91 (1963).
G. Lagrange, "Moralo kaj Progreso," #91 (1963).
Richard Wright; K. St., trad.; "Negreto” (ĉerpita de Black Boy, restarigita titolo American Hunger [Usona Malsato]), #93 (1965)
G. Lagrange, "Pri Moralo sen Metafiziko," #94 (1966).
Mark Starr, "La Filozofio de Jozefo Ditsgen," #94 (1966).
C. Bruins, "Marks kaj Montessori," #99 (1971).
Mark Starr, "La Dua Humanista Manifesto", enkonduko & traduko de subskribinto, #102 (1974).
B. Golden, "La Humanisma Kadro de Julian Huxley, Evolua Etikisto," #110 (1982).
Mi atentigas pri kelkaj rimarkindaĵoj el la supre-menciitaj eseoj.
Barlow analizas historie kaj socie la iluzian ideologion de romantika amo en perceptema artikolo.
Sed plej rimarkinda estas la artikolo de 'Rol' [pseŭdonimo de Roland Levreaud] pri la ĵazmuziko. Ties analizo estas mirinda. Klera sciado kaj pritrakto kaj soci-analiza perspektivo pri ĵazo tiutempe estas raraĵo, ĉu pli en Europo aŭ Usono, mi ne scias, sed tamen sufiĉe rara fenomeno. Ekz., la epoka verko Blues People (Bluspopolo) de LeRoi Jones (nun Amiri Baraka) aperis en 1963. Jam en 1962 aperis ĉi tiu eseo, de Eŭropano, en Esperanto. Ĝi estas sufiĉe ĝisdata (en 1962), menciante aktualajn gravajn muzikistojn, inkluzive de John Coltrane. Mirindaĵo, des pli en Esperantujo.
Sed nun mi atentigas pri la rimarkindaj kontribuoj de iu S. Aarse. Mi citas la al mi plej elstarajn, eĉ ne ĉiujn:
"Johano-Maria Guyau," #97 (1969).
"Spinoza, la Filozofo de la Homa Feliĉo", #98 (1970).
"La Socia Spegulo de William Shakespeare," #99 (1971).
"La Romantiko," #102 (1974).
"Lingvo kaj Realo," #105 (1977).
"Religio kaj Kapitalismo," #108 (1980).
"Frederiko Nietzsche (Niĉe)," #109 (1981).
Mi ne konas ĉi tiun Aarse, sed evidente li estis nekredeble klera homo. Temas pri tre alta intelekta nivelo. Ekz. la artikolo pri Spinoza estas majstra.
Ĉi tiu homo estas Simon Aarse el Nederlando. Mi ŝatus eltrovi pluajn detalojn. Jen informoj pri Simon Aarse laŭ Vikipedio:
Simon AARSE (23-a de decembro 1900 – 1995?) ekde 1930 estis nederlanda esperantisto, aktiva en la SAT-movado, kiu aranĝis multajn kursojn kaj paroladojn ne nur en Nederlando, sed ankaŭ en Svedujo. Liaj artikoloj kaj tradukoj aperadis en la gazetaro, interalie en Sennaciulo kaj Sennacieca Revuo.
Ĵazo aŭ "gangsta rap"?
Ĉi tiu artikolo troviĝas sub rubriko "SAT Kulturo" ĉe Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT). SAT havas longan, noblan historion pri intelektaj kaj kulturaj aferoj. Trafoliumu ekzemple malnovajn numerojn de Sennacieca Revuo.
Nu, la tristiga konstato ne estas pri Esperantujo, sed pri Usono. Komparu la supran aferon kun:
"La Socia Enhavo de l'Ĵazmuziko" de Roland Levreaud (pseŭd.: "Rol")
Pluaj klarigoj kaj ligoj troviĝas tiupaĝe.
La usona socio antaŭ 45 jaroj estis tute malsama mondo. Tiom progresis, poste regresis!
Le monde diplomatique en Esperanto
Karl Kraus, kontraŭ la stultec-imperio de Alain ACCARDO, tradukita de Jacob Hasbun [mencias Heidegger]
Jen kie ni alvenis... de Jacques BOUVERESSE, tradukita de Vilhelmo Lutermano [mencias Perry Anderson & francajn filozofojn]
Humanismo, lasta defendmuro kontraŭ barbareco de Edward W. SAID, tradukita de François Hoeltzli el la angla originalo kaj la franca traduko
Pri kolizio de difinoj, de Edward W. SAID, tradukita de François Hoeltzli [mencias negrajn verkistojn]
Batalo ĉe Unesko pri la kultura diverseco de Armand MATTELART, tradukita de Jeanne-Marie Cash
MILITO DE LA IDEOJ de Paul NIZAN, Michel FOUCAULT, Pierre BOURDIEU, Jean-Paul SARTRE; tradukita de Vilhelmo Lutermano
Pacigi la religian demandon por meti la socian demandon de Alain GRESH, tradukita de Jeanne-Marie Cash
La furzoj de Pierre Casanova de Camille CAMOURO, tradukita de Philippe Beaudonnet
Ĉu scienco estas universala? de Jean-Marc LÉVY-LEBLOND, tradukita de Jeanne-Marie Cash
Milito de la ideoj de Ignacio RAMONET, tradukita de Vilhelmo Lutermano
Krei la fundamenton por etika informado de Armand MATTELART, tradukita de Vilhelmo Lutermano
Reen al la fontoj: Markso la neevitebla de Alain BIHR, tradukita de Vilhelmo Lutermano
Faŝista kaj diboĉa sanktulo de Juan GOYTISOLO, tradukita de Vilhelmo Lutermano
Dek depesoj pri la senco de la loko de John BERGER, tradukita de Vilhelmo Lutermano
Manifesto por renovigo de la historio de Eric HOBSBAWM, tradukita de Vilhelmo Lutermano
Servuto de la liberigita homo de Dany-Robert DUFOUR, tradukita de Vilhelmo Lutermano [pri marksismo, filozofoj diversaj]
DE KAP-REDUKTO AL KORPO-SANGO de Dany-Robert DUFOUR, tradukita de Jacob Hasbun [iu mencio de Kant & Rousseau]
Realeco serĉanta fikciojn de Jean-Christophe RUFIN, tradukita de Vilhelmo Lutermano
Tre diskutita artikolo de Alain GRESH, tradukita de Jeanne-Marie Cash [pri laikeco en Francio]
Rezistado laŭ Ivan ILLICH de Thierry PAQUOT, tradukita de Jeanne-Marie Cash [mencias kelkajn filozofojn]
«Io putras en...» de Alain GRESH, tradukita de Vilhelmo Lutermano [pri kartunoj pri Mahometo]
Derrida kaj Habermas pri terorismo de Giovanna BORRADORI, trad. Vilhelmo Lutermano
La Deziro Asfiksiata, aŭ Pri Kiamaniere La Kultur-Industrio Detruas La Individuon de Bernard STIEGLER, Majo 2004
La humanismo - ĉu ankoraŭ utila? de Alain ACCARDO, tradukita de Vilhelmo Lutermano, decembro 2006
Voĉdonu bone, ili faros la reston de André BELLON, tradukita de Vilhelmo Lutermano, decembro 2006
[Foucault, ktp.]
LA USONA AKSO KAJ LA NAZIA KONEKTO: Rasismo, antisemitismo kaj eŭgenismo en Usono de Michael LÖWY, Eleni VARIKAS
DIO, VERO, FIDO: Ĉu Eblas Nekredi? de Jacques BOUVERESSE, aprilo 2007
Esperanto & intelektuloj
Pri opoziciaj ideologioj pracelismo kaj raŭmismo en la Esperanto-movado. Iam trompis min la lasta kiel alternativo al la unua. Tamen, pracelisma propagando estas kritikenda. Jen elstaraj punktoj.
Scii kion verki, kaj ne verki kion oni sciasRimarku ankaŭ la komentaron pri pseŭdopolitiko, kiu komencas:
Sendube Kálmán Kalocsay estas intelektulo, kaj lia ĉefa merito estas ne nur la majstra traduko de Infero, eĉ ne Tutmonda Sonoro, nek la originala verkaro. Lia ĉefa merito estas, ke li neniam skribis en Esperanto lernolibron por studentoj de la medicino, kion li faris en la hungara lingvo. Simple, li sciis kion verki, kaj ne verkis, kion li sciis. De tiu vidpunkto ni aprezu lian talenton de la intelektulo.
Bona ekzemplo estas Paul Neergaard, lia libro en Esperanto pri plantoj estis tradukita en kelkajn lingvojn. Kvankam elstara specialisto pri la agronomio li strebis kompreni la fenomenon Esperanto kiel intelektulo, kiel tiu, kiu kapablas pensi konceptaĵojn kaj estigi rilatojn inter ili. Jen sub lia plumo (finfine ne lingvisto) aperis en 1942 La Esperantologio kaj ties disciplinoj — unu el fundamentaj verkoj, kiuj prilumis la postmilitan interlingvistikon.
Edmond Privat scipovis perfekte gardi ĝustajn proporciojn: kion, kie kaj en kiu lingvo eldoni.
Kvankam neniam ili diros, ke ili politikumas, ili efektive politikumas. Esperantistoj estas neŭtralaj pri politiko, sed ne-neŭtralaj pri la lingvo-problemoj. Tiun sintenon mi taksas hipokrita, por ne diri ridinda!Zelazny kritike pritraktas la kulturpolitikon. Li deziras, ke oni traduku iun gravan verkon el Esperanto en kelkdek naciajn lingvojn, ekz. La Infana Raso de William Auld.
Mi ne komprenas la blindan ununuran direkton de naciaj lingvoj al Esperanto. Feliĉe, Esperanto ankoraŭ ne krevis de ĉiuj naciaj antologioj. Cerxe nia literaturo ne kapablas naski novan Dostojevskij, Márquez aŭ Haszek. La tuta 19-jarcenta literaturo estis naciisma . . . .Zelazny ankaŭ kritikas la ambiciojn de la Esperanto-movado kaj la praktikan malegalecon inter esperantistoj de riĉaj kaj malriĉaj landoj kaj absurdecon de propagandado en la tria mondo. Cetere, la oficiala strukturo de la movado stagnas.
La esperantista intelektulo historie kaj esence laboras en mizerujo. Tio estas unu faktoro en konstanta fenomeno de kabeado.
Zelazny malkonsentas la ideologion kaj propagandon de UEA.
Mi ne povas pritaksi la politikan analizon de UEA en la periodoj de Lapenna, Tonkin, raŭmismo.
Jen pesimisma konkludo:
Esperantio ne havas inteligencion, do strebado al sendependa libera penso estas vana en Esperantio, ĉar kie regas blinda ideologio tie ne trovas lokon la libera penso, kiu ĉiam estis la motoro de la historio, scienco kaj arto.Sekvas du rebatoj. Nu, mi malaktualas pri Esperantaj aferoj. Antaŭ dudek jaroj mi simile skeptikis pri pracelismo, kaj tial tentis min la raŭmismo, sen mia kompreno ke temas pri la daŭrigo de Esperanto-kultismo sub blufa etikedo. Mi konsentas kun pluraj kritikoj, sed finfine kia la konkludo de Zelazny pri celo kaj perspektivo de Esperantujo?
Platono en Esperanto: novaj tradukoj
Temas pri:
Platono. Fedono / Trad. el la helena, antaŭpar, koment. Spiros Sarafian. — Ateno: S.Sarafian, 2006. — 120 pĝ.
Platono. La apologio de Sokrato / Trad. el la helena, antaŭpar, koment. Spiros Sarafian. — Ateno: S.Sarafian, 2006. — 85 pĝ.
Platono. Kritono / Trad. el la helena, antaŭpar, koment. Spiros Sarafian. — Ateno: S.Sarafian, 2006. — 51 pĝ.
Leibniz & logikaj lingvoj
Pri la temo konsultu mian plejparte anglalingvan bibliografion:
Philosophical & Universal Languages, 1600-1800: Bibliography
Notu ankaŭ pluan artikoleton en Vikipedio: Alfabeto de homa pensado.
Jen pluaj fontoj, anglalingvaj:
Jaap Maat's homepage
Leibniz's rational grammar
Leibniz's Philosophy of Mind (Stanford Encyclopedia of Philosophy)
3. Language and Mind
Leibnitiana
Leibniz Society of North America Newsletter
Leibniz - EarlyModernTexts.com
Leibniz (George MacDonald R0ss)
Leibniz-Edition (germana)
Dio, Fido, Malfido: Sociologio de Religio
Jen rebato al la reakciaj ideoj de Jacques Ellul kaj Regis Debray pri la neelimineblo de religia kredo. Jean Bricmont (mi supozas ke estas la sama kiu kunverkis kun Alan Sokal--kiun mi konas--la kontraŭ-postmodernisman libron Fashionable Nonsense [Laŭmodaj Sensencaĵoj] insistas, kiel faris Bertrand Russell antaŭ longa tempo, ke la homaro devas lerni pensi laŭ maniero nereligia.
Émile Durkheim pensis ke oni povas iel modifi kaj reformi sed ne neniigi religion: « Ĉio precize kunefikas por kredigi, ke la nura ebla estas tiu religio de la homaro, kies individuisma moralo estas la racia esprimo.» Sed tia tordado de termino-signifo malkontentigas Bouveresse kaj cetere li malakceptas la dogman tezon prezentitan de aliaj.
Sekvas kelkaj citaĵoj. Georges Corm trafe asertas, ke la alvoko de religio estas pravigo de socia regreso.
2007-03-29
Ekonomiko laŭ Konfuceo
1. Humaneca efikeco: Efika kaj objektiva analizo estas necesa, sed por la fina decido por administrado de firmao kaj politiko pri ekonomia evoluo oni konsideru ankaŭ la humanecan aspekton.
2. Kolektiva individuismo: Homo estas socia estaĵo kaj ne povas ekzisti sola. Ni devas kuraĝigi streĉon de individua talento, sed tio devas esti en harmonio kun la komuna bono de la grupo, ĉar la evoluo de la grupo, laŭ longdaŭra vidpunkto, kontribuas al la bono de la individuoj en la grupo.
3. Konservativa dinamismo: Dinamismo alstrebanta pli bonan mondon estas ne nur bezonata sed ankaŭ dezirinda. Sed revolucia ŝanĝo ofte ne postdaŭras. Do la ŝanĝo devas esti en harmonio kun tradicio kaj devas okazi evolue.
Jen maskigo de la realo de kapitalisma ekspluatado kaj eksmoda moraro per arbitra metafikiza skemo. Resume, jen grandega amaso da fetora fekaĵo. Se nur la mondo povus definitive elfeki konfuceanismon ekster ĉi tiun sunsistemon.
Kritiko de la Kultur-Industrio
Kultur-industrio estas termino de Theodor Adorno, kaj la pra-eseo tiutema estas ĉapitro de Dialektiko de Enlumiĝo de Adorno & Max Horkheimer. Stiegler pritraktas ankaŭ Husserl kaj aliajn filozofojn.
Miaopinie, ekster la kampo de filozofio de scienco/logiko/matematiko kie ĝi ne kompetentis, la Frankfurta Skolo estas la plej grava filozofia skolo de la 20-a jarcento.
La plej elstara ano de la 2a generacio de la Frankfurta Skolo estas Jürgen Habermas, kies ĉefokupo estas la diskurs-etiko.
Referencoj:
“Komunika Etiko kaj Esperantismo” de Helmut Welger
Derrida kaj Habermas pri terorismo de Giovanna BORRADORI, trad. Vilhelmo Lutermano
The Language of Democracy: Vernacular Or Esperanto?A Comparison between the Multiculturalist and Cosmopolitan Perspectives by Daniele Archibugi
Wittgenstein kontraŭ Popper
Temas pri anglalingva libro Wittgenstein’s Poker de David Edmonds kaj John Eidinow.
Mi recenzis la libron anglalingve; rigardu miajn recenzojn ĉe amazon.com.
Wittgenstein kontraŭ Carnap & Esperanto
Mi hipotezas, ke malamo kontraŭ Esperanto (ne opozicio al ties praktikeblo sed al la lingvo mem) estas simptomo de ĝenerala organikisma tendenco, do de fundamenta difekto de filozofio sub recenzo.
Aliokaze mi dokumentos la kazon de itala komunisto Antonio Gramsci. La plej trafa kazo estas la psikologia kaj filozofia antipato de filozofo Ludwig Wittgenstein kontraŭ kaj filozofo Rudolf Carnap kaj kontraŭ Esperanto. Despli taŭgas la ekzemplo, ĉar Carnap estis fervora Esperantisto!
Esperanto similas naturlingvon kaj ne artefaritan logikan lingvon kia ankaŭ interesis Carnap-on. Sed estas rilato inter la filozofia emo al racio aŭ malraciismo kaj sinteno pri Esperanto. Tiel la mistikisma tendenco de Wittgenstein rilatus al emocia elventra instinkto malami Esperanton.
Kompreneble, Carnap uzis Esperanton nur interkone, distre, ne fake. Profesia faka uzado de Esperanto estas kimero, same kiel multaj ambiciaj revoj en socia vakuo pri faka agado. Esperantistoj kiuj ja ambicias tiel ofte ligiĝas kun miaopinie strangaj idealismaj filozofioj. Estas aliaj konataj esperantistoj kiuj ne uzas Esperanton fake. Ekz., iam mi surpriziĝis harzarde trovi anglalinvgan recenzon de Verloren van Themaat pri filozofia afero. Mi ne komprenas la celon de Evaldo Pauli, kvankam mi supozas ke enciklopedio de filozofio (Enciklopedio Simpozio) utilas rete.
Wittgenstein kondamnis Esperanton en Culture and Value (Kulturo & Valoro):
Esperanto. The feeling of disgust we get if we utter an invented word with invented derivative syllables. The word is cold, lacking in associations, and yet it plays at being 'language'. A system of purely written signs would not disgust us so much.Mia traduko:
Esperanto. Tiun naŭzon ni sentas se ni parolus inventitan vorton el inventitaj derivitaj silaboj. La vorto estas malvarma, mankas [signif-]asocioj, tamen ludas esti 'lingvo'. Sistemo nur da skribitaj signoj ne tiom naŭzus nin.Tiel ĉi kaj alimaniere naŭzas min la filozofio de Wittgenstein.
Wittgenstein estas unu el la plej influhavaj kaj popularaj filozofoj de la pasinta jarcento, sed kritikintoj ja ekzistas. Ernest Gellner verkis opozicie al la lingvo-filozofia skolo en du libroj, Word and Things [Vortoj & Aĵoj] (1959), kaj Language and Solitude: Wittgenstein, Malinowski, and the Habsburg Dilemma [Lingvo & Soleco: Wittgenstein, Malinowski & la Hapsburga Dilemo] (Cambridge; New York: Cambridge University Press, 1998) kiun mi nun pritraktas.
Gellner opinias ke estas du polusoj de la moderna penso: "atomisma-universalisma-vizio" kaj la "komunumeca-kultura vizio". Ĉi-lasta estas la kampo de romantika organikismo dekstra, t.e. kontraŭ-enlumiĝa. Laŭ Gellner, streĉiteco inter la du polusoj estis speciale akra en la Hapsburga empirio. Wittgenstein vagis de unu ekstremo al la mala. La frua filozofio de Wittgenstein, en la Tractatus, situas ĉe la poluso de tuta izoleco. La pli malfrua pozicio de Wittgenstein--temas pri "vivoformoj" ktp.--respegulas la popol-organikisman sintenon. Do Gellner konfirmas mian tezon pri la reakcia organikisma sinteno de Wittgenstein lige kun ties intesta-profunda malamo al Esperanto.
Estas fama aforismo de Wittgenstein, en Esperanto: "la limoj de mia lingvo estas la limoj de mia mondo." Oni devas kompreni la implikaĵojn de tiu aserto. Tute miskomprenis ĝian celon iu 17-jara studentino Sarah Beatty en eseo Why Esperanto is the International Language for the New Millennium [Kial Esperanto Estas la Internacia Lingvo por la Nova Jarmilo], misligante Wittgenstein al la celo de Esperanto elimini la lingvobaron. Sed tio estas senkulpa eraro. Pli malbona estas la senlerta propagando de Esperantistoj kiuj utiligas reakciajn etnopurismajn ideologiajn argumentojn por la defendo de naciaj kulturoj. Rigardu la retejon Sennaciismo, kosmopolitismo, kontraŭnaciismo de Gary Mickle.
Referencoj:
Carnap pri Wittgenstein kaj Esperanto
"Lingvoplanado" (Language Planning) de Rudolf Carnap
Rudolf Carnap on IALs
Sennaciismo, kosmopolitismo, kontraŭnaciismo
"Letero el ekster la (E-) kulturo" de Radosław Nowakowski
Wittgenstein, Marxism, Sociology: An Annotated Bibliography
Ernest Gellner (blogero anglalingva)
Review of Bruno Latour, Steve Woolgar, Laboratory Life recenzo de Verloren van Themaat
Paul Robeson
Omaĝe al Paul Robeson, blogero de Allan Fineberg ĉe ELNA. Mia komento ankoraŭ ne aperis.
Jen traduko de kanzono "Jerusalem" (el poemo Milton de William Blake) fare de William Auld:
Jerusalem de William BLAKE elangligis William AULD, J. S. DINWOODIE
Pratempe en Anglujo ĉu, traduko de "Jerusalem" [fakte el Antaŭparolo al Milton], kun muziko de Hubert Parry
Antaŭ plauraj jaroj, je mia instigo, amikino miafamilia kaj profesia kantistino Elizabeth Duckett preparis surprizan prezenton de ĉi tiu kanzono ĉe Zamenhof-bankedo de la Esperanto Societo de Vaŝingtono. Ŝi kaj mi estas admirantoj de Paul Robeson dum multaj jaroj.
Mi skribis al William Auld pri ĉi tiu evento, al li plaĉiga, kaj mi kredas ke ankaŭ li estis adepto de Robeson.
Amikumu, aŭ ne - pri mi
Esperantisto ekde ĉ. 1968. Studis en hejmurbo [Buffalo, sole & kun Ed Lindberg], sed ankau ĉe Brattleboro, VT [School for International Training], & en Kanado [Barrie, Ontario] kun William Auld. Gajnis plej altnivelan rangon en ekzameno de Kanada E-o Asocio en 1976 [Toronto]. Partoprenis kelkajn ELNA-Kongresojn ekde 1975. Partoprenis prelege ĉe kunsido pri Esperanto & sociolingvistiko en 1977 [ELNA-Kongreso, Vaŝingtono]. Aktivis estrarane en E-Societo de Vaŝingtono de 1987-ĉ. 1992. Kunfondis ATEO-n en 1987, redaktis revuon Ateismon 1988-1992. Publikigis plejparte forgesindajn eseojn, poemojn, ktp. en diversaj revuoj inter 1987 & 1995. Tradukis iom inter Esperanto & la angla. Aktuale aktivas precipe interrete. Plej interesas min dokumentado de E-a historio & kulturo.