tag:blogger.com,1999:blog-4356337891781331453.post6752309947778518875..comments2023-12-18T07:20:46.921-05:00Comments on Ĝirafo: Leibniz, race, nation . . . & universal language!Ralph Dumainhttp://www.blogger.com/profile/15886304779683587087noreply@blogger.comBlogger1125tag:blogger.com,1999:blog-4356337891781331453.post-53067477879117603512012-01-01T08:13:31.920-05:002012-01-01T08:13:31.920-05:00La koncerna esearo temas pri la demando de raso ka...La koncerna esearo temas pri la demando de raso kaj rasismo en frumoderna filozofio, aktuala temo en kelkaj universitataj rondoj, ofte stulte pritraktataj sed ĉi-foje tre interesa. (Mi aperas en piednoto en artikolo pri Spinoza, kiu senkulpas ĉi-rilate.) Mi legis la artikolon de Peter Fenves pri Leibniz. Oni kutime miskomprenas Leibniz kiel pioniron de la moderna priokupo de raso, sed fakte li neniam aprobis la koncepton en konata verko de Francois Bernier kiun li legis. Kiel junulo, kiam Leibniz elpensis skemon de imperia milito kontraŭ Egiptio kaj la neeŭropa nekristana mondo, li referencis "duonbestajn" popolojn, tamen li distingis popolojn per lingvoj kaj religio, ne rasa koncepto. La matura Leibniz esprimis malsame, kaj fakte sia metafizika monadologio malebligas la klasifikadon laŭ raso kaj emfazas, kvankam ŝovinisme kristane, la universalan racikapablon de homoj.<br /><br />Surprize, la vidpunkto de Leibniz pri la rolo de lingvoj en la proponita militokampanjo, lia koncepto pri lingva diverseco, kaj lia intereso pri universala aprioria lingvo rolas en ĉi tiu afero. Fenves atentigas pri la ekzameno de Leibniz de la klasifiko de homoj en la artefarita lingvo de John Wilkins. Mi provizas ĉerpon el la eseo de Fenves ĉi-tema. Jen agrabla kunfluo de interesoj, ĉu ne?Ralph Dumainhttps://www.blogger.com/profile/15886304779683587087noreply@blogger.com